Re: pudend-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 19, 2009, 8:32:22 PM3/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Tues 17 Mar 2009 14:22
From: "Antonio De Salvo"
Renato:
>>pudend-o --> seks-organ-o-j
>>Ĉu aliaj proponoj?

> honta parto, hontindajxoj:

> Readmono 25,11-12:11
> Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi
> sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon
> kaj kaptos lian hontan parton: 12 tiam dehaku sxian manon, via
> okulo ne indulgu sxin.


Unue, mi supozas ke nek "honta parto" nek "hontindajxoj" klarus al
nia azia kamparano.
Due, ecx mi ne komprenas pri kio tenas: kvereli ne egalas al batali,
"savi el la mano de" mi ne komprenas, ne klaras kies hontan parton
sxi kaptis (kiel kaptis? cxu li jxetis gxin?), kaj la sencon de "indulgi"
mi ankaw ne jam kaptis

> Mi uzas ankaux "generiloj"; sed versxajne oni ne akceptos tion,
> cxar oni diros, ke tiuj organoj ne havas nur nask(ig)an funkcion,
> kaj cxar "generi" ne estas oficiala.

Kiel mi jam diris, se la difino en PIV tawgas, ecx viro de kiu oni
forprenis la generilojn, ankoraw havas pudendon

> Nuntempaj infanoj estas suficxe malnaivaj...

cxu suficxe aw suficxe?
gxis, Ronaldo

Harri Laine

unread,
Mar 20, 2009, 11:13:05 AM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp skribis:

> Unue, mi supozas ke nek "honta parto" nek "hontindajxoj" klarus al
> nia azia kamparano.

Unue, bonvolu (cxiuj listanoj) jam cxesigi la malrespektajn rimarkojn
pri kamparanoj. Almenaux, se vi plu bezonas tiajn, utiligu kamparanon
el via propra lando kiel ekzemplon, prefere tamen iun vian
samprofesiulon. "Kamparana sagxo" aux "kamparana prudento", laux finna
dirmaniero, estas la plej sana kaj senartifika formo de rezonado, kaj
mi tute samopinias kun tiu alta takso popola.

Cxu ni foje povus uzi la anglan kiel modelon? Tiu lingvo havas la
belan evit-esprimon "private parts" aux "privates". Mi ne scias,
cxu tio estas multe uzata esprimo, cxu humura aux pruda aux kio, sed
"privataj partoj", "privatajxoj" ne estus la malplej tauxga esprimo.

>> Nuntempaj infanoj estas suficxe malnaivaj...
>
> cxu suficxe aw suficxe?

Vi certe komprenis tute gxuste: kaj suficxe kaj suficxe.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Mar 20, 2009, 12:02:56 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> "privataj partoj", "privatajxoj" ne estus la malplej tauxga esprimo.
>
Mi aldonis "privataj partoj" kiel plian eblan viariaĵon.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 20, 2009, 2:05:30 PM3/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> honta parto, hontindajxoj:
> Readmono 25,11-12
> Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi
> sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon
> kaj kaptos lian hontan parton: tiam dehaku sxian manon, via
> okulo ne indulgu sxin.

Ronaldo:


>Unue, mi supozas ke nek "honta parto" nek "hontindajxoj" klarus al
nia azia kamparano.

>Due, ecx mi ne komprenas pri kio temas: kvereli ne egalas al batali,


"savi el la mano de" mi ne komprenas, ne klaras kies hontan parton
sxi kaptis (kiel kaptis? cxu li jxetis gxin?), kaj la sencon de "indulgi"
mi ankaw ne jam kaptis

Antonio:
1) Ne estas cxi tiu la loko por pridiskuti la enhavon de la Biblio. Mi ofte citas el gxi pro nuraj kaj puraj lingvaj kialoj, cxar gxi estis tradukita esperanten de Zamenhof, kaj cxar gxi entenas grandan kvanton da parolturnoj;
2) pridubi la bonlingvecon de zamenhofaj esprimoj, escepte se temas pri krudaj kaj gxenerale konstatitaj eraroj, iamaniere egalas al tio, kio en itala lingvo oni esprimas per la dirmaniero "denunci la papon al la inkvizicia tribunalo" (= kulpigi la papon pri herezo);
3) por ne detemigxi, mi ne rebatas al la rimarkoj pri "kvereli", "savi el la mano", "kapti" kaj "indulgi"; eventuale, ni povos repreni la diskuton alimomente;
4) pri "honta parto" kaj "hontindajxoj": ni komencis la diskuton deirante de la demando, kiel esprimi en baz-vortara lingvo la terminon "pudendo". Nu, tiu vorto venas senpere el la latina "pudenda", pluralo de "pud-endum", siavice de la verbo "pud-ere" = hont(em)i; tute analogie al esperanto, en latino pud-endum = hont-inda; kiel substantivo, hontindajxo, plurale hontindajxoj (tute same kondutas la latina vorto "verenda", uzata en la latina versio de la Biblio, el "vereri" = respekt(em)i, ver-endum, ver-enda)

Oni komparu kelkajn alilingvajn tradukojn:

Latine (Vulgato): Si habuerint inter se iurgium viri, et unus contra alterum rixari coeperit, volensque uxor alterius eruere virum suum de manu fortioris, miserit manum et apprehenderit VERENDA eius,

Angle (King James): When men strive together one with another, and the wife of the one draweth near for to deliver her husband out of the hand of him that smiteth him, and putteth forth her hand, and taketh him by the SECRETS

Angle (New American Standard Bible): If two men, a man and his countryman, are struggling together, and the wife of one comes near to deliver her husband from the hand of the one who is striking him, and puts out her hand and seizes his GENITALS,

France (Jerusalema Biblio): Lorsque des hommes se battent ensemble, un homme et son frère, si la femme de l'un d'eux s'approche et, pour dégager son mari des coups de l'autre, avance la main et saisit celui-ci par les PARTIES HONTEUSES,

Germane (Lutero): Wenn zwei Männer miteinander hadern und des einen Weib läuft zu, daß sie ihren Mann errette von der Hand dessen, der ihn schlägt, und streckt ihre Hand aus und ergreift ihn bei seiner SCHAM,

Hispane (Sagradas Ecrituras 1569): Cuando algunos riñeren juntos el uno con el otro, y llegare la mujer del uno para librar a su marido de mano del que le hiere, y metiere su mano y le trabare de sus VERGÜENZAS;

Hispane (La Biblia de las Amèricas): Si dos hombres luchan entre sí, un hombre y su conciudadano, y la mujer de uno se acerca para librar a su marido de la mano del que lo golpea, y ella extiende su mano y le agarra sus PARTES VERGONZOSAS,

Do: laux la diversaj lingvoj kaj epokoj, "verenda" (respektindajxoj, hontindajxoj), "secrets" (kasxitajxoj), "genitals" (generiloj), "parties honteuses" (hontaj partoj), "Scham" (honto), vergüenzas (honto, hontajxoj), partes vergonzosas (hontaj partoj);

5) ni cxiuj bone komprenas, ke temas pri eksteraj generiloj/ seksorganoj; tamen, ne estas indiferente, cxu en praktiko temas aux ne temas pri seksumado.
En la itala juro, sed versxajne ankaux en aliaj juraj sistemoj, estas profunda diferenco inter "malrespektego de la pudoro/ hontemo" kaj "malcxastaj agoj", depende cxu la faro koncernas aux ne koncernas la seksan sferon: se mi pisas liberaere sur la cxefplaco, mi malrespektas la pudoron; se mi pro kaj por seksa gxuo intence montras miajn generilojn al nekonsentanta virino, mi plenumas malcxastan faron.

Gxis
Antonio

ro-esp

unread,
Mar 21, 2009, 10:49:55 PM3/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
[unu temlinio suficxas, kaj mi elektis tiun kiu law mia impreso estas
de la plej kutima speco cxi liste]

Ne temas cxi tie pri italio-nederlando.
Temas pri cxu ni interpretu la vorton law la priskribo en PIV, kiu
law mia kompreno egalas al NL-a "kruis", aw cxu ni interpretu gxin
law la etimologio (latina), en kiu rolas la nocio "honti".

mi opinias ke tiu vorto "honti" misgvidus tro da homoj, precipe
tiujn sen "kristana" moralo. Kion vi pensus de "pubregiono" ?
Ankaw tiu havas la avantagxon ke ecx senseksaj pupoj havas
gxin [mi ne suficxe bone konas jezuitismon por taksi cxu mi
povus aparteni al gxi]

pri la ewfemismoj en la biblio - ecx se ili estas zamenhofaj:
tiu vojo nur malfaciligus esp-on. Se iu demandas kie eblas lavi
la manojn, neniu surprizigxu se oni direktas al krano en la
gxardeno aw en la kuirejo. Oni rekte demandu pri la necesejo.
[vorto kiun mi cetere konsideras jam duonewfemismo]

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2009, 12:04:41 PM3/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Temas pri cxu ni interpretu la vorton law la priskribo en PIV, kiu
> law mia kompreno egalas al NL-a "kruis",
Do, Francujo-Nederlando.

> aw cxu ni interpretu gxin
> law la etimologio (latina), en kiu rolas la nocio "honti".
>
Ni jam estas moviĝantaj for de tiu radiko.

> Kion vi pensus de "pubregiono" ?
>
Ne malbona.

Renato

Grosjean Mireille

unread,
Mar 22, 2009, 6:01:07 PM3/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Al mi plachas a eldiro lpubregiono. Mirejo

2009/3/22 ro-esp <ro-...@dds.nl>
Mireeyu (en japana lingvo)
mirejo.blogspot.com
skajpe: mirejo1
fr: A TRAVERS LE MONDE PAR
L'ESPERANTO
eo: TRA LA MONDO PER ESPERANTO
jp: SEKAIGO DE SEKAIJU
Esperanto (エスペラント) = SEKAIGO (世界語)

Pilar Otto

unread,
Mar 23, 2009, 4:17:04 AM3/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
> 1) Ne estas cxi tiu la loko por pridiskuti la enhavon de la Biblio.
> Mi ofte citas el gxi pro nuraj kaj puraj lingvaj kialoj, cxar gxi
> estis tradukita esperanten de Zamenhof, kaj cxar gxi entenas grandan
> kvanton da parolturnoj;

Krome, la Biblio estas tradukita en multegajn lingvojn, kaj pro la subdivido
en cxapitrojn kaj versojn (aux kiel ni nomu tion) estas tre facile kompari
la diversajn tradukojn. La Biblio donis almenaux al cxiuj euxropaj lingvoj
ne nur parolturnojn kaj proverbojn uzatajn en la cxiutaga lingvajxo, sed en
pluraj lingvoj gxuste la traduko de la Biblio konsistigas la bazon de la
literatura normo de la koncerna lingvo. Estas vere, ke la lingvajxo de la
Biblio en multaj lingvoj estas arhxaika, kaj ke provoj modernigi gxin ofte
renkontas kritikon de religiemuloj, kiuj ne volas, ke oni sxangxu la parolon
de Dio (kvazaux Dio parolus la lingvajxon de regxo James de Britujo). Do mi
ne cxiam trovas la stilon de la Biblio imitinda; tamen gxi reprezentas
historian ligon, kiun ni ne forgesu. Konklude, Antonio dauxrigu la citadon
el la Biblio, mi tute ne konsideras tion kiel kasxitan misiumadon, kaj ecx
se tiu estus la intenco, cxe mi gxi ne falus en bonan teron - por uzi
Biblian parolturnon.

> Hispane (Sagradas Ecrituras 1569): Cuando algunos riñeren juntos el
> uno con el otro, y llegare la mujer del uno para librar a su marido
> de mano del que le hiere, y metiere su mano y le trabare de sus
> VERGÜENZAS;

Kia frandajxo! Pluraj "futuraj subjunktivoj", verboformoj hodiaux arhxaikaj
krom en kelkaj fosiliigxintaj parolturnoj, sed ankoraux komprenataj kaj
uzeblaj ekz. por parodie soleni. Dankon!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2009, 7:56:16 AM3/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Konklude, Antonio dauxrigu la citadon
> el la Biblio, mi tute ne konsideras tion kiel kasxitan misiumadon
Se tio necesas por ekvilibrigi la aferon, mi povas citi el la Korano,
kvankam la traduko estas malpli aŭtoritata ol tiu de Zamenhof kaj pli
moderna.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2009, 12:39:13 PM3/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
mirejo:
Al mi plachas la eldiro pubregiono.
Aldonita al la variaĵoj.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages