Kruci la fingrojn kaj tuŝi lignon

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 6, 2015, 7:12:11 AM1/6/15
to °lbml, °listo 'lbl'
En Facebook oni diskutas pri la du esprimoj "krucigi la fingrojn por signifi "Bonan ŝancon al vi" kaj "tuŝi lignon" por helpi eviti iun malbonan eventuale venontan okazaĵon.

Oni jam malkovris ke en Germanujo kaj Orienta Eŭropo oni diras iom malsame "Teni sian dikfingron" kaj en Italujo oni diras "tuŝi feron".

Kiel oni diras ekster Eŭropo kaj aparte en Azio?

Amike

renato

--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Jan 6, 2015, 7:41:35 AM1/6/15
to la-bona...@googlegroups.com

En la brazil-portugala diratas "cruzar os dedos" kun la sama aludita senco de "kruci la fingrojn", sed ni ne konas "tuŝi lignon". Tamen ni diras, "bater três vezes na madeira" "(fingre) frapeti la lignon tri fojojn", por forfuĝigi malbonŝancon.


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
Jan 6, 2015, 7:19:26 PM1/6/15
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-mo...@yahoogroups.com, renato....@gmail.com


Op dinsdag 6 januari 2015 13:12:11 UTC+1 schreef Renato Corsetti:
En Facebook oni diskutas pri la du esprimoj "krucigi la fingrojn por signifi "Bonan ŝancon al vi" kaj "tuŝi lignon" por helpi eviti iun malbonan eventuale venontan okazaĵon.

Se vi volas scii cxu tiuj esprimoj estas universalaj, la respondo estas NE.

Mi neniam awdis "*tusxi* lignon. En la angla mi awdis *frapi lignon* kiu identas al la nederlanda "afkloppen"

"krucigi fingrojn" mi awdis nur en la angla. En la nederlanda ekzistas dirajxo "mi poleksumus por vi". Mi memoras ke oni bezonas du manojn por fari tipon, sed ne tute certas pri kiel oni faru tion. pinto de unu dikfingro kontraw la alia montrofingro, kaj alterni ilin iel?

                               gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages