hinduismo

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 6, 2008, 3:15:25 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi antaue jam dufoje pledis por forigo de la linio

hindu-ism-o --> hind-ism-o

char ghi estas tute malghusta; ja la radiko HINDU/ signas anon de certa religio, dum la radiko HIND/ signas anon de certa popolo. Char ekzistas hindoj kiuj ne estas hinduoj kaj ankau hinduoj kiuj ne estas hindoj, nia linio povas esti konsiderata tre ofenda al tiuj homoj. Mi do denove pledas por kiel eble plej rapida forigo de tiu malghusta linio.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2008, 4:44:06 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>. . . ghi estas tute malghusta; ja la radiko HINDU/ signas anon de

>certa religio, dum la radiko HIND/ signas anon de certa popolo. Char
>ekzistas hindoj kiuj ne estas hinduoj kaj ankau hinduoj kiuj ne
>estas hindoj, nia linio povas esti konsiderata tre ofenda al tiuj
>homoj. Mi do denove pledas por kiel eble plej rapida forigo de tiu
>malghusta linio.

Kara Marcos,

vi pravas el la vidpunkto de la efektiva uzata Esperanto. En la
efektive uzata Esperanto oni diras hind-o, por la homo, hind-ia (lau'
PIV), por la lingvo, kaj hindu-o, por ano de la hinduisma religio.

Bonvolu legi la vortojn Hind-o, Hindi-a kaj Hindu-o en PIV por havi
ideon pri la konfuzo en la kapo de esperantistoj.

Poste bonvolu legi la vortojn Hindu kaj Hindi en la angla Vikipedio
(eble estas ankau' en aliaj lingvoj) por konstati ke la tri vortoj
estas c'iuj samradikaj. Alivorte germanoj parolas la germanan kaj
sekvas la germanan religion au' kutimaron (se g'i ekzistus, kiel
tia.) Kial hindoj ne rajtas paroli la hindan kaj sekvi la hindan
religion? Mi scias, ke tio okazas c'ar en eu'ropaj lingvoj oni prenis
la vorton por la lingvo el persaj fontoj (la sufikso i por adjektivoj
estas konata ankau en la angla, ekzemple: kashmiri) kaj la vorton por
la religio el
alia persa fonto: Hindu-stan.

Alivorte temas pri temo, pri kiu indas diskuti.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Feb 6, 2008, 5:26:56 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kial hindoj ne rajtas paroli la hindan kaj sekvi la hindan
religion?

La problemo estas ke la hindoj parolas multajn lingvojn kaj sekvas multajn malsamajn religiojn. En Barato estas pli ol 400 da lingvoj, el kiuj 18 estas oficialaj en iu federacia shtato. Krom hinduoj estas ankau budhistoj, ghajnistoj, sikistoj, zaratuŝtristoj (zoroastristoj), kristanoj kaj judoj. Do kial nur nomi la hinduismon "hinda religio". Almenau la budhismo, ghajnismo kaj sikismo ankau devenas de la Hinda subkontinento.

Aldone, vi atentu pri tio ke la barataj esperantistoj preferas ke oni diru "Barato" por la nun ekzistanta shtato; "Hindujo" lau ili estas pli tauga por la tuta subkontinento (au eble en historia kunteksto por la antaua brita kolonio, kiu entenis ne nur Baraton, sed ankau Pakistanon kaj Bangladeshono). Se oni rigardas ne nur Baraton, sed la tutan hindan subkontinenton, oni vidas ke estas multege pli da ne-hinduoj en tiu regiono de la "hindoj".

Parolante pri lingvoj, lau mi pli taugas uzi la adjektivon "hinda" por brancho de la hind-europaj lingvoj, kiuj angle nomighas "Indic", kaj la adjektivon "hindia" por la lingvo kiu angle nomighas "Hindi" (tiel fras ankau la Esperanta Vikipedio).

Kompreneble mi komprenas, ke la radikoj "hindu" kaj "hind" havas la saman devenon. Sed ili tamen tute malsamsignifas (simile kiel "majsto" kaj "mastro" havas la saman devenon, sed tamen malsamajn signifojn). Notu, ke ankau la hinduoj mem uzas la vorton "hindu" por nomi sin.

Kion opinias la aliaj listanoj pri tiu chi temo?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2008, 5:34:01 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>La problemo estas ke la hindoj parolas multajn lingvojn kaj sekvas
>multajn malsamajn religiojn.

Vi pravas. bedau'rinde mi devas foresti dum du tagoj de la komputilo,
sed baldau' ni reprenos la diskuton kun elano.

Anna Lowenstein

unread,
Feb 7, 2008, 2:16:58 AM2/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konsentas, ke oni distingu la vortojn “hinda” “hindua” kaj “hindia”, ec’ se ili venas de la sama fonto. Estas centoj da hindaj lingvoj krom la hindia, kaj dekoj (supozeble) da hindaj religioj krom la hindua.

C’i tiu listo vers’ajne ne estas la g’usta loko por diskuti pri la vorto “Barato”, sed mi ne konsentas, ke oni uzu la vorton “Hindujo” por la tuta subkontinento. Lau’ tiu argumento, ankau’ pakistananoj, nepalanoj, srilankanoj ktp. ktp. estus hindoj. Tio estas kontrau’a al la tradicia signifo de tiu vorto en Esperanto, kaj povus nur rezultigi konfuzon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 6 febbraio 2008 23.27
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: hinduismo

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2008, 12:53:39 PM2/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi konsentas, ke oni distingu la vortojn “hinda†“hindua†kaj “hindia†, ec’ se ili venas de la sama fonto. Estas centoj da hindaj lingvoj krom la hindia, kaj dekoj (supozeble) da hindaj religioj krom la hindua.

Mi notas, ke vi estas anglalingva.

mi ne konsentas, ke oni uzu la vorton "Hindujo" por la tuta subkontinento.

C'u vi volas diri ke ni devus havi linion:

Hind-uj-o = Barat-o

kaj linion

Hind-uj-o (en la senco de la hinda subkontinento) = hind-a sub-kontinent-o?

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages