gxis, Ronaldo N, ro-...@dds.nl
Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?
> Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?
>
Mi same uzas "filmo" eventuale kun aldono de adjektivo "materia" au' simile.
Amike
Renatio
Mi dirus simple "maldika tavolo". Tiun duvortan tradukon de la angla "film" ankaŭ uzis John Wells en sia vortaro-blogo: vortaro-blogo.blogspot.com/2009/08/filmo.html
Kion pensi pri "folio" aŭ pri "membrano"?
Amike salutas
Leo
Ronaldo:
> Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?
>
Mi same uzas "filmo" eventuale kun aldono de adjektivo "materia" au' simile.
Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o". La farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton, kiam ghi estas uzata kun aliaj signif oj ol la sia .
"Filmo".
On 6 Okt., 19:57, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> > Ronaldo:
>
> > > Kiun vorton uzi por la prasignifo de "film", t.e. treege maldika tavolo ?
> * Por la signifo de la vorto "film/o" oni uzu la vorton "film/o". La
> farinda demando estas, kiun vorton ni rekomendu anstatau tiun vorton, kiam> ghi estas uzata kun aliaj signifoj ol la sia.*
Ankau "filmo", char ech la Akademio difinis ghin tiel:
"film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur
tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film,
pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme."
Intertempe multaj tiaj tutoj de bildoj ne plu estas fiksitaj sur bendoj, sed konservitaj en elektronika (cifereca) formo.
Malgrau tio oni povas diri "filmo", char ghi estas komprenata (kredeble pli facile, ol ia "bonlingva" anstatauajho ...).
Nguyen Xuan Thu:
>La francoj uzas la vorton "pellicule" (peau très mince = tre maldika ŝelo) kiu tradukiĝas per membraneto, ŝeleto.
Ankaux en la itala oni diras “pellicola” (lauxvorte, hauxt-eto”): a) por maldika sxelo b) por fota/kina materialo; c) por kina prezentajxo.
En la komunuza lingvo, tamen, la kinprodukto (spektaklo) estas gxenerale nomata “film” laux la angla, dum, se oni volas paroli pri la materialo utiligata por foti aux filmi, oni uzas “pellicola”, distingante “pellicola cinematografica” = kinofilmo kaj “pellicola fotografica” = fotofilmo, siavice diferencigita “por negativoj” kaj “por lumbildoj”.
La kurioza afero estas, ke lauxgrade malaperas la tradicia “filmo”, cxar la modernaj ciferecaj aparatoj fotas kaj filmas… sen filmo!
Plia kuriozajxo, samtempe malfacilajxo por precizega traduko: la filmo (= materialo por foti/ filmi), kvankam tre maldika, ne konsistas el nur unu tavolo, sed el aro da tavoloj (subtavolo, pratempe el celuloido kaj nun el plasto, kaj emulsio).
En ligo kun la pratempa uzo de celuloido, en la itala la kinomondo estas ankaux nomata “la mondo de celuloido”.
Gxis
Antonio De Salvo
La kurioza afero estas, ke lauxgrade malaperas la tradicia “filmo”, cxar la modernaj ciferecaj aparatoj fotas kaj filmas… sen filmo!
Mi opinias, ke "tavolo" kaj "tavoleto" ne taŭgas por esprimi la filmbendon
el celulozacetato, kiu portas (kutime plurajn) tavoletojn da sekigita
"emulsio". Laŭ mi "tavolo" ĉiam kuŝas sur subtena materialo.
Antaŭ jarcento oni uzis vitran platon por porti tiujn tavoletojn, poste
celuloidon, poste por sekurecaj celoj oni uzis nebrulemajn materialojn.
En ordinara foto kutime estas papera folio, kiu portas la emulsitavolojn.
Amike salutas
Leo
Pro tiaj malsimplajhoj mi ne kontrauas la novan vorton "film/o", malgrau mia emo novajhojn ne akcepti. Cetere mi volonte konsentus pri vastigo de la signifo de tiu vorto al similaj maldikajhoj aliaj ol la kinaj kaj fotografadaj : kion vi opinius pri tio ? Se mi ne erraras, la signifo de la angla "film" estas ghuste tiu de la franca "pellicule" (kiam ne temas pri skvametoj el la harhauto) kaj de la itala "pellicola". En francaj tekstoj oni renkontas la vorton "film" (anstatau la ghustan "pellicule") pri diversaj maldikegajhoj.
ankau en mia lando, Chilo. Tamen la vorto "película" ankau havas la
pli gheneralan, fizikosciencan signifon.
José Antonio