Nun ni havas jenan linion:
zepelin-o --> stir-ebl-a aer-balon-o
Mi opinias, ke "aersxipo" estas pli tauxga anstatauxajxo.
Bonvolu esplori "zepelino"-n kaj "aersxipo"-n en ReVo kaj Vikipedio.
Mi ne estas certa, cxu oni jam refutis la uzon de "aersxipo".
Vastalto
> Mi opinias, ke "aersxipo" estas pli tauxga anstatauxajxo.
Bonvolu esplori "zepelino"-n kaj "aersxipo"-n en ReVo kaj Vikipedio.
Efektive siatempe ni iom parolis pri tio. Nun en http://www.bonalingvo.org/index.php/Provo_pri_aviadila_vortareto siatempe farita de Bertilo vi trovas la jenajn liniojn:
aerŝipo = stirebla flugveturilo, kiu flugas pere de granda pli-malpli cigarforma ujo, kiu entenas gason pli malpezan ol la aero.
kaj
zepelino = aerŝipo kun rigida framo.
El kiuj eble oni povas konkludi ke zepelino = aer-ŝipo. Kion pensas la aliaj?
Amike
Renato
> aerŝipo = stirebla flugveturilo, kiu flugas pere de granda pli-malpli cigarforma
> ujo, kiu entenas gason pli malpezan ol la aero.
> kaj
>
> zepelino = aerŝipo kun rigida framo.
> El kiuj eble oni povas konkludi ke zepelino = aer-ŝipo.
Tion oni povus konkludi nur se oni ignoras la parton "kun rigida framo".
Zepelino estas unu speco de aerŝipo. Ekzistas ankaŭ aliaj specoj.
"Zepelino" estas unu el la plej internaciaj vortoj, kiuj entute ekzistas.
Se iam oni rajtas uzi la 15-an regulon, tiam "zepelino" estas tia okazo.
Se oni ne rajtas ĝin uzi por "zepelino", tiam oni ĝin neniam povas uzi.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
| Tion oni povus konkludi nur se oni ignoras la parton "kun rigida framo".
| Zepelino estas unu speco de aerŝipo. Ekzistas ankaŭ aliaj specoj.
| "Zepelino" estas unu el la plej internaciaj vortoj, kiuj entute ekzistas. Se iam oni rajtas uzi la 15-an regulon, tiam "zepelino" estas tia okazo. Se oni ne rajtas ĝin uzi por "zepelino", tiam oni ĝin neniam povas uzi.
> Bertilo:
> | "Zepelino" estas unu el la plej internaciaj vortoj, kiuj entute ekzistas.
> Se iam oni rajtas uzi la 15-an regulon, tiam "zepelino" estas tia okazo.
> Se oni ne rajtas ĝin uzi por "zepelino", tiam oni ĝin neniam povas uzi.
> Jes, sed povas esti ke en Japanujo aŭ Ĉinujo oni ne uzas tiun vorton.
En Japanujo oni ĝin ja uzas. Same en Koreujo. Pri Ĉinujo mi ne scias, sed
tute povas esti, ke ankaŭ en la Ĉina oni uzas (ian transformon) de tiu vorto.
|ᅵ En Japanujo oni ĝin ja uzas. Same en Koreujo. Pri Ĉinujo mi ne scias, sed
tute povas esti, ke ankaŭ en la Ĉina oni uzas (ian transformon) de tiu vorto.
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Cxu? En Japanio cxiu stirebla flugbalono kun la formo de dika cigaro
estas "aersxipo". "Zepelino" aperas nur malofte en historiaj tekstoj.
Vastalto
Mi opinias, ke la vorto estas uzebla en Esperanto, sed ĉu temas pri eŭropa/okcidenta kulturaĵo, aŭ ĉu ankaŭ ekster-eŭropanoj scias, pri kio temas? Esperantista verkisto ne devus aŭtomate supozi, ke la tuta mondo komprenas okcidentajn kulturaĵojn. Verkante tekston, ekzemple pri la 1-a Mondmilito, eventuale necesus aldoni klarigon. Tio ne estas lingva problemo, sed demando pri konscio pri la bezonoj de legantoj.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: sabato 25 settembre 2010 13.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) zepelino
Renato skribis:
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Cxu? En Japanio cxiu stirebla flugbalono kun la formo de dika
> cigaro estas "aersxipo". "Zepelino" aperas nur malofte en
> historiaj tekstoj.
Tre atentinda rimarkigo. Ŝajnas, ke oni facilanime kontrolas
la "ekziston" kaj "uzon" de vorto en iuj lingvoj simple
rigardante la traduklistojn en Vikipedio, aŭ per alia
aŭtomatigebla maniero. Tio donas nefidindan indikon pri efektiva
uzo kaj kondukas al pure kabinetaj konjekto pri "ekzisto" de
la vorto en diversaj lingvoj. Precipe enciklopedioj ja estas loko,
kie oni ofte difine priskribas eĉ maloftegajn vortojn, sen diri
ion pri fakta uzateco. Tia kontrolado, kompreneble, tre plaĉas al
la regulo-15-aŭtomatiga jurisma skolo kaj ties vortaro-robotigo.
La ĉina vorto por "Zeppelin" ŝajnas esti "qíbólín fēichuán", en kiu
"qíbólín" evidente estas ĉina adaptaĵo de "Zeppelin", kaj "fēichuán"
estas "flug+ŝip". Sed eĉ kun tiu scio mi ne pretas akcepti, ke
ke oni nomu aerŝipojn zepelinoj. Krome, la aserto, ke ĉino, kiu konas
"qibolin" (fakte skribitan ĉinsigne), pro tio senpere komprenas kio
estas "zepelino", apenaŭ pruveblas.
Por mi "aerŝipo" estas la normala vorto. "Zepelino" (pli varmarko
ol komuna nomo) ja ne estu malpermesita, se la teksto vere priskribas
zepelin-tipajn rigidajn aerŝipojn, aludas al ties historia origino
en la aerŝipoj de s-ro Zeppelin kaj se la kunteksto estas klariga.
Anna pravege atentigis (ĝenerale pri regionaj kulturaĵoj): "Tio ne
estas lingva problemo, sed demando pri konscio pri la bezonoj de
legantoj." Bedaŭrinde multaj ne faras al si la penon konsciigi sin
pri tiaj aferoj.
Harri
Amike salutas Leo
> Vastalto skribis:
>> Cxu? En Japanio cxiu stirebla flugbalono kun la formo de dika
>> cigaro estas "aersxipo". "Zepelino" aperas nur malofte en
>> historiaj tekstoj.
> Tre atentinda rimarkigo. Ŝajnas, ke oni facilanime kontrolas
> la "ekziston" kaj "uzon" de vorto en iuj lingvoj simple
> rigardante la traduklistojn en Vikipedio, aŭ per alia
> aŭtomatigebla maniero.
Kompreneble la vorto por "zepelino" aperas nur en historiaj tekstoj.
Temas ja pri historia afero. De post la katastrofo de Hindenburg oni
ne plu produktas zepelinojn, sed ja aliajn specojn de aerŝipoj.
Fakte la ĉi tie citita difino "aerŝipo kun rigida framo" estas tro
vasta. Zepelino estas nur unu varianto de tiaj aerŝipoj.
> Por mi "aerŝipo" estas la normala vorto. "Zepelino" (pli varmarko
> ol komuna nomo) ja ne estu malpermesita, se la teksto vere priskribas
> zepelin-tipajn rigidajn aerŝipojn, aludas al ties historia origino
> en la aerŝipoj de s-ro Zeppelin kaj se la kunteksto estas klariga.
Efektive. Se temas pri zepelinoj, oni uzu la vorton "zepelino". Se temas
pri alia speco de aerŝipo, oni ne uzu la vorton "zepelino."
