Mi siatempe atentigis, ke ne cxiuj vortaristoj konsentas pri "difinita"; iuj
ecx diras "nedifinita". Laux mi la plej proksima samsignifajxo de "certa"
estas "unu", sed en la klasika senco, tiu senco, kiu ebligis "unuj ...
aliaj". Vi trovos ekzemplojn de tia uzo de "unu" cxe Zamenhof: sendube en la
Fabeloj de Andersen, sed kio nun estas en mia memoro, estas la anekdotoj en
Fundamenta Krestomatio, kie ofte estas menciita "unu blankruso", "unu
malgrand-ruso" k.s. (Mi en la pasinta jarmilo legis Fundamentan Krestomation
el ekzemplero, kiun mi prunteprenis el eksterlanda biblioteko, kaj mia scio
pri gxi estas nur en la malmola disko, kiun mi portas super la sxultroj.)
> apartament·o → (unu·etaĝ·a, komforta) loĝ·ej·o
>
> Kion opinias la aliaj?
Ke ne cxiuj apartamentoj estas komfortaj; ke apartamentoj ordinare estas
plurcxambraj; ke en multaj lingvoj ekzistas unu vorto, kies signifo suficxe
ekza... - precize - respondas al tiu de "apartamento": angle "flat", germane
"Wohnung", Hispanuje "piso", Amerik- aux gxeneral-hispane "departamento" aux
"apartamiento" ruse "kvartira", dane/norvege/svede
"lejlighed/leilighet/lägenhet" ktp. Se unu tiel cxiutaga vorto havas
respondajxojn en tiom da lingvoj (konsentite, ke mi citis nur lingvojn el la
euxropaj brancxoj de la hind-euxropa lingvaro), mi ne vidas kialon por
anatemi la E-an varianton.
Otto
angle "flat", germane
"Wohnung", Hispanuje "piso", Amerik- aux gxeneral-hispane "departamento" aux
"apartamiento" ruse "kvartira", dane/norvege/svede
"lejlighed/leilighet/lägenhet" ktp.
> Mi siatempe atentigis, ke ne cxiuj vortaristoj konsentas pri "difinita"; iuj
> ecx diras "nedifinita". Laux mi la plej proksima samsignifajxo de "certa"
> estas "unu", sed en la klasika senco, tiu senco, kiu ebligis "unuj ...
> aliaj". Vi trovos ekzemplojn de tia uzo de "unu" cxe Zamenhof: sendube en la
> Fabeloj de Andersen, sed kio nun estas en mia memoro, estas la anekdotoj en
> Fundamenta Krestomatio, kie ofte estas menciita "unu blankruso", "unu
> malgrand-ruso" k.s.
La plej grava ekzemplo estas en la Fundamento: "Unu vidvino havis du
filinojn...".
>> apartament·o → (unu·etaĝ·a, komforta) loĝ·ej·o
>>
>> Kion opinias la aliaj?
>
> Ke ne cxiuj apartamentoj estas komfortaj; ke apartamentoj ordinare estas
> plurcxambraj; ke en multaj lingvoj ekzistas unu vorto, kies signifo suficxe
> ekza... - precize - respondas al tiu de "apartamento": angle "flat", germane
> "Wohnung", Hispanuje "piso", Amerik- aux gxeneral-hispane "departamento" aux
> "apartamiento" ruse "kvartira", dane/norvege/svede
> "lejlighed/leilighet/lägenhet" ktp. Se unu tiel cxiutaga vorto havas
> respondajxojn en tiom da lingvoj (konsentite, ke mi citis nur lingvojn el la
> euxropaj brancxoj de la hind-euxropa lingvaro), mi ne vidas kialon por
> anatemi la E-an varianton.
Kaj plej grave: Unuetaĝa unuloĝeja domo, kiom ajn komforta, ne estas
apartemento, sed ĝi ja estas unuetaĝa loĝejo.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Ĉu PIV? La difino en PIV2005 estas "loko, kie oni loĝas", kaj la
unua ekzemplo estas "loĝejo de birdoj". Nu, certe ekzistas birdoj,
kiuj loĝas en apartamento (mi siatempe havis du papagetojn,
kiuj loĝis en mia apartamento), sed mi forte suspektas, ke PIV
ne celis tiajn birdoloĝejojn.
La difino en PIV2005 estas "loko, kie oni loĝas", kaj la
unua ekzemplo estas "loĝejo de birdoj".
> Bertilo skribis:
Fakte ŝajnas, ke la Germana "Wohnung" havas pli vastan signifon ol
ekzemple la Angla "apartement" kaj la Sveda "lägenhet". Loĝejo estas
"apartment" nur se ĝi konsistigas nur parton de konstruaĵo (en kiu
la cetero de la konstruaĵo ordinare konsistas el aliaj apartamentoj
plus diversaj komunaj ejoj). Se domo konsistas el unu sola loĝejo,
tiam oni nepre ne parolas pri "apartement" aŭ "lägenhet", sed
simple pri "house" aŭ "home" (Svede "hus", "hem").
Aliflanke mi pensas, ke la Germana "Wohnung" ne estas tiom vasta kiel
la Esperanta "loĝejo". Ĉu Germanaj birdoj loĝas en "Wohnungen"??
Ĉiuokaze la Esperanta vorto "apartamento" havas la signifon de la
Angla "apartment", sed ne la iom pli vastan signifon de la Germana
"Wohnung".
Bonlinga anstataŭaĵo por "apartemento" eventuale povus esti
"partoloĝejo", sed mi ne vere proponas tion...
Sed "logxejo" estas multe pli gxenerala: gxi ampleksas ankaux vilaon,
propran domon, cxambreton, tendon (ekz. jurton), domon-boaton ...; angle
"dwelling", germane "Wohnsitz", hispane "vivienda", ruse "jxilisxcxe",
dane/norvege "bolig", svede "bostad". Se iu demandas min: "Kian logxejon vi
havas?", ssxajnas al mi nekontentige devi respondi: "Mi havas logxejon". Se
la demandanto insistus: "Jes, sed KIAN?", mi devus, ne havante je mia
dispono la vorton "apartamento", respondi: "nek vilaon, nek nur cxambreton,
sed simple logxejon".
La ekzisto de la vorto "besto" superfluigas nek "hundo"n nek "kato"n nek
"bovo"n ...
Otto
astr·o [1oa] ~ stel·o, planed·o
Se entute indas havi linion pri la temo, la unua alternativo estu "ĉiel·a objekt·o". La aliaj du alternativoj ja povus resti en la postaj pozicioj.
cert·a (en la senco de 'iu') → iu
ekzakt·a (4oa) → preciz·a
From: Renato Corsetti
Marcos:
> astr·o /[1oa]/ ~ stel·o, planed·o
planed-o:vag-astro, vagstelo ;-)
Tiel ja iris la historio. Unue oni vidis lumpunktojn, kaj nomis ilin stelo.
Poste oni konstatis ke kelkaj movigxis, kaj nomis tiujn planedo
Pli poste venis teleskopoj, kaj pli poste oni ekkonsideris la fiksajn
stelojn lumelsendantaj pilkegegegoj de gaso. kaj kiam oni fiksis
tiun difinon de stelo, eknecesis pli gxenerala termino: astro
> Se entute indas havi linion pri la temo, la unua alternativo estu
> "ĉiel·a objekt·o".
nepre, cxar law PIV ankaw kometo estas astro..
Mi tamen dubas cxu la luno estas astro
gxis, Ronaldo
Eble estus pli bone uzi la radikon 'kosm-', anstataŭ ol 'ĉiel-'.
Tio nuligus tiajn miskomprenojn: nuboj troviĝas en la ĉielo, sed ne en la kosmo.
> Ĉiukaze 'ĉiela objekto' estas iom seka kaj teĥnika priskribo de la afero.
> Eble 'ĉielaĵo' povus ankaŭ bone taŭgi.
Tamen, cielaĵo (kosmaĵo) povas esti ankaŭ galaksio aŭ planeda sistemo.
Per "astro" oni celas nur unuopajn kosmajn objektojn.
--
Fabio Bettani
> Ĉiukaze 'ĉiela objekto' estas iom seka kaj teĥnika priskribo de la afero.Tamen, cielaĵo (kosmaĵo) povas esti ankaŭ galaksio aŭ planeda sistemo.
> Eble 'ĉielaĵo' povus ankaŭ bone taŭgi.
Per "astro" oni celas nur unuopajn kosmajn objektojn.
> Ĉu ankaŭ nubo estas 'ĉiela korpo'?Eble estus pli bone uzi la radikon 'kosm-', anstataŭ ol 'ĉiel-'.
Tio nuligus tiajn miskomprenojn: nuboj troviĝas en la ĉielo, sed ne en la kosmo.
Tamen, cielaĵo (kosmaĵo) povas esti ankaŭ galaksio aŭ planeda sistemo.
Per "astro" oni celas nur unuopajn kosmajn objektojn.
Francisko:
Ø Al "apartament/o" mi revenos
Bone. Ni atendos, sed atentu, ke appartamento ne plu estas en niaj listoj. (Krom s emi iel misrigardis la liston)
Amike
Renato