maĵora, minora

2 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Nov 22, 2009, 7:06:02 AM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus rimarkis, ke sub M aperas la esprimo “maĵora tonalo”. Mi ne estas certa pri kio temas, sed mi supozas, ke temas pri la uzo de la vorto “maĵora” en muziko. Fakte, en muziko la terminoj “maĵora” kaj “minora” havas teknikan funkcion, kaj certe ne estus realisme paroli pri “Simfonio en C kun larĝa tonkombino” (anstataŭ C maĵora).

Ĉar vi aldonis “en ĝenerala senco”, mi supozas, ke vi celas diri, ke la uzo de la vorto estas akceptebla en la teknika, muzika senco. Sed restas la demando, kion signifas tiu esprimo “maĵora tonalo”.

 

maĵora

maĵor·a (en ĝenerala senco) → pli grand·a, pli grav·a

maĵora tonalo

maĵor·a tonal·o → larĝa ton·kombin·o

minora

minor·a (en ĝenerala senco) → mal·pli grav·a, mal·pli grand·a, mal·pli ĉef·a

 

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2009, 7:33:04 AM11/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Ĉar vi aldonis “en ĝenerala senco”, mi supozas, ke vi celas diri, ke la uzo de la vorto estas akceptebla en la teknika, muzika senco.

Jes, tiuj linioj celas eviti frazojn de la speco: "la maĵora zorgo de UFE en ĉi tiu jaro estas informi la fajrobrigadistojn" aŭ "Kolekti kotizojn estas nia minora zorgo".



Sed restas la demando, kion signifas tiu esprimo “maĵora tonalo”.

maĵor·a tonal·o → larĝa ton·kombin·o

Mi ne memoras en kiu okazo tiu linio estis aldonita. Eble ĝi devus aperi sub "tonalo".

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages