ald-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2011, 11:31:48 AM11/4/11
to °listo 'lbl'
En la kadro de la sama laboro, jen peco de mesaĝ-interŝanĝo inter Francisko kaj Markos:

Francisko:

> Por tiu signifo, iun mencias Marcos, la NP rekomendas fortradukon al "kontralt/o" (el la 1-a O.A.). Sur tiu kampo mi ne havas plene firmajn opiniojn
> (eble oni povus chiujn terminojn fortraduki). Tamen ghenerale estas preferinda la pli malnove oficialigita.

Markos:

> Dankon pro la atentigo pri "kontralto". Mi nun ankaŭ emas preferi "kontralto", ne pro ĝia pli frua oficialigo, sed simple ĉar ĝi laŭ serĉo en la Tekstaro de
>  Esperanto ŝajnas esti pli kutima (sed pro malofteco de ambaŭ vortoj en tiu tekstaro, eble necesas ankoraŭ pli esplori aŭ pripensi la aferon).

>   Ĉiuokaze, se ni decidas preferi "kontralto" al "aldo", nia SSV-a linio pri "aldo" estu
ald·o [2oa] → kontralt·o
kaj "aldo" aperu inter la maloficialigindaj radikoj.


Nun la linio estas:
ald·o [2oa] → (muzik·a) alt·o
Kion vi opinias?  Mi tute ne orientiĝas pri muzikaj terminoj.

Amike

Renato



-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
Nov 5, 2011, 8:05:32 AM11/5/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi foje partoprenis en la Internacia Koruso dum du UK-oj, tie oni certe uzis la terminon “aldoj” por la dua (malakuta) virina voĉo. En la angla oni uzas ambaŭ vortojn: “contralto” kaj “alto”. Laŭ Wikipedio sub la kapvorto “contralto”, mi trovas jenan frazon: “The terms "contralto" and "alto" are not synonymous, the latter technically denoting a specific vocal range in choral singing without regard to factors like tessitura, vocal timbre, vocal facility, and vocal weight.

 

Tio ne signifas, ke oni ne povus uzi la saman vorton por ambaŭ: praktike temas pri malakuta virina voĉo. Se oni devus elekti, la evidenta elekto estus “kontralto”, kiu havas pli vastan signifon, dum “aldo” verŝajne estas uzata ĉefe por la dua voĉo en ĥora kantado. Sed por veni al konkludo pri tio, necesus peti la konsilon de muzikistoj, ekzemple Jennifer aŭ Alan Bishop. Mi suspektas, ke estus malfacile konviki ĥorestron, ke estonte anstataŭ “aldoj” ŝi/li devos paroli pri “kontraltoj”.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 4 novembre 2011 16.32
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) ald-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Nov 6, 2011, 1:05:03 AM11/6/11
to la bona lingvo
estimataj

ne temas pri "dua" aw "akuta" (kiel?) vocxo. Aldo indikas la malaltajn
virinajn vocxojn. La altajn indikas la vorto "soprano".
Tute kiel baso indikas malatan kaj tenoro altan virajn vocxojn. Cxiu
hxorano scias tion.

gxis, Ronaldo N

Anna Lowenstein

unread,
Nov 6, 2011, 4:39:33 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne skribis "akuta", sed "malakuta". Eble mi eraras, sed mi komprenis, ke "akuta voĉo" estas la malo de "basa voĉo". (Ĉu mi miskomprenas la signifon de "alta frekvenco"?)
Per "la dua voĉo", mi intencis diri (eble ne sufiĉe klare) la malpli altan. Ĉar mi mem kantis en ĥoroj, kompreneble mi scias, ke la kvar voĉoj estas: soprano, aldo, tenoro kaj baso.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 6 novembre 2011 7.05
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) ald-o

estimataj

gxis, Ronaldo N

--

Marcos Cramer

unread,
Nov 6, 2011, 8:54:53 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
> En la angla oni uzas ambaŭ vortojn: “contralto” kaj “alto”. Laŭ Wikipedio sub la
> kapvorto “contralto”, mi trovas jenan frazon: “The terms "contralto" and "alto" are
> not synonymous, the latter technically denoting a specific vocal range in choral
> singing without regard to factors like tessitura, vocal timbre, vocal facility, and
> vocal weight.”

Mi legis tiun frazon en la angla Vikipedio jam antaŭ mia antaŭa komento. Sed samtempe mi rimarkis per rigardo al la interlingvaj ligiloj en Vikipedio, ke tiun distingon, kiun la angla faras, la plej multaj aliaj lingvoj ne faras. Aldone, nenie troveblis informoj pri tio, kial oni faras tian distinon ĉe la kontralto, sed ne ĉe soprano, tenoro aû baso. Ŝajnas al mi ke simple estas lingva hazardo de la angla (kaj malmultaj aliaj lingvoj), kiu ne vere havas faktan distingo-neceson kiel bazon. Nur se iu povas konvinki min per muzik-fakaj argumentoj ke ĉi tiu supozo estas malĝusta, mi pretas ŝanĝi mian opinion pri la evitindeco de "aldo".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2011, 4:45:35 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Releginte ĉiujn mesaĝojn pri "aldo", mi provizore registris:


ald·o [2oa] → kontralt·o

Mi pretas modifi, se iu povas konvinki min.

Anna Lowenstein

unread,
Nov 14, 2011, 5:48:27 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com

Certe por malalta virina voĉo, ne estas kialo por havi du vortojn, kiel Marcos atentigis. Sed kio pri “alda saksofono” kaj “alda kleo”? Mi vidas, ke ekzistas soprana kaj tenora saksofonoj, do estus logike, ke tiu inter la du nomiĝu “kontralta saksofono”. Sed pro nekutimeco, la rezulto estas sufiĉe ridiga.

 

Laŭ PIV, “aldo” estas ankaŭ la nomo de la pli granda kaj basa violono. Wells nomas ĝin “aldviolono”. Kompreneble, se ekzistas kontralta saksofono, povus ekzisti ankaŭ kontralta violono. Sed ŝajnas al mi, ke ni tro distanciĝas de la kutima uzado.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 14 novembre 2011 10.46
A: la-bona...@googlegroups.com


Oggetto: (la bona lingvo) ald-o

 

Releginte ĉiujn mesaĝojn pri "aldo", mi provizore registris:

--

Marcos Cramer

unread,
Nov 14, 2011, 7:52:17 AM11/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:


> Laŭ PIV, “aldo” estas ankaŭ la nomo de la pli granda kaj basa violono.

Tiun signifon ankau registras ReVo, kiel mi jhus rimarkis.

Do eble oni tamen povus savi la radikon "aldo", donante al ghi tamen nur la sencon de muzikilo simila al violono, kies tonamplekso tamen similas tiun de kontralta kantisto kaj ne tiun de soprana altisto. Ech esprimoj kiel "alda saksofono" povus tiam esti pravigitaj per la klarigo ke temas pri saksofono kun simila tonamplekso kiel aldo. Mi tamen preferus la esprimon "kontralta saksofono".

Anna skribis:


> Sed pro nekutimeco, la rezulto estas sufiĉe ridiga.
> [...] Sed ŝajnas al mi, ke ni tro distanciĝas de la kutima uzado.

Tio sonas kvazau ekzistas tre klare enradikighinta lingvo-uzo chi-kampe en Esperantujo. Chu vere estas tiel? Mi ne multe babilis au legis pri muzikaj temopj en Esperanto, sed lau miaj spertoj el aliaj specialistaj kampoj, la lingvo-uzo che tiaj fakajhoj kutime ne estas tiel forte enradikighinta: Ofte ekzistas diversaj esprimoj por la sama afero, kies uzo dependas ankau de nacilingva influo.

La malofteco de "aldo" en la Tekstaro de Esperanto shajnigis al mi, ke tiu radiko ne estas firme enradikighinta. Povas kompreneble ankau esti, ke simple mankas muzikaj temoj en la verkoj en la Tekstaro. Sed chiuokaze, "kontralto" aperi iom pli ofte en la Tekstaro.

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 17, 2011, 10:18:26 AM11/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ mi nun kontrolis en la Tekstaro. Mi havis problemon serĉi la vorton “aldo” en la Tekstaro, ĉar mi ricevis amason da indikoj kun “aldoni” kaj foje “smeraldo”. Mi reprovis aldonante spacon poste (sed tio signifas, ke ne aperas variaĵoj kun la akuzativo aŭ pluralo), kaj foriginte ĉiujn aludojn al Aldo de Giorgi kaj Geraldo Mattos, finfine mi trovis nur du citaĵojn kun la vorto “aldo” el la sama verko “Vespera ruĝo anoncas ventegon” tradukita de Szilagyi en 1950.

 

1.

Li aperis en ton-nesto de subridoj. Knabinoj subridis el ĉiu direkto.

    Fine viro, knabinoj! kriis malhela aldo de dekstre.

    Ho jes, ho jes, kriis iu rekte de antaŭe. Trankviliĝu nur. Li estas pli vere nur infano.

 

2.

    La knabo bezonas helpon, kriis la malhela aldo de dekstre (ŝia voĉo estis krude varma). Mi reordigos lin.

 

 

Tute ne estis trafoj por “kontralto”, kvankam tio estas Zamenhofa.

 

En PV (1934) mi trovas:

Aldo. 1. La plej malalta virina voĉo. 2. Violono, intera inter violono kaj violonĉelo.

 

Kompreneble, oni povus demandi sin, ĉu la vorto havu tiujn du sufiĉe malsamajn signifojn. Estas du eblecoj:

 

1. Oni tute forigu la unuan difinon (La plej malalta virina voĉo). La vorto “aldo” estus nur la nomo de tiu pli basa violono. La virina voĉo estus “kontralto”, kaj oni parolus ankaŭ pri kontralta saksofono ktp.

 

2. Oni forigu la duan difinon, tiel ke la vorto rilatu nur al la virina voĉo. Tiuokaze, la violono nomiĝus “aldviolono” laŭ la propono de Wells en sia vortaro, kaj estus ankaŭ “alda saksofono”.

 

La problemo estas, ke ĉi tiu rezonado estus devinta okazi antaŭ 90 jaroj, antaŭ ol la du vortoj enradikiĝis en la lingvo. Nun povus esti malfacile ŝanĝi la situacion.

 

Kore,

Anna

 

 

 

Mi preferas la proponon de Wells pri “aldviolono”, kaj tio akordiĝas kun la esprimo “aldsaksofono”.

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 14 novembre 2011 13.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ald-o

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2011, 5:03:08 PM11/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
>  La problemo estas, ke ĉi tiu rezonado estus devinta okazi antaŭ 90 jaroj, antaŭ ol la du vortoj enradikiĝis en la lingvo. Nun povus esti malfacile ŝanĝi la situacion.
La enradikiĝo, tamen ŝajnas relativa. Nun ni havas la linion:


ald·o [2oa] → kontralt·o

Interkonsentu tiuj, kiuj almenaŭ unu fojon en la vivo kantis en ĥoro, kaj diru al mi kion mi registru.

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 18, 2011, 5:28:49 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Char "aldo" jam uzeblas por muzikinstrumento, kaj krome en kelkaj
lingvoj uzatas por la vira falseto, mi konsilas ke ni proponu nur
"kontralto" por la plej malalta vocho virina.
Amike, Marcel.

> Anna:
>> /> La problemo estas, ke ĉi tiu rezonado estus devinta okazi antaŭ 90


>> jaroj, antaŭ ol la du vortoj enradikiĝis en la lingvo. Nun povus esti

>> malfacile ŝanĝi la situacion./


> La enradikiĝo, tamen ŝajnas relativa. Nun ni havas la linion:
>

> ald·o /[2oa]/ → kontralt·o


>
> Interkonsentu tiuj, kiuj almenaŭ unu fojon en la vivo kantis en ĥoro,
> kaj diru al mi kion mi registru.
>
> Renato
>
>
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>

Marcos Cramer

unread,
Nov 18, 2011, 5:38:39 AM11/18/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Ankaŭ mi nun kontrolis en la Tekstaro. Mi havis problemon serĉi la vorton “aldo” en la Tekstaro, ĉar mi ricevis amason da indikoj kun “aldoni” kaj foje “smeraldo”. Mi reprovis aldonante spacon poste (sed tio signifas, ke ne aperas variaĵoj kun la akuzativo aŭ pluralo), kaj foriginte ĉiujn aludojn al Aldo de Giorgi kaj Geraldo Mattos, finfine mi trovis nur du citaĵojn kun la vorto “aldo” el la sama verko “Vespera ruĝo anoncas ventegon” tradukita de Szilagyi en 1950.

 

1.

Li aperis en ton-nesto de subridoj. Knabinoj subridis el ĉiu direkto.

    Fine viro, knabinoj! kriis malhela aldo de dekstre.

    Ho jes, ho jes, kriis iu rekte de antaŭe. Trankviliĝu nur. Li estas pli vere nur infano.

 

2.

    La knabo bezonas helpon, kriis la malhela aldo de dekstre (ŝia voĉo estis krude varma). Mi reordigos lin.

 

 

Tute ne estis trafoj por “kontralto”, kvankam tio estas Zamenhofa.


Kompreneble mi ankau spertis la problemon de vortoj kiel "aldoni" kaj "smeraldo" kiam mi serchis por "aldo" en la Tekstaro. Tamen la Tekstaro donas tre bonajn serch-eblojn, per kiuj oni povas limigi la serchatajhon en senchava maniero. Vidu la klarigojn che tekstaro.com/tekstaro.html. Lau tiuj klarigoj, "\bald\FI" trovas chiujn vortojn, kiuj konsistas el "ald" sekvata de gramatike akceptebla kombino de Esperantaj finajhoj ("o", "on", "a", "ajn" ktp). Se oni tiel serchas por "\bald\FI" kaj "\bkontralt\FI", kaj ignoras proprajn nomojn, oni havas kvar uzojn de "ald/" en du malsamaj verkoj, kaj kvar uzojn de "kontralt/" en tri malsamaj verkoj (interalie en la Krestomatio de la Lingvo Esperanto). Kiam mi antau du semajnoj faris tiujn serchojn, la kvanto de trovitajhoj estis automate limigita al 100, tiel ke pro la multaj uzoj de la propraj nomoj "Aldo" kaj "Alda" kauzis ke tri el la kvar uzojn de "ald/" mi ne trovis. Pro tio mi parolis pri pliofteco de "kontralt/" kompare al "ald/" en la Tekstaro.

Intertempe mi ankau rimarkkis, ke kaj "ald/" kaj "kontralt/" havas oficialajn tradukojn:

                  france      angle         germane    pole      ruse        
1OA: kontralt/o. contralto    contralto     Altstimme  kontralt  контральтъ
2OA: ald/o       alto (voix)  alto (voice)  Altstimme

Kiel oni vidas, la germana ne distingas la du konceptojn, sed la angla kaj franca jes. Do lau la oficiala Akademia Vortaro, Esperanto faras tiun distingon, kiun faras la angla kaj la franca sed ne la germana. Mi tute ne povas prijughi, chu tiu distingo ankau percepteblas en la reala lingvouzo de "aldo" kaj "kontralto", kaj se jes, chu ankau che Esperantistoj, kies gepatra lingvo ne faras tiun distingon.

Anna skribis:


> Estas du eblecoj:
>
> 1. Oni tute forigu la unuan difinon (La plej malalta virina voĉo). La vorto “aldo” estus nur la nomo de tiu pli basa violono. La virina voĉo estus “kontralto”, kaj oni parolus ankaŭ pri kontralta saksofono ktp.

Antaue mi favoris chi tiun solvon, sed eltrovinte ke nur la unua PIV-a difino de "aldo" respondas al oficiala traduko, mi nun hezitas.

Se inter ni ne trovighas iu muzika fakulo kiu konvinke kaj fakece argumentas por unu au alia solvo por la problemo, mi nun preferas listigi nur mildan linion kun "~":

ald·o [2oa] ~ (por la kantvocxa tonamplekso) kontralt·o; (por la muzikilo) kontralt·a violon·o

Tiel ni neniun el la du signifoj de "ald/" malrekomendas, sed montras ke por ambau signifoj oni povas ankau sufiche bone elturnighi per la radiko "kontralt/".

La reston decidu la estonta lingvouzo (eble helpata de estonta decido de la Akademio).

Amike,
Markos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages