derbio

14 views
Skip to first unread message

Noam Mohr

unread,
Apr 22, 2026, 9:05:23 AM (9 days ago) Apr 22
to la-bona...@googlegroups.com
En mesaĝo al la retejo, iuj diris:

> Mi sugestas, ke vi proponu ion por "derbio".

Tiu vorto ne estas en PIV aŭ ReVo. En Vikipedio, troviĝas derbio kaj  sketada derbio.

La vorto ŝajnas al mi sufiĉe tutmonda, ke ni akceptu ĝin kiel novan radikon. Laŭ mia konstato, ĝin uzas ekz la ĉina, la japana, korea, hinda, araba, la amhara. Tiuj lingvoj foje havas alian nomon. Ekz. la japana ankaŭ uzas "rolagemu" (de la angla "roller game" rulŝua ludo), la ĉina uzas ankaŭ 轮滑阻拦赛 (rulŝua barkonkurso) aŭ  轮滑对抗赛 (rulŝu-batal/malpac/kontraŭstar-konkurso).

Kion vi pensas?




Gabriel Beecham

unread,
Apr 22, 2026, 9:55:07 AM (9 days ago) Apr 22
to la-bona...@googlegroups.com
Konante la anglan vorton «derby», mi supozus, ke «derbio» estas speco de ĉevala vetkuro, aŭ matĉo inter du grandaj/lokaj rivaloj. Ŝajnas, ke la temo de la vikipedia artikolo fakte estas «roller derby».

Por la unua - kial ne simple (ĉevala) vetkuro? Por la dua, «rivalmatĉo» ŝajnas pli klara.

Ĉu tiu nova proponita radiko do signifas nur la tria - nome, kontaktosporto ludita sur rulŝuoj?

Amike

Gabriel

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFaejdWSV0DcK6x_AJWUaQOS%3DqiqCsgT89RSgNLWy1sdHMMXbQ%40mail.gmail.com.

lowenstein, anna

unread,
Apr 22, 2026, 10:27:28 AM (8 days ago) Apr 22
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne akceptus ĝin kiel novan radikon, kaj mi eĉ ne scias, kion ĝi signifas en Esperanto. En la angla ĝi rilatas al specifa ĉevalkonkurso, sed laŭ viaj ekzemploj en aliaj lingvoj ĝi ricevis pli vastan signifon. 

Mi proponas:
derbio --> ĉevalkonkuro.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFaejdWSV0DcK6x_AJWUaQOS%3DqiqCsgT89RSgNLWy1sdHMMXbQ%40mail.gmail.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

noammohr

unread,
Apr 22, 2026, 11:49:08 PM (8 days ago) Apr 22
to la bona lingvo
Luis, kiu donis la sugeston sed ne sukcesas aliĝi al la diskuto, diras:

Fakte mi ne ech pensis pri la chevalkonkuro, sed pli "grava piedpilk-ludo inter samurbaj rivaloj". En Kolombio ni ne ech uzas la tuthispanan vorton "derbi" sed "clásico" (lauvorte, "klasikajho" au "klasika matcho")), ekzemple kiam en Bogoto la teamoj Santa Fe kaj Millonarios interbatalas. 

Ree al mia opinio:
La angla vorto "derby" havas kelkajn signifojn
  • tipo de ĉevalkonkurso, 
  • "roller derby", iu rulŝua konkurso, 
  • konkurso inter lokaj kontraŭaj teamoj (precipe en piedpilkado), 
  • kaj kelkaj aliaj tipoj de konkursoj (ekz "demolition derby", ia aŭtobatala konkurso).
  • Ĝi ankaŭ havas kelkajn apartajn signifojn, ekz. tipo de ĉapelo.
Mi mem trovis la uzon en Esperanto nur pri ĉevalkonkurso kaj rulŝua konkurso. Pri ĉi tiuj du signifoj, derbio estas tutmonda vorto, oficiala nomo por tiuj sportoj, prenita el la angla. Pri aliaj signifoj, eble ne.

Anna diris:
Mi ne akceptus ĝin kiel novan radikon

Kial ne? Se la mondo jam konas la radikon, kial ne uzi ĝin? Estas pli facile uzi konatan vorton ol lerni kunmetan vorton.

Pri ĉevaloj, "ĉevalkonkuro" aŭ "ĉevala vetkuro" estas tro ĝenerala. La tipo de vetkuro ŝajne estas, ke la ĉevaloj havas tri jarojn, aŭ foje kvar jarojn. Mi ne scias, kiel simpligi tiun koncepton. "Vetkuro por 3/4-jaraĝaj ĉevaloj"?

Gabriel diris:
Por la dua, «rivalmatĉo» ŝajnas pli klara.

Pri loka piedpilkado, mi ne scias, ĉu la vorto estas uzata tiusence en Esperanto. Sed se jes, indas simpligi ĝin, kaj mi ŝatas ĉi tiun ideon, sed rimarkas, ke ni jam havas "rivali → (persone/grupe) konkuri", kaj "matĉo → ludo, konkurso, renkonto, duopa ludo".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages