Date: Wed 18 Mar 2009 02:56
From: Grosjean Mireille
(bonvolu ne sendi mesagxon sub misa temlinio)
> laù mi la rajdanto sidas sur dorso de chevalo, ne sur gropo. Se
> la rajdanto kunprenas iun pluan personon, tiu sidas sur gropo.
> Do kiel diri?? Parto de la dorso inter talio kaj vosto...??
Ni nomas tion *pugo*
Date: Wed 18 Mar 2009 04:48
From: "Pilar Otto"
> Nu, mi tute ne estas fakulo pri rajdado, sed mi ja legis Donkihxoton
> hispanlingve, kaj en gxi oni multloke parolas pri "las ancas". Mia
> hispana-E-a vortaro tradukas gxin i.a. per "postajxo", sed mi
> supozas, ke "postdorso" aux "dorsmalantauxo" aux similaj
> kunmetajxoj indikas suficxe klare - ecx por fakulo - pri kiu
> korpoparto temas.
Por mi "post" rilatas al io *tempa*, kaj dorsmalantawo sonas sensenca.
Ni bezonas ewfemismojn tiom por "pugo" kiom por "mano"
Date: Wed 18 Mar 2009 05:03
From: Renato Corsetti
Otto:
> > Nu, mi tute ne estas fakulo pri rajdado
> Nek mi. Mi nur scias ke en la itala "groppa" estas la ĝenerala
> vorto por "besta dorso".
do, mi demandas: cxu la vorto ekzistas ekster la itala?
gxis, Ronaldo
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)
Grosjean Mireille:
>Certe "croupe" en la franca ne kongruas kun besta dorso. Temas pri parto de la dorso che la vosto, mi shatus diri super la vosto, tamen la dorso ofte estas horizontala, do super ne helpas. Parto malanta'u la rajdanto.
Vi pravas, se esti tre precizaj: “dorso” estas la tuta supra parto; “gropo” estas la postdorso aux postajxo aux pugo; “sultro” estas la antauxdorso.
Tamen, se oni ne bezonas distingi la diversajn dorsopartojn, laux mi la gxenerala termino “dorso” povas validi por la tuta supra parto de besto, indiferente cxu temas pri la antauxa, meza aux fina parto (diras itala proverbo: “sur cxevalo kaj cxevalino, rajdu sur la sxultro, sur azeno kaj mulo, rajdu sur la pugo”, kaj mi cxiam demandis de mi mem, sur kiu besto oni rajdu cxe la mezo).
Gxis
Antonio
> >Certe "croupe" en la franca ne kongruas kun besta dorso.
> >Temas pri parto de la dorso che la vosto, mi shatus diri super
> >la vosto, tamen la dorso ofte estas horizontala, do super ne helpas.
efektive mi ne bone komprenas tiun "super" cxi fraze
> Vi pravas, se esti tre precizaj: “dorso” estas la tuta supra parto;
> “gropo” estas la postdorso aux postajxo aux pugo; “sultro”
> estas la antauxdorso.
sXultro, cxu ?
>Tamen, se oni ne bezonas distingi la diversajn dorsopartojn, laux
>mi la gxenerala termino “dorso” povas validi por la tuta supra parto
>de besto, indiferente cxu temas pri la antauxa, meza aux fina parto
la parto inter la nuko kaj la vosto
> (diras itala proverbo: “sur cxevalo kaj cxevalino, rajdu sur la sxultro,
> sur azeno kaj mulo, rajdu sur la pugo”,
strange parolas la italoj... law mi cxiujn tiuj animalojn oni rajdas sur la
dorso.
Elefanton oni jes rajdas sur la sxultroj aw nuko
Cetere enciklopedio nederlanda diras ke "kruis" signifas i.a. kaj "tie ke
du kruringoj kunvenas"(kion mi pensis) kaj "kokcigo"
gxis, Ronaldo