Marcos Cramer
unread,Jan 26, 2009, 1:26:09 PM1/26/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la jenan linion:
guf·uj·o [sla] ~ (nokt·a) kaf·ej·o (en okcidenteŭropaj junularaj renkontiĝoj)
La ĉefa problemo kun tiu linio estas, ke gufujo estas ĉefe teĉambro, ne kafejo. Mi jam estis en multegaj gufujoj, kaj neniam vidis kafon en iu el ili.
Alia problemo estas, ke ne vere temas pri 'slango'. Ĝi estas la oficiala nomo de tiaj ĉambroj ĉe la koncernaj renkontiĝoj, do ne povas konsideriĝi 'slango'.
Trie, gufujoj ne nur okazas ĉe okcidenteŭropaj junularaj renkontiĝoj. Mi mem spertis gusujon en orient-eŭropa renkontiĝo (en Sarajevo). Aldone, mi opinias ke gufujoj ankaŭ jam okazis en ekster-Eŭropaj IJK-oj kaj en nejunularaj aranĝoj en Eŭropo.
Do se ni entute konservu tiun linion, ĝi devas esti ŝanĝata al
guf·uj·o ~ (nokt·a) te·ĉambr·o
Sed mi ne certas, ĉu ni entute bezonas la linion.
------
Alia linio, kiun ni havas, estas
kustard·o → angl·a krem·o
Tio estas ege komplika kampo. Mi ĵus iom informiĝis pri ĝi en diverslingvaj versioj de la Vikipedio: "Custard" povas esti aŭ flua saŭco aŭ neflua (solida kvankam mola) substanco, povas esti aŭ dolĉa afero aŭ nedolĉa, povas esti ligita per ovo aŭ per maizofaruno. La vorto do havas unuflanke tre vastan signifokampon, kiu aliflanke estas limigita pro tio, ke ne ĉiuj kombinoj el la supraj ecoj kalkuliĝus kiel "custard". En Britujo "custard" plej ofte estas aŭ dolĉa saŭco kutime ligita per maizofaruno, aŭ dolĉa neflua substanco ligita per ovoj (en "custard tart"). Ĝi tamen foje ankaŭ estas uzata por nedolĉa substanco kiel en en la sala torto "quiche". Ĝia signifokampo do estas iom arbitra, kaj Esperanto certe ne bezonas vorton kun sama signifokampo.
PIV ŝajnas esti iom konfuzita pri la vorto. "Kustardo" estas difinita kiel "flaveta saŭco, el lakto kaj sukero, ligita per fajna maizofaruno". Kiel uzekzemplo aperas "kustarda pasteĉo". Per tio PIV plej verŝajne intencas tion, kio angle nomiĝas "custard tart". Tamen en "custard tart", la "custard" estas nek saŭco nek ligita per maizofaruno, sed neflua substanco ligita per ovo. Do la uzekzemplo en PIV kontraŭas la difinon en PIV!
Kiam ni proponas anstataŭigojn por "kustardo", ni devas decidi, ĉu ni volas havi anstataŭigojn kiuj kovras ĉiujn signifojn de la angla vorto "custard", aŭ ĉu ni nur volas anstataŭigojn de la du PIV-aj signifoj de "kustardo" (la difinita signifo kaj la signifo aludita per la uzekzemplo). La diferenco ĉefe kuŝas en tio, ĉu ni ankaŭ konsideru salajn "kustardojn" en nia menciado de anstataŭigoj. Ĉar mi ne sukcesis trovi en Interreto uzon de la Esperanta vorto "kustardo" por sala afero, mi opinias, ke ni nur bezonas kovri la dolĉajn signifojn.
La esprimo "angla kremo" ŝajne devenas de la franca "créme anglais". Kvankam tiu esprimo eliris el la franca ankaŭ en kelkajn aliajn eŭropajn lingvojn, ĝi ne estas aparte logika. Ĝi fakte estas uzata por dolĉa saŭco ligita per ovaĵo, do ne por io multe uzata en Anglujo (tie oni ĉefe konas dolĉan saŭcon ligitan per maizofaruno, aŭ nefluan dolĉan substancon ligitan per ovaĵo). Do la esprimo estas iom misgvida, kaj mi malrekomendus uzi ĝin kiel alternativon. Anstataŭe mi proponus
kustard·o → dolĉ·a saŭc·o, ov·a dolĉ·aĵ·o
Certe ambaŭ alternativoj havas iom larĝajn sencojn, kiuj ankaŭ kovras aferojn kiujn oni tute ne nomus "custard" en la angla. Sed tio ne estas la problemo, ĉar Esperanto ja ne bezonas vorton kun la sama signifoamplekso kiel "custard". Mi pensas ke praktike unu el tiuj du esprimoj plej ofte taŭgus kiel alternativo. En la maloftaj cirkonstancoj, en kiuj necesas pli da precizeco, oni povas aldoni informojn pri kiel la intencita afero estas farata, aŭ kiujn ecojn ĝi havas. Tamen ni ne enmetu tro da tiaj precizigoj en nian liston de alternativoj.
Kion opinias aliaj pri la temo? Mi ja tute ne estas spertulo, kaj miaj supraj komentoj baziĝas ĉefe je legado de Vikipediaj artikoloj (kaj nur malmulte je spertoj el mia ses-jara loĝado en Britujo).
Amike,
Marcos