elano

9 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
May 7, 2011, 8:00:34 AM5/7/11
to la bona lingvo
Mi aŭdis ĝin hodiaŭ, kaj trovis en mia poŝvortareto "Sopena" tion ĉi:

elan'o = impuls'o = impet'o = ek'salt'o

(Parenteze, mi ne trovis la vorton "elano" en ReVo)

(Ankaŭ parenteze, mi ĵus rimarkis ke mia poŝvortareto estas plenplena
je tiuspecaj fortradukoj kun "=", estas pluraj en ĉiu paĝo!)

Ĉion bonan!

Eduardo.

Eduardo Trápani

unread,
May 7, 2011, 1:07:24 PM5/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
> elan'o = impuls'o = impet'o = ek'salt'o

Jes! Krom eksalto, "elan" en la franca rilatas nur la impulson.

Do:

elano -> impulso, impeto

> (Parenteze, mi ne trovis la vorton "elano" en ReVo)

Ili ne metas iun ajn vorton. Ne temas pri nurbonligvaj radikoj, sed ili
zorgas pri la enhavo.

> (Ankaŭ parenteze, mi ĵus rimarkis ke mia poŝvortareto estas plenplena
> je tiuspecaj fortradukoj kun "=", estas pluraj en ĉiu paĝo!)

Bonege! Tio povos helpi nin multege! Se vi trovas alian linion
aldonindan rakontu!

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2011, 1:06:31 PM5/8/11
to la-bona...@googlegroups.com

elano -> impulso, impeto

Tion mi registris provizore.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

ro-esp

unread,
May 8, 2011, 5:04:59 PM5/8/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Eduardo Iriarte Gahete <eiri...@gmail.com>
> Date: May 07 05:00AM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/eeb290cec506d88

>
> Mi aŭdis ĝin hodiaŭ, kaj trovis en mia poŝvortareto "Sopena" tion ĉi:
>
> elan'o = impuls'o = impet'o = ek'salt'o

Ne kredu cxion kion oni metas en vortaro. "elano" law mi havas sian
lokon en la lingvo, sed law senco pli proksima al tiuj de "fervoro"
kaj "entuziasmo" - senco subtenata per vortaro
FR-NL


> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>

>> elan'o = impuls'o = impet'o = ek'salt'o
>
> Jes! Krom eksalto, "elan" en la franca rilatas nur la impulson.

Cxu la fizikista nocio difinita per maso kaj rapideco de objekto?


>> (Ankaŭ parenteze, mi ĵus rimarkis ke mia poŝvortareto estas plenplena
>> je tiuspecaj fortradukoj kun "=", estas pluraj en ĉiu paĝo!)
>
> Bonege! Tio povos helpi nin multege!

aw misgvidas.... cxu vi memoras honesta=brava=lojala ?

Senambiguigcele, kiel ni nomu la kuradon tuj antaw salto, por igi la
salton pli alten aw "disten" ?
[vi komprenas kial mi ne uzas "malproksimen" cxu?)

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Eduardo Trápani

unread,
May 8, 2011, 10:34:59 PM5/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
>> elan'o = impuls'o = impet'o = ek'salt'o
>
> Ne kredu cxion kion oni metas en vortaro. "elano" law mi havas sian
> lokon en la lingvo, sed law senco pli proksima al tiuj de "fervoro" kaj
> "entuziasmo" - senco subtenata per vortaro FR-NL

Ĉu ni kredu kion oni metas tien aŭ ne? :)

Tiu senco forestas en PIV kiu diras "movo, per kiu la korpo svingas sin
antaŭen, por ekkuri, salti, transsalti, ks" poste ili aldonas: vidi ->
impeto. Ĉu impeto laŭ vi ne povas elvoki fervoron aŭ entuziasmon?

Estas kelkaj manieroj klopodi eltrovi la signifon de "elano":

1. vortaroj esperantaj: PIV klare montras ke temas pri ia impeto, nenio
rilata al fervoro (figursence estas facile iri el impeto aŭ impulso al
fervoro).

2. vortaroj esperanta->alia lingvo: laŭ vi iu FR-NL listigas fervoron
inter la tradukoj. Eble ni povus kontroli niajn vortarojn. La
hispanlingva Sopena kiun mi havas listigas la samajn eblecojn kiel en la
unua linio.

3. signifo de la radiko en la originala lingvo, tradukita al alia
lingvo: "elano" venas el la franca kaj tie ĝi signifas "impulso",
"impeto". Traduku ĝin per iu ajn servo, GoogleTranslate ekzemple, aŭ
vidu la paralelajn tradukojn de la Eŭropa Komisiono, ekzemple de la
artikolo kies titolo, tre libere tradukita, estas: "Nova impeto (elano)
bezonata por la aljuĝado de integritaj permesiloj"[1].

[1] http://ec.europa.eu/environment/news/efe/24/article_4122_fr.htm

4. uzado, prefere en Tekstaro. Ekzemple: "ĝi donis grandegan elanon al
lingva evoluo, riĉiĝo.".

5. unuopa lingvo sento, "mi pensas ke ...", eble tion ni preteratentu se
la ceteraj manieroj montras ion tre klare.

Surbaze de tio mi ne vidas iun ajn kialon ne uzi "impulso" aŭ "impeto"
en la difino. "elano" ne bezonatas (kaj havas ĝenan eblan fuŝan
analizadon: el-an-o).

Figursence oni povus aldoni al la linio "fervoro, entuziasmo" sed tiuj
du konceptoj iel venas el "impeto", kiu estas "forte kaj vive ĵeti sin
antaŭen".

Tial mi pensas ke la jena linio estas bona:

elano -> impulso, impeto

> Senambiguigcele, kiel ni nomu la kuradon tuj antaw salto

Ne diru al mi ke post via mesaĝo vi ŝatus nomi tion "elano"! Vi ĵus
diris ke la vorto pli proksimas al "entuziasmo" kaj "fervoro".

Mi klopodas rapide respondi vian demandon: en la hispana oni dirus
"preni impulson", ne estas aparta vorto kiun mi konas oni devas uzi la
verbon. Tio ŝajnas funkcii en la esperanta kie impulson oni povas doni
kaj ricevi, do mi supozas ke ankaŭ preni.

Nun, mia vico demandi, kiu estas laŭ vi la propono por tiu linio? Aŭ ĉu
la vorto oficialiginda? Bonvolu diri.

Amike, Eduardo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages