tahino

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 8, 2009, 7:15:50 AM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Parolante pri kikerkaĉo, oni nature ankaŭ alvenas al la jena temo:

tahin·o → sezam·kaĉ·o

Temas pri unu grava ingredienco de la mezorientaj kikerkaĉoj.

Ĉi-kaze mi proponas la linion kun "→" anstataŭ "~", ĉar la vorto estas ĝis nun tute ne uzata en la ekster-Vikipedia Esperanta Interreto, kaj ĉar la vorto verŝajne estas malpli konata al diverslingvanoj ol "humus" aŭ "falafel".

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 8, 2009, 1:12:28 PM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi nomas tion Sezama pasto.

Anna

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 8 febbraio 2009 13.16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) tahino

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2009, 2:17:59 PM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi nomas tion Sezama pasto.

Mi provizore registris:

tahin·o → sezam·kaĉ·o, sezam·a past·o
Vi elektu inter vi kaj Marcos, kiu estas la preferinda.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 8, 2009, 3:01:32 PM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:


> Mi nomas tion Sezama pasto.

Verŝajne ĉi tiu solvo estas preferinda. ReVo mencias la similan "araĥida pasto".

Kvankam el la difinoj en ReVo tio ne estas tute klare, ŝajnas al mi nun, ke "kaĉo" estu uzata ĉefe, kiam temas pri io kuirita (aŭ farita el io kuirita), dum "pasto" estu uzata ĉefe, kiam temas pri io nekuirita.

(Plej ofte "pasto" ja estas miksaĵo el faruno kaj akvo por fari panon, kukon, nudelojn ktp. Tiam ĝi ankaŭ nomas ion ankoraŭ ne kuiritan aŭ bakitan, sed ja kuirotan aŭ bakotan.)

En la kazo de la la sezama pasto, la sezamo estas iom rostita antaŭ ol oni muelas ĝin. Do oni ne kuiras la sezamon, do pro tio verŝajne "pasto" estas preferinda al "kaĉo".

Alia kialo povus esti, ke kaĉoj kutime estas pli molaj aŭ pli fluaj ol pastoj (kvankam kaj kaĉoj kaj pastoj povas sufiĉe varii laŭ moleco kaj flueco). Sezama pasto laŭ tiuj ecoj ankaŭ pli similas paston ol kaĉon.

En la kazo de "humuso" ni tamen restu ĉe alternativo kun "kaĉo", ĉu ne?

Do la linio pri "tahino" povus esti

tahin·o → sezam·a past·o

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Feb 8, 2009, 4:30:52 PM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, mi konsentas, ke Humuso estas kikera kac’o. G’i enhavas plurajn ingrediencojn, ne nur kikerojn... tamen ju pli mi pensas pri la afero, des malpli mi komprenas, kio estas la diferenco inter kac’o kaj pasto. Sed mia instinkta reago estas, ke Humuso estas kac’o, dum Tahino estas pasto.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 8 febbraio 2009 21.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) tahino

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2009, 4:49:14 PM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Alia kialo povus esti, ke kaĉoj kutime estas pli molaj aŭ pli fluaj ol pastoj
Mi kredas, ke tiu faktoro ludas gravan rolon.


En la kazo de "humuso" ni tamen restu ĉe alternativo kun "kaĉo", ĉu ne?

Do la linio pri "tahino" povus esti

tahin·o → sezam·a past·o
Aranĝita.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages