encikliko

0 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Sep 29, 2010, 5:30:21 AM9/29/10
to la-bona-lingvo
Estimataj,

Mi proponas jenan linion:

encikliko --> papa cirkulero

Kiel vi opinias?

Vastalto

renato corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 6:12:31 AM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> encikliko --> papa cirkulero

Mi pretus meti tion kun la signo =, ĉar niaj espernatistaj katolikoj tre multe uzas tiun vorton kiel fakan vorton.

Kion pensas Antonio?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 29, 2010, 3:59:18 PM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Encikliko (el la greka) signifas, efektive, "rondletero", "cirkulero"; sed eble estus iom tro bagatelige paroli pri "papa cirkulero", cxar temas pri solena letero pri gravaj temoj. Eventuale, kion oni opinias pri "papa rondletero"?
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: mercoledì 29 settembre 2010 12.13
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) encikliko

Vastalto:

> encikliko --> papa cirkulero

Kion pensas Antonio?

Amike

Renato


--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Sep 29, 2010, 4:09:39 PM9/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Eventuale, kion oni opinias pri "papa rondletero"?

Laŭ mi same bona!

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Sep 30, 2010, 6:25:07 AM9/30/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/09/2010 21:09, renato corsetti skribis:

>> > Eventuale, kion oni opinias pri "papa rondletero"?
> Laŭ mi same bona!

Miatempe ni diris por cirkulero en vera nederlanda lingvo:
"rond-zend-brief", laŭvorte: rond-send-letero.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages