Nordi-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2009, 3:50:34 PM2/24/09
to °listo 'la bona lingvo'
El Vikipedio:

> Nordio
(skandinave 'Norden' "La Nordo", finne 'Pohjola' [POHjola] "Nordo")

Malgraŭ la dubindeco de la lingva nivelo de tiu artikolo, kiu asertas ke la Konsilantaro "seĝas" en Islando, mi registras provizore:

Nordi-o --> Nord-o, norda-j land-o-j

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 25, 2009, 9:58:53 AM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato registris:

Nordi-o --> Nord-o, norda-j land-o-j

Mi samopinias kun Bertilo pri ĉi tiu temo: La analizo "Nord·i·o" estas malrekomendinda, sed se oni analizas ĝin unuradike (do kiel "Nordi·o"), tiam ĝi ne estas evitinda: Ĝi jam estas forte enradikiĝinta en Esperanto, kaj la ĉi-supre proponitaj alternativoj ne bone kaptas la signifon de "Nordio" (ambaŭ estas tro ĝeneralaj).

Do mi opinias ke ni aŭ tute ne havu linion pri la temo, aŭ maksimume linion kun "~".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2009, 2:26:53 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La analizo "Nord·i·o" estas malrekomendinda, sed se oni analizas ĝin unuradike (do kiel "Nordi·o"), tiam ĝi ne estas evitinda:
Do, kiel vi volas analizi ĝin?

Ĝi jam estas forte enradikiĝinta en Esperanto,
Mi scias, sed tio ne estas motivo por mi. Inter la regula kaj fundamenta Esperanto kaj la popolo gvidita de malbonaj instruistoj mi preferas Esperanton.
kaj la ĉi-supre proponitaj alternativoj ne bone kaptas la signifon de "Nordio" (ambaŭ estas tro ĝeneralaj).
Mi scias, sed se aliaj lingvoj en la mondo ne havas tiun vorton, kial Esperanto devus havi?

Do mi opinias ke ni aŭ tute ne havu linion pri la temo, aŭ maksimume linion kun "~".
Tion mi eventuale povas konvinkiĝi fari.

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Feb 25, 2009, 4:08:52 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Iom malfrue mi legis, ke la bonlingvistoj diskutas pri nomo de tiu
parto de Euxropo, kie ankaux mi logxas. La vorton "Nordio" Bertilo
konsideras "establita" esperanta nomo, kaj Marcos sxajnas samopinii.

Mi neniam sentis ecx la plej etan bezonon por tiu vorto. Por la grupo
de kvin sxtatoj mi cxiam uzis la vorton "la Nordlandoj". Hazarde, ecx
en cxi tiu grupo mi foje (12 nov. 2007) uzis la vorton. Gxi eble ne
estas tre ofta, sed iam gxin uzas ankaux aliaj. Se mi auxdas aux legas
la vorton "Nordio", mi sentas ke tio ne apartenas al Esperanto, sed al
iu artefarita lingvo, tia kun "Meksikio" kaj similajxoj.

Mi do parolas ekz. pri la kvin Nordlandoj, la Nordlanda Konsilantaro
kaj Ministra Konsilantaro (iliaj politikaj organizaĵoj), pri
nordlandaj skisportoj (kontraste kun la alpaj), pri nordlanda marsxado
(alia nomo por bastonmarsxado - cxu vi konas tiun amuzan arton, tre
utilan por la sano), pri nordlanda historio, pri la nordlanda modelo
de sociala sxtato, pri la nordlanda elektroborso, pri ni nordlandanoj
(Otto kaj mi), ecx pri nordlandismo, ktp. Mi povas paroli pri la
nordlandaj lingvoj, sed mi lasas la lingvistojn diskuti inter si, cxu
iliaj amataj "nordiska språk" estu skandinavaj, cxu nordgxermanaj, cxu
io alia.

Tute ne gxenas min, se iu kontrauxdiras, ke "Nordlandoj" povas esti
iuj ajn nordaj landoj. Kunmentita vorto ofte havas aparte difinitan
sencon, aux cxu iu malpermesis ekz. al Sud-Afriko nomi sin tiel?

Eble mi estas influata de mia propra lingvo, kiu pli ofte uzas
esprimon similan al "Nordlandoj" (ni havas ankaux alian unuradikan
vorton), sed ankaux niaj karaj nordlandaj amikoj en Islando diras
"Norðurlöndin".

Estas alia problemo, cxu iu ekster la Nordlandoj scias (aux sciu), kio
estas "Nordic Countries", "pays nordiques" ktp. Vershajne tre
malmultaj havas ian ajn ideon pri la afero.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Feb 25, 2009, 4:40:23 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri, ne forlasu min plu, ĉar ĉi tie ĉiuj pensas, ke mi estas la frenezulo.

Mi aldonis Nord-landoj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 25, 2009, 5:05:39 PM2/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Malsame al la antaŭe proponitaj alternativoj, "Nordlandoj" ŝajnas al mi taŭga alternativo. La kunmetado ja sufiĉe klare montras ke temas pri aparta signifo; kaj iu, kiu scias pri tiu komunumo de kvin landoj, mem povus diveni, ke la intencita signifo de "Nordlandoj" estas tiu komunumo.

La du antaŭe proponitaj alternativoj ("Nordo" kaj "nordaj landoj") aliflanke estas netaŭgaj alternativoj, ĉar multe tro ĝeneralaj. Do ni prefere forigu ilin el tiu linio.

La linio do estas simple:

Nordi·o → Nord·land·o·j

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Feb 25, 2009, 5:13:43 PM2/25/09
to la bona lingvo
On 25 Feb., 22:40, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Mi aldonis Nord-landoj.

Lau mi "Nordio" konvenas, char mi samopinias kun Bertilo. Sed kiam mi
ja volus eviti ghin, tiam mi eble dirus "Nord-Regnaro".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 3:47:36 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Lau mi "Nordio" konvenas, char mi samopinias kun Bertilo.
Pri kredoj ni ne diskutu.

Sed kiam mi
ja volus eviti ghin, tiam mi eble dirus "Nord-Regnaro".
Ankaŭ tio estas bona kaj tre "klasika".

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 3:57:21 AM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Nordi·o → Nord·land·o·j
En ordo!

Renato


Andreas Kueck

unread,
Feb 26, 2009, 10:58:29 AM2/26/09
to la bona lingvo
On 26 Feb., 09:47, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Andreas:> Lau mi "Nordio" konvenas, char mi samopinias kun Bertilo.
>
> Pri kredoj ni ne diskutu.

Nu, mi skribis ne pri kredoj, sed pri mia opinio. Au chu oni
intertempe diskutas pri linio "opini·i --> kred·i"?

;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2009, 2:16:51 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Nu, mi skribis ne pri kredoj, sed pri mia opinio. Au chu oni
intertempe diskutas pri linio "opini-i --> kred-i"?
Tute ne. Tiom pli ke mi, pro la lingvaj influoj ricevitaj, neniam estas certa pri la malsameco inter "kredi", "opinii", "pensi", ktp.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Feb 26, 2009, 3:20:09 PM2/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anekdoteca deflankigxo:

Harri:


> Estas alia problemo, cxu iu ekster la Nordlandoj scias (aux sciu), kio
> estas "Nordic Countries", "pays nordiques" ktp. Vershajne tre
> malmultaj havas ian ajn ideon pri la afero.

Mia sperto el Hispanujo estas, ke la homoj ja havas ideon pri tio, kiuj
estas la "países nórdicos", i.a. pro tio, ke Hispanujo havas multe da
"turismo nórdico". Sed ili emas inkluzivi ankaux Rusujon en tiun grupon
(gxenerale, ne turisme). Pli ol unu fojon, kiam oni ekz. auxdigis al mi
muzikon, oni diris, ke "jen muziko el via hejma regiono" - kaj oni auxdigis
rusan muzikon!

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages