Andreas:
Bonvole helpu al mi kompreni la sistemon de tia bonlingvismo: Kial lau
ghi oni anstatauigu la unu vorton ne-oficialan kaj internacian (nome
"grateni", prenitan de la hebrea, japana, nederlanda kaj aliaj
lingvoj), sed ne la alian vorton ne-oficialan kaj internacian (nome
"nudelo", prenitan de la araba, chehha, finna kaj aliaj lingvoj)?
La sistemo estas simpla: pensu pri ĉiu vorto unuope kaj provu kompreni
ĉiujn flankojn de la afero. "Nudelo" estas vorto, pri kiu ni ne havas
linion. Se ni havus ni certe devus resendi al la Fundamenta "vermiĉelo"
(mi scias, ke temas pri maldikaj nudeloj). Tre uzata - ĉu pli ol
"nudelo"? - estas ankaŭ la vortoj "spageto" kaj "makaronio".
Do, la tuta kampo estas iom pli malsimpla ol ĝi aspektas. Eble ni povus
trakti pri ĝi en la listo 'oficialigindaj-radikoj" (kvankam laŭ vi la
oficialigo ne estas bezonata).
Amike
Renato