Se jes, ni povas simple havi linion zepelino ~ aersxipo (kaj inverse)
gxis, Ronaldo N
> En la nederlanda zepelino kaj aersxipo estas sinonimoj.
Efektive en multaj lingvoj, en ordinara nefakula parolado, oni ofte
uzas la vorton por zepelino en pli ĝenerala senco, nome pli-malpli
kiel sinonimon de aerŝipo (aŭ por ajna aerŝipo kun rigida framo). Tio
tamen ne signifas, ke la vorto "zepelino" estas plene superflua. En
sia pli mallarĝa, pli preciza kaj historie pli ĝusta signifo, ĝi plu
estas bezonata, kvankam ja nur sufiĉe malofte.
> Mi neniam awdis pri tipoj de aersxipoj faritaj post la zepelinoj.
Efektive la epoko de aerŝipoj _kun rigidaj framoj_ pli-malpli finiĝis
kun la katastrofo de Hindenburg. Sed ankaŭ hodiaŭ ekzistas aerŝipoj
alispecaj, ekzemple kun duonrigidaj framoj. Se mi ne eraras, de tiu
lasta speco ekzistas nur unu varianto, kaj ĝin produktas - iom
surprize - la firmao Zepelino! Sed tiaj aerŝipoj tamen ne estas
nomindaj zepelinoj, ĉar ili estas alispecaj ol la zepelinoj de la
1930-aj jaroj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Zeppelin_NT
Kompreneble tiuj, kiuj tute ne interesiĝas pri tiaj detaloj kaj tiaj
faktoj, povas tute senĝene uzadi nur la vorton "aerŝipo". Sed tio ja
ne signifas, ke oni elsarku el la bona lingvo vortojn bezonatajn de
tiuj, kiuj ja interesiĝas pri fajnaj detaloj kaj distingoj.
Aŭ ĉu ekzistas ia principo, ke vortoj bezonataj nur malofte, kaj nur
en parolado pri historiaj aferoj, oni plene elsarku el la bona lingvo?
Kredeble en Tokipono ne ekzistas vorto por zepelino, ĉar pri tiaj
aferoj oni simple ne parolu, eĉ ne pensu, en Tokipono.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Bertilo Wennergren
Inviato: domenica 26 settembre 2010 11.34
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) RE: zepelino
Ronaldo skribis:
http://en.wikipedia.org/wiki/Zeppelin_NT
--
Jes, tion celis mia propono.
>Sed tio ja
>ne signifas, ke oni elsarku el la bona lingvo vortojn bezonatajn de
>tiuj, kiuj ja interesiĝas pri fajnaj detaloj kaj distingoj.
Ja, mi konsentas.
>Aŭ ĉu ekzistas ia principo, ke vortoj bezonataj nur malofte, kaj nur
>en parolado pri historiaj aferoj, oni plene elsarku el la bona lingvo?
Sxajnas al mi, ke en cxi tiu diskutejo oni ankoraux ne atingis plenan
konsenton pri la celo de la bona lingvo kaj pri la rolo de niaj
SSV-listoj. Cxefe temas pri tio, kiel trakti fakajn vortojn.
Mi opinias, ke SSV-listoj estas unuavice por la uzo de ordinaraj
(nefakaj) esperantistoj. Do, en la listoj multaj malfacilaj fakaj
vortoj estu fortradukitaj al lauxeble simplaj vortoj. Sed tio ne
signifas, ke oni ne uzu tiujn fakajn vortojn en fakaj kuntekstoj.
Sxajne parto de la forumanoj konsentos kun mia starpunkto,
sed aliaj ne. Estas ja diskutinda temo.
Vastalto
> Bertilo:
>> Aŭ ĉu ekzistas ia principo, ke vortoj bezonataj nur malofte, kaj nur en
>> parolado pri historiaj aferoj, oni plene elsarku el la bona lingvo?
> Ne ekzistas tia principo. Pro tio mi ŝanĝis al linion al:
> zepelin·o (en ĝenerala senco) → aer·ŝip·o, stir·ebl·a aer·balon·o. Vidu
> ankaŭ: Ssv plio 18
Pli bone. Sed prefere laŭ mi jene:
zepelin·o (en ĝenerala senco) → (rigidframa) aer·ŝip·o. Vidu
ankaŭ: Ssv plio 18
Ĉiuj aerŝipoj estas stireblaj. Se ne, ili estas balonoj.
zepelinᅵo (en ĝenerala senco) → (rigidframa) aerᅵŝipᅵo. Vidu ankaŭ: Ssv plio 18
> Mi opinias, ke SSV-listoj estas unuavice por la uzo de ordinaraj
(nefakaj) esperantistoj. Do, en la listoj multaj malfacilaj fakaj
vortoj estu fortradukitaj al lauxeble simplaj vortoj. Sed tio ne
signifas, ke oni ne uzu tiujn fakajn vortojn en fakaj kuntekstoj.
Mi ĝenerale konsentas.
Amike
Renato
> En la nederlanda zepelino kaj aersxipo estas sinonimoj. Mi neniam
> awdis pri tipoj de aersxipoj faritaj post la zepelinoj. La fortradukon
> "stirebla aerbalono" mi opinias malkonvena. Unue cxar gxi pensigas pri
> pli globforma balono, due cxar ne nepre estas aero en ili. Cxu ni
> havas ondanXSSCleaned=on , por indiki preskawan samecon?
mi celis ondan varianton de la egalas-al-signo
> Se jes, ni povas simple havi linion zepelino ~ aersxipo (kaj inverse)
Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> Sep 26 11:33AM +0200 ^
> Efektive en multaj lingvoj, en ordinara nefakula parolado, oni ofte
> uzas la vorton por zepelino en pli ?enerala senco, nome pli-malpli
> kiel sinonimon de aer?ipo (a? por ajna aer?ipo kun rigida framo). Tio
> tamen ne signifas, ke la vorto "zepelino" estas plene superflua.
mi ne diris ke gxi estus
> En sia pli mallar?a, pli preciza kaj historie pli ?usta signifo, ?i plu
> estas bezonata, kvankam ja nur sufi?e malofte.
> > Mi neniam awdis pri tipoj de aersxipoj faritaj post la zepelinoj.
> Efektive la epoko de aer?ipoj _kun rigidaj framoj_ pli-malpli fini?is
> kun la katastrofo de Hindenburg. Sed anka? hodia? ekzistas aer?ipoj
> alispecaj, ekzemple kun duonrigidaj framoj.
mi celis la situacion de post kla hindenburg kaj antaw 1990
> Se mi ne eraras, de tiu lasta speco ekzistas nur unu varianto, kaj
> ?in produktas - > iom surprize - la firmao Zepelino! Sed tiaj
> aer?ipoj tamen ne estas
> nomindaj zepelinoj, ?ar ili estas alispecaj ol la zepelinoj de la
> 1930-aj jaroj:
> http://en.wikipedia.org/wiki/Zeppelin_NT
Nu, se mi vidas tiun foton, mi vidas zepelinon, kaj ecx estas la vorto
zepelin sur gxi, kaj la firmao zepelin produktis gxin, do kial mi ne
nomu gxin zepelin?
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Sep 26 01:05PM +0200 ^
> mi s^ang^is al linion al:
> zepelin·o /(en g^enerala senco)/ ? aer·s^ip·o, stir·ebl·a aer·balon·o.
law mi necesas indiko pri la formo de la balono, kaj mi kontrawas la
"aer"-parton cxar ofte estas iu alia ol (varma) aro en gxi. (eble mi
jam diris, mi havis iom da
retposxt-sendmalfacilajxojn cxi semajne)
gxis, Ronaldo N