genuo/kubuto

4 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 24, 2025, 12:25:31 AMOct 24
to la bona lingvo
En Facebook, Jen Vranken proponis:
  • genuo ~ krurv(ertic)o
  • kubuto ~ brakv(ertic)o
Mi supozas, ke "krurvo" = "krur-V", interesa ideo.

Ni jam havas "vertico ~ pinto, verto, angulpunkto, nodo". Do alternativoj kiel krurpinto, krurverto, krurnodo evidentas.

Kion vi pensas?

lowenstein, anna

unread,
Oct 24, 2025, 12:50:26 AMOct 24
to la-bona...@googlegroups.com
NE! "Genuo" kaj "kubuto" estas Fundamentaj vortoj. Zamenhof estus povinta elpensi terminojn kiel "krurpinto" sed li ne faris. Nia tasko ne estas refari la laboron de Zamenhof, sed proponi alternativojn por la nenecesaj novaj vortoj, kiujn homoj konstante enkondukas, aŭ ĉar ili ne ŝatas la ekzistantajn terminojn (kiel ekzemple "gambo" kaj "animalo" apud "kruro" kaj "besto"), aŭ ĉar ili ne ĝenas sin kontroli en vortaro (ekzemple "parmezano" apud "parma fromaĝo"), aŭ ĉar ili ne iomete pripensas antaŭ ol enkonduki nebezonatan novan terminon (ekzemple "softvaro" anstataŭ "programaro").

Preni tiajn proponojn serioze nur ridindigus nian laboron, kaj signifus, ke la homoj ne plu povus fidi La Bonan Lingvon. Ili estas eĉ ne konsiderindaj.

Anna


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d2df19c5-984f-4c8a-8991-93ccb67c17d9n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
Oct 24, 2025, 10:33:16 AMOct 24
to la bona lingvo


Op vrijdag 24 oktober 2025 om 06:25:31 UTC+2 schreef noammohr:
Ke Jen proponas superfluajn novajn vortojn kiuj antataúu senprobleme funkciantajn tradiciajn. Mi plimalpli fajfas pri ĉu tiuj tradiciaj vortoj estas fundamentaj. 

krome, se mi bone komprenas la difinojn, nek kubuto nek genuo estas "vert(ic)o"


                                       ĝis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Oct 24, 2025, 2:14:38 PMOct 24
to la-bona...@googlegroups.com

Mi trovas, ke Anna pravas.

Amike salutas Leo


Op 24/10/2025 om 06:50 schreef lowenstein, anna:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages