ekzemplaj artikoloj en la Bonlingva Vortaro

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 5, 2009, 7:27:31 PM5/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

la bela revo de Bonlingva Vortaro baldaŭ iĝos vero. La ideo estas kombini informojn el ReVo kaj nia listo por krei la bazon de tia vortaro.

La adreso de la vortaro estas vortaro.wikkii.com.

Mi nun kreis komputilan programon, kiu povas aŭtomate serĉi ĉiujn artikolojn el ReVo pri radikoj, kiujn ni ne traktas en nia listo, kaj kopii la enhavon al la Bonlingva Vortaro. Artikolojn pri radikoj, kiujn traktas nia listo, oni devos poste permane krei.

Ĉe vortaro.wikkii.com/vikio/index.php/Speciala:AllPages vi povas rigardi ses ekzemplojn de kopiitaj artikoloj, por kontroli ĉu vi konsentas kun la aspekto kaj la maniero prezenti la enhavon.

Mia programo kapablas aŭtomate forigi tiujn uz-ekzemplojn, kiuj entenas laŭ ni evitindajn radikojn. Aldone, ĝi povas anstataŭigi unuopajn evitindajn vortojn ofte uzatajn en difinojn, se eblas anstataŭigi ilin ĉiam sammaniere (ekzemple "specio → speco").

Se vi havas iujn sugestojn pri plibonigo de la aspekto aŭ la funkcimaniero de la programo, sendu ilin baldaŭ, ĉar mi volas venontsemajne jam komenci la amasan kopiadon de artikoloj el ReVo. Aldone, sciigu min se vi konscias pri iuj evitindaj vortoj, kiujn ReVo ofte uzas en difinoj kaj kiujn eblas ĉiam sammaniere anstataŭigi per pli bona esprimo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2009, 2:26:14 AM5/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
la bela revo de Bonlingva Vortaro baldaŭ iĝos vero.
Gratulojn, Marcos!

Mi rigardis kaj momente mi konsentas pri ĉio.  Ni ĉiuj provos helpi laŭ niaj kapabloj.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 7, 2009, 9:51:16 AM5/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
     La REVO, simile kiel la PIV, de kiu ghi devenas, grandparte estas kolektajho de tiaj vorteroj, kiajn ni volas malrekomendi. Kunfandante ghin kun nia vortaro, ni efikos al la legantoj ghuste en la direkto kontraua al tio, kion ni celas, krom de chion malrekomendindan (au tradukindan al io pli simpla) ni tuj malremendos kaj fortradukos.
     Logante la homojn al miksajho de "Bonlingva Vortaro" kaj de PIV-lingva vortaro sen la chiulinie necesaj atentigoj, ni apogus la "malbonlingvan" strebadon de niaj antauuloj.
     Vizitinte la ses ekzemplojn proponiytajn de Marcos, la "CHefpaghon" kaj la komencitan tabelon de fakoj, mi trovis dekojn da repripensindajhoj, el kiuj ne malmultaj nepraj malrrekomendindajhoj.
     Senkulpigu min, ke en la nuna semajno mi ne povas pli multon skribi.
 
     Amike salutas                            Francisko
2009/5/6 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Marcos Cramer

unread,
May 7, 2009, 12:23:23 PM5/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:

     La REVO, simile kiel la PIV, de kiu ghi devenas, grandparte estas kolektajho de tiaj vorteroj, kiajn ni volas malrekomendi.

ReVo devenas de PV, ne de PIV. PV entenis ankoraŭ multege malpli da evitindaj novradikoj ol PIV, do sekve ankaŭ ReVo estas pli bonlingva ol PIV.

La malbonlingvaĵojn, kiuj tamen estas en ReVo, ni plejparte jam evitas pro tio, ke mia programo kopios nur tiujn vortojn el ReVo, kiujn nia listo ne malrekomendas. Ĉiuj ĝis nun de ni malrekomenditaj vortoj do ne estos kopiataj el ReVo. Anstataŭe ni pri ili premane verkos artikolojn, en kiuj klare videble aperos tiaj vortoj kiel "evitinda" aŭ "evitenda".

Se ni rezignos pri transpreno de informoj el ReVo, la sola alternativo estus dekomence verki novan vortaron, kio estas multe pli granda tasko, kiu pro sia grandeco verŝajne neniam plenumiĝus.

Do, kvankam mi konsentas ke ankaŭ ReVo entenas malbonaĵojn, indas uzi partojn el ĝi kiel bazon.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 7:23:16 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcos.

> ReVo devenas de PV, ne de PIV. PV entenis ankoraŭ multege malpli da
> evitindaj novradikoj ol PIV, do sekve ankaŭ ReVo estas pli bonlingva
> ol PIV.
Certe, kvankam lastatempe la malbonlingvaj radikoj plioftiĝas laŭ mia
kompreno.

> La malbonlingvaĵojn, kiuj tamen estas en ReVo, ni plejparte jam evitas
> pro tio, ke mia programo kopios nur tiujn vortojn el ReVo, kiujn nia
> listo ne malrekomendas.
Bone. Atentu nur pri tio, ke nia listo ne estas kompleta, ĉar ĝis nun
neniu povis sisteme tralegi ĉiujn literojn de PIV. Ĉiuokaze oni devas
iom rigardi la kapvortojn.

> Do, kvankam mi konsentas ke ankaŭ ReVo entenas malbonaĵojn, indas uzi
> partojn el ĝi kiel bazon.
Bone.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 8, 2009, 7:28:06 AM5/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
La REVO, simile kiel la PIV  .  .  .
Vi bone faras, atentigante nin kaj aliajn pri la danĝeroj, sed aliflanke ni provas fari tion, kion ni povas por reirigi la lingvon al la ĝustaj kanaloj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages