Luis, kiu donis la sugeston sed ne sukcesas aliĝi al la diskuto, diras:
Fakte mi ne ech pensis pri la chevalkonkuro, sed pli "grava piedpilk-ludo inter samurbaj rivaloj". En Kolombio ni ne ech uzas la tuthispanan vorton "derbi" sed "clásico" (lauvorte, "klasikajho" au "klasika matcho")), ekzemple kiam en Bogoto la teamoj Santa Fe kaj Millonarios interbatalas.
Ree al mia opinio:
La angla vorto "derby" havas kelkajn signifojn
- tipo de ĉevalkonkurso,
- "roller derby", iu rulŝua konkurso,
- konkurso inter lokaj kontraŭaj teamoj (precipe en piedpilkado),
- kaj kelkaj aliaj tipoj de konkursoj (ekz "demolition derby", ia aŭtobatala konkurso).
- Ĝi ankaŭ havas kelkajn apartajn signifojn, ekz. tipo de ĉapelo.
Mi mem trovis la uzon en Esperanto nur pri ĉevalkonkurso kaj rulŝua konkurso. Pri ĉi tiuj du signifoj, derbio estas tutmonda vorto, oficiala nomo por tiuj sportoj, prenita el la angla. Pri aliaj signifoj, eble ne.
Anna diris:
Mi ne akceptus ĝin kiel novan radikon
Kial ne? Se la mondo jam konas la radikon, kial ne uzi ĝin? Estas pli facile uzi konatan vorton ol lerni kunmetan vorton.
Pri ĉevaloj, "ĉevalkonkuro" aŭ "ĉevala vetkuro" estas tro ĝenerala. La tipo de vetkuro ŝajne estas, ke la ĉevaloj havas tri jarojn, aŭ foje kvar jarojn. Mi ne scias, kiel simpligi tiun koncepton. "Vetkuro por 3/4-jaraĝaj ĉevaloj"?
Gabriel diris:
Por la dua, «rivalmatĉo» ŝajnas pli klara.
Pri loka piedpilkado, mi ne scias, ĉu la vorto estas uzata tiusence en Esperanto. Sed se jes, indas simpligi ĝin, kaj mi ŝatas ĉi tiun ideon, sed rimarkas, ke ni jam havas "rivali → (persone/grupe) konkuri", kaj "matĉo → ludo, konkurso, renkonto, duopa ludo".