Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

9 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jun 2, 2013, 12:05:21 PM6/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
cimo estas oficiala vorto por speco de insekto.
Kial oni ne vastigu tiun signifon al la figura sento, ke en mashino trovighas ne-dezirata korpeto, kiu kreas hhaoson en la sistemo?
Mi chiam trovas tiun anglan esprimon "bug" tute adekvata kaj bildiga por la malboniga efiko de "programeraro".
Kial malrichigi nian lingvon, kiu jam havas problemon por esprimi sent-esprimajn nuancojn?
Kiu vortaro ne jam havas tiun vorton?
 
Amike,
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 2 juni 2013 17:25
Onderwerp: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

 

cim·o (komputile) → (program-)erar·o

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
    La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
    La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
    [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
    La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

    *  *  *
    CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
    .

    __,_._,___

    Johan Derks

    unread,
    Jun 2, 2013, 2:44:53 PM6/2/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Kompreneble mi volis diri: "senco", ne "sento".
     
    Pardonu.
    Johan
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: zondag 2 juni 2013 18:05
    Onderwerp: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro
    --
    --
    la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
    http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
     
    ---
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
    For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
     
     

    Andrea Fontana

    unread,
    Jun 2, 2013, 8:29:38 PM6/2/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Jes, tie ĉi mi sufiĉe konsentas kun Johan.
    Ŝajnas al mi ke estas diferenco inter la tute nekomprenebla "bootstrap" kaj la pli komprenebla "bug"
    Bootstrap, laŭvorte, estas la bot-langeto de la botoj de la usonaj bovgardistoj, sed ĝi signifas praŝarĝo (de la oparaciumilo). TIe ĉi estas preskaŭ neeble kompreni la signifon komputsciencan de la vorto (la ideo estas, ke per la botlangeto eblas surŝovi la botojn, kiel per praŝarĝo oni ŝaltas komputilon....), do tre indas trovi anstataŭigo (cetere "praŝargo bonege komprenigas pri kio temas).
    Sed cimo ja estas malagrablaĵo, simile al prograeraroj. Cetere, eĉ ne ĉiam temas ekzakte pri programeraroj. Do ŝajnas al mi ke tie ĉi la figura senco estas tre pli facile komprenebla. Ĉu ne?

    Il giorno domenica 2 giugno 2013 18:05:21 UTC+2, Johan Derks ha scritto:
    

    Renato Corsetti

    unread,
    Jun 3, 2013, 2:03:38 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com, °lbml
    Andrea:
    | . . . tie ĉi mi sufiĉe konsentas kun Johan.
    Bone. Nia linio nun sekvas la rekomendon de la komputada leksikono (eble prefere: terminaro). Se ni volas esti certaj ĉu 'cimo' estas monde komprenebla uzo, ni prezentu la problemon en la listo 'la-bona-monda-lingvo'.

    Kiel oni diras la anglan ĵargonaĵon 'cimo' (eraro en programo) en la ĉina, japana, vjetnama, ktp.?

    Amike

    Renato

    ~~~

    renato corsetti
    renato....@esperanto.org

    Cvi Solt

    unread,
    Jun 3, 2013, 2:30:07 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Mi certe preferas uzi "cimo"n. Multe pli facilas malcimigi programon ol malprogramerarigi ĝin, aŭ paroli pri cimplena programo kaj ne programerarplena.

    En la Hebrea ni uzas  "bug", sen traduki ĝin.


    2013/6/3 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

    --
    --
    la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
    http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
     
    ---
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
    For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
     
     



    --
    Cvi Solt
    Kibuc Gaaton

    Anna Lowenstein

    unread,
    Jun 3, 2013, 3:12:17 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com

    Kial cimo? Kial ne onisko aŭ tripso? Tiel oni riĉigas Esperanton, ĉu ne?

     

    Kaj cetere, la angla vorto “bug” estas uzata ne nur por eraroj en komputilaj programoj, sed ankaŭ por kaŝita mikrofono de la speco kiun oni uzus por subaŭskulti spionojn en hotelĉambroj. Mi ne scias, kial oni nomas ĝin “bug”, sed eble ĉar ĝi estas malgranda kaj nerimarkebla kiel muŝo sur la muro. Tion en Esperanto ni povus nomi “muŝo”, ĉu ne? Ĉio kontribuas al la riĉeco de Esperanto!

     

    Saman sintenon havis la tradukinto de “La grafo de Montekristo”, kiu uzis la vorton “muŝo” por traduki en Esperanton la francan vorton por la nigra punkto ĉe la centro de cel-tabulo. En la angla oni nomas tion “bullseye”, do supozeble angla tradukinto estus povinta diri “bov-okulo” anstataŭ “muŝo”.

     

    La angla vorto “bug” rilatas al difinita speco de insekto kiu havas modifitan buŝon, kiun ĝi uzas por suĉi sukon de plantoj, aŭ sangon de bestoj aŭ homoj (kiel lito-cimo). En la usona angla (sed kutime ne en la brita), oni uzas ĝin ankaŭ neformale kiel ĝeneralan vorton por ĉiaj insektoj kaj etaj rampuloj. En la usona angla oni kreis ankaŭ verbon “to bug”, kiu signifas ĝenadi. Mi supozas, ke ĝia uzo en komputado povus rilati al tio. Eventuala traduko en Esperanto povus esti “ĝenaĵo”.

     

    Anna

     


    Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
    Inviato: lunedì 3 giugno 2013 2.30
    A: la-bona...@googlegroups.com
    Oggetto: (la bona lingvo) Re: Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

    --

    Nguyen Xuan Thu

    unread,
    Jun 3, 2013, 3:20:37 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    La reta angla-vjetnama vortaro Lạc Việt en sia informadika sekcio tradukas "bug" per "lỗi lập trình" (eraro-farado-programo). [lập trình = farado de programo] (tradukebla per "eraro en farado de programo")
     
    La aperonta Granda Esperanto-vjetnama Vortaro, kompilita de mi, por la vorto "cimo":
     
    cim/o 1.(động) con rệp 2.(tin) lỗi chương trình = programeraro
     
    (traduko: cim/o 1.(zoologio) cimo, litcimo 2.(informadiko) programeraro
     
    Amike,
    Thu
     
     
     
     


     
    2013/6/3 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

    --

    Marcos Cramer

    unread,
    Jun 3, 2013, 4:01:20 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Johan skribis:

    cimo estas oficiala vorto por speco de insekto.
    Kial oni ne vastigu tiun signifon al la figura sento, ke en mashino trovighas ne-dezirata korpeto, kiu kreas hhaoson en la sistemo?
    Mi chiam trovas tiun anglan esprimon "bug" tute adekvata kaj bildiga por la malboniga efiko de "programeraro".

    En la angla lingvo, la vorto "bug" intertempe por programistoj jam estas tiel kutima, ke ĝi ne plu sentiĝas kiel metaforo. Ĝi iĝis eksmetaforo. Oni uzas ĝin ne nur en neformalaj kuntekstoj, sed ankaŭ en tute formalaj, ekzemple en komputosciencaj fakartikoloj. Oni uzas ĝin en kunmetaĵoj kiel "debugging" (senerarigo de programo).

    Mi ne tute kontraŭas metaforan uzon de "cimo" por "programeraro" en Esperanto. Sed oni ne traktu "cimo" kiel eksmetaforon analoge al la angla "bug". Precipe en formalaj kuntekstoj kaj en kuntekstoj, kie oni komunikas kun neprogramisto, mi tamen klare preferus "programeraro" en Esperanto.
     
    Kiu vortaro ne jam havas tiun vorton?

    Mi pensas ke nur tre malmultaj Esperantaj vortaroj havas ĝin en la komputa senco.

    Cvi skribis:


    Mi certe preferas uzi "cimo"n. Multe pli facilas malcimigi programon ol malprogramerarigi ĝin, aŭ paroli pri cimplena programo kaj ne programerarplena.

    Anstataŭ "sencimigi programon" mi dirus simple "senerarigi programon", kaj anstataŭ "cimplena programo" mi dirus "erarplena programo". Oni kompreneble devas apliki niajn anstataŭigo-proponojn iom saĝe... (kaj ni ja listigas la alternativon kiel "(program·)erar·o", do jam aludas la forlaseblon de "program·")

    Amike,
    Markos

    Johan Derks

    unread,
    Jun 3, 2013, 5:15:05 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Saluton Marcos,
    Mi povus konsenti kun vi, sed temas pri tio, ke oni malrekomendas "cimo".
    Tio estas, kiel vi bone komprenas de mi, neakceptebla.
    Johan
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: maandag 3 juni 2013 10:01
    Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro
    --

    Johan Derks

    unread,
    Jun 3, 2013, 5:10:42 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Anna:

    Kial cimo? Kial ne onisko aŭ tripso? Tiel oni riĉigas Esperanton, ĉu ne?

     

    Ne temas tiom pri riĉigo. Temas pri tio, ke uzante vorton, kiu jam estas konata (cimo, oficiala, eĉ fundamenta, do "devus" esti konata) kaj mallonga (kiel substrekas Cvi Solt), oni apenaŭ bezonas lerni ion novan kaj kunmetaĵoj estas facile formeblaj.

    Certe ankau oniskotripso eblus, sed mi spertas, ke cimo jam estas vaste uzata kaj troviĝas en multaj vortaroj. Tio neniam povas esti decida argumento. Ĉi-tie ĝi estas nur aldona.

    La riĉiĝo kuŝas en tio, ke la bildigo de ghenanta malgranda insekto allogas min (same kun onisko kaj tripso) kaj eble ne nur min.

     

    Mi ne komprenas, chu la proponoj de Anna pri "bov-okulo" kaj/au "muŝo" estas seriozaj. Laŭ mi neniu problemo.

    Aŭ eĉ ĉu vi proponas "ĝenaĵo" !!? Kun kiu signifo precize?

     

    Amike,

    Johan

     

     

    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: maandag 3 juni 2013 9:12
    Onderwerp: R: (la bona lingvo) Re: Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

    Johan Derks

    unread,
    Jun 3, 2013, 4:48:11 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Renato:
    Kiel oni diras la anglan ĵargonaĵon 'cimo' (eraro en programo) en la ĉina, japana, vjetnama, ktp.?

    Nuntempe ekzistas 26 grandaj ekstereuropaj lingvoj (pli ol 3 milionoj da denaskaj parolantoj) en Google.
    La demando do ne nur dependas, kion tri au kvar lingvoj uzas.
    Vi povas kontroli tion metante en la programo de www.esp-evoluo.org la serion "software bug. bug. error"
    Au, se tio estas tro komplika kaj longedaura programo, kontroli la tradukajhojn per rekta konsultado de Google.
    Regulfoje vi vidos la saman vorton por "bug" kiel por "bug" en la kombinajho "software bug".
    Se tiu vorto malsamas de la ekvivalento de "error", vi havas indikon, ke vershajne "software bug" estas tradukita en figura senco.
    Tiu procedo donis al mi la impreson, ke multaj lingvoj uzas vorton kun figura senco, ekvivalento de "cimo" au eble de alia ajho.
     
    Amike,
    Johan
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: maandag 3 juni 2013 8:03
    Onderwerp: (monda lingvo) konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

     
    __._,_.___
    por malaligxi, sendu mesagxon al:
    la-bona-monda-li...@yahoogroups.com

    .

    __,_._,___

    Anna Lowenstein

    unread,
    Jun 3, 2013, 7:05:44 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com

    “Bovokulo” kaj “muŝo” ne estis seriozaj proponoj. Sed ili ne estas pli sensencaj ol “cimo”.

    Anna

     


    Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
    Inviato: lunedì 3 giugno 2013 11.11
    A: la-bona...@googlegroups.com
    Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

    Cvi Solt

    unread,
    Jun 3, 2013, 9:10:02 AM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Cimo tute ne estas sensenca. En Vikipedio vi povas legi la historion (   http://eo.wikipedia.org/wiki/Cimo_(komputscienco%29)    )

    La unuan komputilan cimon malkovris Grace Murray Hopper. Ŝi laboris por la universitato de Harvard. Komputiloj siatempe konsistis el mekanikaj partoj. Serĉante eraron en la komputilo, ili trovis cimon fiksitan je la komputilo. Tiu ĉi komputilo estis la Mark II Aiken Relay Calculator. Kiel vi vidas, la unuan cimon oni gluis al ĵurnala libro de komputilo.

    Cimo estas io malgranda, malagrabla kaj malaperas en kaŝitaj lokoj - tute simila al la komputila cimo.




    2013/6/3 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>



    --
    Cvi Solt
    Kibuc Gaaton

    Anna Lowenstein

    unread,
    Jun 3, 2013, 5:24:55 PM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com

    Ŝtonĉjo

    unread,
    Jun 3, 2013, 6:46:38 PM6/3/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    mi ne tuj komprenus la vorton "cimo", sed ja komprenus "fushajho" au "misprogramo", "misprogramero", "misajho" au ech "misero" :)

    Cvi Solt

    unread,
    Jun 4, 2013, 12:29:59 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    En mia lasta mesaĝo oni  ne povas vidi - sed la lasta frazo:

    "Cimo estas io malgranda, malagrabla kaj malaperas en kaŝitaj lokoj - tute simila al la komputila cimo"
    ne estis kopiita de Vikipedio, sed estas mia opinio.

    Mi komprenas nun, ke la vorto "bug" estas pli malnova ol la anekdoto de Grace Murray Hopper, tamen ĝi estas  tuj komprenebla por ćiu uzanto de komputiloj, kaj cimo estas bona traduko.



    2013/6/3 Cvi Solt <cvi...@gmail.com>

    Marcos Cramer

    unread,
    Jun 4, 2013, 4:32:25 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Cvi skribis:

    la vorto "bug" estas [...] tuj komprenebla por ćiu uzanto de komputiloj

    Tio simple estas malvero.

    Amike,
    Markos

    Renato Corsetti

    unread,
    Jun 4, 2013, 6:36:24 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Markos:
    |   Tio simple estas malvero.
    Fakte en Italujo normalaj homoj diras "baco", kiu memorigas "bug" sed fakte estas tute itala vorto kun la signifo "raŭpo" aŭ specife "silk-raŭpo".

    En Vikipedio en la itala, aliflanke, oni insistas diri "bug", ĉar verŝajne tio sonas pli teĥnike.

    Anna Lowenstein

    unread,
    Jun 4, 2013, 6:55:02 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Stonĉjo proponas "fuŝaĵo". Tio ŝajnas la perfekta solvo, aŭ ĉu ni povus pli koncize diri "fuŝo"? Ĝi estas pli originala kaj bildiga ol "eraro", ankaŭ pli mallonga. Oni facile povus formi "senfuŝigi" por "debug".

    Anna

    -----Messaggio originale-----
    Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Stoncjo
    Inviato: martedì 4 giugno 2013 0.47
    A: la-bona...@googlegroups.com
    Oggetto: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

    mi ne tuj komprenus la vorton "cimo", sed ja komprenus "fushajho" au "misprogramo", "misprogramero", "misajho" au ech "misero" :)

    Johan Derks

    unread,
    Jun 4, 2013, 7:19:58 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Anna !
    Kiel vi povas proponi tiun vorton?
    Se iu fushas, li/shi faras ion malbone pro senzorgeco.
    "Cimo" ne estas io kio okazas pro senzorgeco. Chiu kiu iam programis, scias, ke unuaj versioj de programoj estas plenaj je eraroj, cimoj, kiom ajn zorgema oni estas. Ghi estas neevitebla, sed ghena.
    Tion bildige esprimas ankau la vortoj cimo, onisko kaj tripso.
     
    Amike,
    Johan
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: dinsdag 4 juni 2013 12:55
    Onderwerp: R: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

    Anna Lowenstein

    unread,
    Jun 4, 2013, 8:56:29 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com

    Kara Johano,

    Mi komprenas, ke por vi la vorto “fuŝo” enhavas fortan negativan nuancon. Mi tamen ne certas, ĉu oni nepre ĉiam devas senti la vorton negative. Se oni diras, ke programo enhavas fuŝon, ĉu tio nepre signifas, ke iu eraris pro senzorgeco? Ĉu tio povus ankaŭ signifi, ke la programo enhavas ian eraron, kiu fuŝas ĝian glatan funkciadon?

    Anna


    Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
    Inviato: martedì 4 giugno 2013 13.20
    A: la-bona...@googlegroups.com
    Oggetto: Re: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro

    Ŝtonĉjo

    unread,
    Jun 4, 2013, 9:17:46 AM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Karaj samlistanoj,

    Oni konstatas inklinon che multaj homoj, chi tie kaj aliie, fari mallongajn vortojn, eble lau soneco devene de la angla. En la germana vortoj povas esti foje rilative longaj, ankau en latinidaj lingvoj (angle "often" (au ech "oft-"), france "souvent", portugale "frequentemente"), kaj mi ne havas la impreson ke novaj vortoj estu nepre mallongaj por esti taugaj...
    Shajne chi liste kelkaj ne shatas ke la vorto "programeraro" estu 12-litera. Se "senprogramerarigi" aperas tro longa, oni povas facile anstataui per "senerarigi" se la kunteksto permesas kompreni.
    Al shatantoj de mallongaj vortoj, oni do unue konsideru serioze niajn esperantajn vortojn "ach", "mis", "fush" antau ol proponi duajn sencojn, krom se oni deziras ke Esperanto ighu (ech pli) malfacila lingvo :-)

    Lau mi "misajho", "fushajho" estas tuj kompreneblaj.

    Notu: mi shatas la vorton "misero" pro la vortludo ;-)

    Johan Derks

    unread,
    Jun 4, 2013, 2:03:16 PM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Kara Anna,
    Mi nur sekvis la difinon de "fushi" en PIV kaj en mia N-E vortaro.
    Johan
     
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Verzonden: dinsdag 4 juni 2013 14:56

    Johan Derks

    unread,
    Jun 4, 2013, 2:15:32 PM6/4/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Via supozo estas - kiom koncernas min - senbaza.
    Kompreneble mallongaj vortoj havas iun avantaghon je longaj vortoj. Prave, chu ne?
    Chu vi faris enketon ke tiuj "multaj homoj" "eble" preferas vortojn el la angla?
    La sola statistiko kion oni povas fari estas kontroli kion oni diras en la 56 gravaj lingvoj tutmonde por esprimi "programeraro" kaj tiam oni trovas, ke multaj el ili uzas la bildon de ghena insekto, sen necese enpreni la anglan vorton por tio.
    Vi povas proponi kompreneble vian vorton, sed ne pravigu tion per supozoj pri "inklino che multaj homoj".
     
    Amike,
    Johan
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    Van: Ŝtonĉjo
    Verzonden: dinsdag 4 juni 2013 15:17
    Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: cimo - (program-)eraro
    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages