petrolo aŭ nafto? aŭ ŝtonoleo?

11 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 18, 2014, 11:46:00 AM11/18/14
to ED-BLdiskutlisto
itala espernatisto faris jenan demandon
> Pardonu se mi demandas prilingvan afereton, (mi komprenas ke estas aferoj pli gravaj sed tamen...)
>
> mi vidis ke estas iom da konfuzo pri kiun vorton uzi kun la signifo de la krudmaterialo kiu estas minerala brulema fluaĵo.
>
> laŭ Reta Vortaro tio estas "nafto" en Esperanto, (sed ĝi mencias ankaŭ la vorton "ŝtonoleo"). Petrolo estus malkruda nafto (kio ajn tio povas signifi, ĝi ja povus esti ankaŭ nur "oleo por lampoj")
>
> efektive en la greka kaj ĉirilalfabetaj lingvoj ankaŭ uzas "nafto" por la kruda materialo
> kaj en la franca ŝajnas ke eblas "naphte, pétrole brut"
>
> angle oni paolas pri "crude oil"
>
> sed la hispana, portugala kaj itala uzas la vorton "petrolo" por la krudmaterialo
>
> kaj ekzemple en la itala "nafta" estas fuelo por dizelaj motoroj.
>
> do en la itala Nafto estas parto de Petrolo
>
> dum en Esperanto Petrolo estas parto de Nafto!
>
> ĉu "ŝtonoleo" eble estus plej bona solvo por la kruda materialo?
>
> ...........................................
>
> tradukoj:
> anglaj
> ~o: oil, crude oil; ~oputo: oil well; ~oŝipo: oil tanker.
>
> belorusaj
> ~o: нафта; ~oputo: нафтавая сьвідравіна; ~oŝipo: танкер (нафтаналіўны).
>
> francaj
> ~o: brut (pétrole), naphte, pétrole brut; ~oputo: puits de pétrole; ~oŝipo: pétrolier.
>
> germanaj
> ~o: Erdöl, Rohöl; ~oputo: Ölquelle; ~oŝipo: Öltanker, Tanker.
>
> grekaj
> ~o: νάφθα.
>
> hispanaj
> ~o: petróleo.
>
> hungaraj
> ~o: kőolaj, nyersolaj; ~oputo: olajkút, kőolajkút; ~oŝipo: tartályhajó , tanker.
>
> katalunaj
> ~o: petroli, cru; ~oputo: pou de petroli; ~oŝipo: petrolier.
>
> nederlandaj
> ~o: ruwe olie, aardolie; ~oputo: boorput; ~oŝipo: olietanker.
>
> persaj
> ~o: نفت خام; ~oputo: چاه نفت; ~oŝipo: نفتکش.
>
> portugalaj
> ~o: petróleo, petróleo bruto; ~oputo: poço de petróleo; ~oŝipo:
> petroleiro.
>
> rusaj
> ~o: нефть (сырая); ~oputo: нефтяная скважина; ~oŝipo: (нефтеналивной) танкер.
>
> turkaj
> ~o: petrol.

Se listano havas taŭgan respondon pri la afero, estus tre utile.
Mi ankaŭ havas kelkajn dubojn
Dankon, J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2014, 1:00:48 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
J-K, vi prezentas problemon ne facile solveblan.

Nun ni havas nur la linion
petrol·o (en la senco de 'benzino por la aŭtomobilo') → benzin·o
kio rilatas al aparta uzo de anglalingvanoj.

Pri la baza problemo ni ne esploris kaj eble ne povas atingi interkonsenton. Ĉu iu havas ideojn en ĉi tiu kampo.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 18, 2014, 4:43:51 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
> Corsetti: vi prezentas problemon ne facile solveblan.
Estas ĝuste la malfacilaj problemoj la plej kaptaj.

Mi jene ne tiom alfrontas la lingvan problemon kaj foje eĉ uzas neologismojn,
ĉar mia ĉefa celo estas fiksi la signifojn de la terminoj.
Tamen, laŭ la mediteranea kutimo, mi komencas per PETROLO t. e. la ŝtonoleo (OV,
malgraŭ kun erara PIV-difino), t.e. la baza olea produkto ne rafinita.

El la rafinado (disapartiga distilado, t.e. separado je malsamaj temperaturoj)
oni atingas jenajn subproduktojn, nomatajn HIDROKARBONOJ aŭ HIDROKARBIDOJ (neOV
- kaj ankaŭ ĉi tie, male ol PIV, mi preferus la duan vorton):
- GASOJLO (neOV) kun 14-20 atomoj de karbono, kiu kondensas je 250-350 cg
(centezimalaj gradoj). Ĝi estas densa likvo, utiligita kiel brulaĵo por dizelaj
motoroj kaj por doma varmigo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dizeloleo
- KEROSENO (neOV) kun 10-15 atomoj de karbono, kiu kondensas je 160-250 cg. Ĝi
estas olea brulaĵo por jetaviadiloj. En komerco estas ne gravaj variantoj
konataj kiel la ILUMINPETROLO aŭ BLANKA PETROLO pleje uzataj en la mekanikaj
laborejoj kiel purigilo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Keroseno
- NAFTO (OV, sed kun miaopinie erara difino en PIV) kun 8-12 atomoj de karbono,
kiu kondensas je 70-160 cg. Ĝi estas flaveca likvaĵo uzata kiel bruligaĵo kaj
por produkti plaston, kuraciloj, pesticidoj aŭ grundofekundilojn. Per ĝi oni
produktas krome diluilon por la gumpretigo.
http://en.wikipedia.org/wiki/Naphtha
- BENZENO (neOV) kun 6 atomoj de karbono, kiu kondensas je 80,4 cg. Ĝi estas
senkolora kaj arome odoras. Ĝi estas preskaŭ ne solvebla en akvo. Ĝi facile
vaporiĝas kaj ĝiaj vaporoj estas ege flamiĝemaj, tiom ke miksita kun aero ĝi
eksplodas. Ĝi estas uzata kiel diluilo, por pretigo de gumoj, koloriloj,
eksplodiloj, kuraciloj, kaj fotaj produktaĵoj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Benzeno
- BENZINOJ (OV, tamen kun PIV-signifo proksima al keroseno) kun 5-10 atomoj de
karbono, kiuj kondensas je 20-70 gc. Ili estas uzataj kiel brulaĵo por
aŭtomobiloj kaj aviadiloj, tamen ankaŭ en la produktado de plasto kaj lesivoj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Benzino

Mi emus ilin pleje agnoski, ĉar en la tekniko ĉiuj koncernaj laboristoj ilin konas.

> Nun ni havas nur la linion
> petrol·o /(en la senco de 'benzino por la aŭtomobilo')/ → benzin·o
> kio rilatas al aparta uzo de anglalingvanoj.
>
> Pri la baza problemo ni ne esploris kaj eble ne povas atingi interkonsenton.
> Ĉu iu havas ideojn en ĉi tiu kampo.
Tamen la pravaj rimarkoj de la italo igas reekzameni la tuton.

Eble Leo povas fari proponon. Eble povas veni kontentiga solvo de alia listano.
Multe gravas taksi ĉu la mediteranea uzo estas la sama de la usona uzo aŭ de la
noreŭropa uzo.
Mi ankaŭ rekomendas pristudi la vortojn en via nacia lingvo, por bone ilin kompreni
J-K Rinaldo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2014, 6:32:37 AM11/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Levi Petro el Francio en alia diskutlisto, sin tenante ĉe PIV, reagis jene:
- Nafto "Natura oleo (likva petro), pli malpli densa, konsistanta el diversaj
hidrokarbonoj, troviĝanta en sedimentaj formacioj; krudmaterialo de la tuta
petrol-industrio. Sinonimo: kruda petrolo."
- Petrolo "1 Ĉiu el la tre diverskonsistaj kaj diversuzaj materialoj,
ekstraktataj el la nafto. 2 (evitinda) nafto. 3 (evitinda) keroseno."
- Keroseno "Petrola frakcio, distilita el nafto inter 151 kaj 273°C,
pasintece utiligata por lumigado (petrollampoj), sed nun precipe kiel la
ĉefa brulaĵo de reakciaj motoroj. Sinonimo: lampa petrolo."
- Benzeno "Aromata substanco, C6H6, likva, vaporiĝema, toksa, bruligebla,
ekstraktata el karbo kaj nafto, uzata en la sintezo de multegaj kemiaĵoj,
ekzemple kolorigilo kaj farmaciaĵoj."
- Benzino "Nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj
hidrokarbonoj, ekstraktata preskaŭ nur el petrolo per distilado kaj
uzata kiel solvanto aŭ kiel brulaĵo en motoroj."
- Mazuto "Gasojlo, utiligata por hejtado."
- Gasojlo "Speco de peza benzino, uzata en dizelo. Sinonimo: dizelpetrolo."
- Oleo "1 Grasa likvo de origino vegetaĵa (olivo, lino, nukso), animala
(baleno, foko) aŭ minerala (nafto, skisto), uzata por nutrado, medicino,
lumigado, arto, industrio kaj religiaj ceremonioj... 3. (evitinda) nafto."
- Ŝtonoleo "nafto."
- Fuelo "Solida, likva aŭ gasa substanco el kiu, per kemia aŭ fizika
reakcio, energio estas liberigebla."

>> Corsetti: vi prezentas problemon ne facile solveblan.
> Estas ĝuste la malfacilaj problemoj la plej kaptaj.
>
> Mi jene ne tiom alfrontas la lingvan problemon kaj foje eĉ uzas neologismojn, ĉar mia ĉefa celo estas fiksi la signifojn de la terminoj.
> Tamen, laŭ la mediteranea kutimo, mi komencas per PETROLO t. e. la ŝtonoleo (OV, malgraŭ kun erara PIV-difino), t.e. la baza olea produkto ne rafinita.
>
> El la rafinado (disapartiga distilado, t.e. separado je malsamaj temperaturoj) oni atingas jenajn subproduktojn, nomatajn HIDROKARBONOJ aŭ HIDROKARBIDOJ (neOV - kaj ankaŭ ĉi tie, male ol PIV, mi preferus la duan vorton):
> - GASOJLO (neOV) kun 14-20 atomoj de karbono, kiu kondensas je 250-350 cg (centezimalaj gradoj). Ĝi estas densa likvo, utiligita kiel brulaĵo por dizelaj motoroj kaj por doma varmigo.
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Dizeloleo
> - KEROSENO (neOV) kun 10-15 atomoj de karbono, kiu kondensas je 160-250 cg. Ĝi estas olea brulaĵo por jetaviadiloj. En komerco estas ne gravaj variantoj konataj kiel la ILUMINPETROLO aŭ BLANKA PETROLO pleje uzataj en la mekanikaj laborejoj kiel purigilo.
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Keroseno
> - NAFTO (OV, sed kun miaopinie erara difino en PIV) kun 8-12 atomoj de karbono, kiu kondensas je 70-160 cg. Ĝi estas flaveca likvaĵo uzata kiel bruligaĵo kaj por produkti plaston, kuraciloj, pesticidoj aŭ grundofekundilojn. Per ĝi oni produktas krome diluilon por la gumpretigo.
> http://en.wikipedia.org/wiki/Naphtha
> - BENZENO (neOV) kun 6 atomoj de karbono, kiu kondensas je 80,4 cg. Ĝi estas senkolora kaj arome odoras. Ĝi estas preskaŭ ne solvebla en akvo. Ĝi facile vaporiĝas kaj ĝiaj vaporoj estas ege flamiĝemaj, tiom ke miksita kun aero ĝi eksplodas. Ĝi estas uzata kiel diluilo, por pretigo de gumoj, koloriloj, eksplodiloj, kuraciloj, kaj fotaj produktaĵoj.
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Benzeno
> - BENZINOJ (OV, tamen kun PIV-signifo proksima al keroseno) kun 5-10 atomoj de karbono, kiuj kondensas je 20-70 gc. Ili estas uzataj kiel brulaĵo por aŭtomobiloj kaj aviadiloj, tamen ankaŭ en la produktado de plasto kaj lesivoj.
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Benzino
>
> Mi emus ilin pleje agnoski, ĉar en la tekniko ĉiuj koncernaj laboristoj ilin konas.
>
>> Nun ni havas nur la linion
>> petrol·o /(en la senco de 'benzino por la aŭtomobilo')/ → benzin·o
>> kio rilatas al aparta uzo de anglalingvanoj.
>>
>> Pri la baza problemo ni ne esploris kaj eble ne povas atingi interkonsenton.
>> Ĉu iu havas ideojn en ĉi tiu kampo.

Josenilton

unread,
Nov 19, 2014, 7:07:31 AM11/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias tre konsiderinda tiu laboro. Estas ja necesa pli klara noma distingo de tiuj specoj de fuelaj krudmaterialoj en Esperanto.




--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2014, 8:20:38 AM11/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
| . . . fuelaj krudmaterialoj en Esperanto.
Efektive pri 'fuelo' ni havas linion:

fuel·o → brul·aĵ·o (por motor·o·j), brul·material·o, energi·font·o

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 19, 2014, 9:53:56 AM11/19/14
to la-bona...@googlegroups.com

> Josenilton:
>> | . . . fuelaj krudmaterialoj en Esperanto.
> Corsetti: Efektive pri 'fuelo' ni havas linion:
> fuel·o → brul·aĵ·o (por motor·o·j), brul·material·o, energi·font·o
Tamen antaŭ la lingva ekzameno de la terminoj, miaopinie oni tuj devus komenci
de la pinto,
t. e. de la kruda materialo, ĉu nomi ĝin petrolo (laŭ la mediteranea uzo) aŭ
nafto (laŭ PIVa uzo) aŭ eĉ stonoleo,
ĉar mi uzus "oleo" por la nutra vegetala oleo.
J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages