Mi ne trovis la dokumentojn, kiujn Renato kutume montris sur la tablo de La Bona Lingvo dum la Movada Foiro, do mi devis refari ilin. Sed finfine tio montriĝis bona ideo, ĉar renovigo de la dokumentoj donis novan aspekton al la tablo. Mi faris faldeblan paĝon, kiun mi elpresis sur kolora papero, por ke ĝi trafu la atenton. Internen mi metis la interesan artikolon de ĉino, kiu aperis en uea.facila, en kiu li plendis pri okcidentanoj, kiuj tro facile aldonas vortojn al Esperanto. La rezulto similis al 4-paĝa libreto, tamen ne krampita, tiel ke oni povu elpreni la mezan folion.
Mi ankaŭ fotokopiis kolore tiujn amuzajn bildojn, kiujn Noam trovis. Mi faris de tiuj nur unuopajn ekzemplojn, ne por forportado, sed simple por montri sur la tablo por allogi la atenton de preterpasantoj. Unu estis la paĝo, kiun Fransoazo ĵus montris. Efektive mi ne tre ŝatis la elekton de ekzemploj, kiujn Ronaldo jam kritikis, kaj mem refaris tiun paĝon. Mi aldonas al ĉi tiu mesaĝo la libreton, la ĉinan artikolon, kaj ankaŭ tiujn unuopajn paĝojn. (Eble vi ne tuj komprenos la aranĝon de la faldfolio. Necesas elpresi la du paĝojn sur la du flankoj de unuopa folio, kaj poste faldi ĝin. Tiel la unua flanko formos la malantaŭan kaj antaŭan kovrilojn, kaj la internaj du paĝoj frontos unu la alian.)
Multaj homoj haltis por rigardis la bildojn sur la tablo kaj por preni ekzemplerojn de la libreto. Mi antaŭe timis, ke homoj komencos disputi kun mi kaj kritiki la laboron de La Bona Lingvo, sed tio ne okazis; male la homoj komentis tre favore. Tio kuraĝigas min ekpensi, ke en Graco venontan jaron ni eĉ mendu ĉambron por fari renkontiĝon de subtenantoj de La Bona Lingvo.
Kore,
Anna
-- Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891