bravuro (PIV)

3 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 18, 2016, 2:07:37 PM10/18/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
Mi proponus
bravuro > braveco

JoKo Rinaldo

ro-esp

unread,
Oct 18, 2016, 6:37:44 PM10/18/16
to la bona lingvo


Am Dienstag, 18. Oktober 2016 20:07:37 UTC+2 schrieb J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
Mi proponus
bravuro > braveco


Mi kontrawas, precipe pro tio ke neniu certas pri kion la vorto "brava" signifas, sed ankaw cxar "bravuro" estas alia afero.

                                                   gxis, Ronaldo N
 

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2016, 5:14:59 AM10/19/16
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kontrolis en PIV, kaj mi vidas ke ili prezentas la vorton 'bravur-o' kiel tre teĥnikan muzikan vorton. Esence temas pri esperantigo de la itala vorto 'bravura'. Mi dirus ke en tiu kunteksto la vorto 'bravura' signifas 'lerteco' au 'lerte'.

Evidente eblas pluraj decidoj. Lasi 'bravuro', traduki ĝin al Esperanto, ktp. la tuta kampo de italaj muzika vortoj ne estis teorie alfrontita.

renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Oct 19, 2016, 7:03:53 AM10/19/16
to la-bona...@googlegroups.com

Renato pravas, bravuro estas en Esperanto teknika vorto, kiu rilatas al muzika plenumado farata/ farenda per la supero de teknikaj malfacilajxoj: ekzemple, la fama violonisto Paganini kutimis je tiaj “pecoj de bravuro”.

La esperanta “brava” estas insida amiko por italoj, cxar nur en la itala literatura lingvo “bravo” egalas al “kuragxa”; en la komunuza itala lingvo, gxi egalas, laux la cirkonstancoj, al “lerta”, “bonkonduta”, “sagxa”, “honesta”, sed antiteze ankaux “aroganta”, “perfortema”, “huligana”.

La muzika itala “bravura” rilatas al lerteco; en preskaux sama signifo, oni ankaux diras “virtuoso” (en Esperanto, virtuoza), sen ia ajn rilato kun virto!

En la itala muzika jxargono, la indiko “con bravura” signifas ke la peco estu ludata vigle.

Konklude: neniel bravuro estas braveco.

Amike

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 19 ottobre 2016 11:15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) bravur-o (PIV)

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Oct 19, 2016, 10:10:25 AM10/19/16
to la-bona...@googlegroups.com
Tradicie muzikaj terminoj estas en la itala. Kiam mi estis infano mi studis muzikon, kaj anglaj infanoj devis lerni listojn de italaj terminoj, ekz. crescendo, andante, lento, da capo, allegro ktp. Se oni volas esperantigi tiujn terminojn, necesas simple traduki ilin. Alie, oni lasu ilin en la itala. Sed tute ne havas sencon teni la originalan formon de la itala vorto kaj doni al ĝi Esperantan finaĵon.

Kore,
Anna

2016-10-19 12:03 GMT+01:00 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

Renato pravas, bravuro estas en Esperanto teknika vorto, kiu rilatas al muzika plenumado farata/ farenda per la supero de teknikaj malfacilajxoj: ekzemple, la fama violonisto Paganini kutimis je tiaj “pecoj de bravuro”.

La esperanta “brava” estas insida amiko por italoj, cxar nur en la itala literatura lingvo “bravo” egalas al “kuragxa”; en la komunuza itala lingvo, gxi egalas, laux la cirkonstancoj, al “lerta”, “bonkonduta”, “sagxa”, “honesta”, sed antiteze ankaux “aroganta”, “perfortema”, “huligana”.

La muzika itala “bravura” rilatas al lerteco; en preskaux sama signifo, oni ankaux diras “virtuoso” (en Esperanto, virtuoza), sen ia ajn rilato kun virto!

En la itala muzika jxargono, la indiko “con bravura” signifas ke la peco estu ludata vigle.

Konklude: neniel bravuro estas braveco.

Amike

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona-lingvo@googlegroups.com [mailto:la-bona-lingvo@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti


Inviato: mercoledì 19 ottobre 2016 11:15


Oggetto: (la bona lingvo) bravur-o (PIV)

 

Mi kontrolis en PIV, kaj mi vidas ke ili prezentas la vorton 'bravur-o' kiel tre teĥnikan muzikan vorton. Esence temas pri esperantigo de la itala vorto 'bravura'. Mi dirus ke en tiu kunteksto la vorto 'bravura' signifas 'lerteco' au 'lerte'.

Evidente eblas pluraj decidoj. Lasi 'bravuro', traduki ĝin al Esperanto, ktp. la tuta kampo de italaj muzika vortoj ne estis teorie alfrontita.

renato

 

--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.

To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.


For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages