konced-i

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2008, 6:21:09 AM5/17/08
to °listo 'la bona lingvo'
ĉu

konced-i = ced-i, akcept-i ???

amike

renato

Pilar Otto

unread,
May 18, 2009, 8:26:54 AM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> ĉu
>
> konced-i = ced-i, akcept-i ???

Por mi la vortoj plej proksimaj al samsignifeco estus "konfesi" aux
"agnoski". "Allasi", kion uzas Antonio, pensigas min pli pri "permesi",
versxajne sub influo de mia denaska lingvo. "Konsenti", "pravigi", "deklari
prava/-e" estus aliaj ebloj.

Cxar neniu el la cxi-supraj proponoj plene trafas la signifon de "koncedi",
eble ni tamen koncedu al gxi lokon en la bonlingva Esperanto.

Kroma argumento de gramatikemulo, formulata kiel retorika demando: Per kiu
adjektivo vi karakterizus la subjunkcion "kvankam" kaj la propozicioj
enkondukataj per tiu subjunkcio?

Otto

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2009, 9:41:52 AM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> "Konsenti", "pravigi", "deklari
> prava/-e" estus aliaj ebloj.
>
aldonitaj kiel variaĵoj post la singo =, kiu estas la signo de koncedo
ĉe ni.

amike

renato

ro-esp

unread,
May 24, 2009, 6:21:28 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Sun 17 May 2009 03:55
From: Andreas Kueck


En alia mesagho Renato demandis:


>>"ĉu
>> konced-i = ced-i, akcept-i ???"

> "Koncedi" estas oficialigita per la Oka Oficiala Aldono al la
> Universala Vortaro:

> "konced/i. Post hezito au dubigho, konsenti pri la ebleco de io: mi
> ~as, ke mia sinteno povas shajni mensoga.

cxu ne devus esti io kia: koncedi: ne-kontesti, ne taksi refutebla ?

> —A.to concede; F.concéder;G.einraeumen, gewaehren, bewilligen

Mi ne tuj sukcesas imagi ekzemplojn de la germana.... kaj se mi fidu
mian vortaron FR-NL, la vorto estus superflua..


> Mi ne vidas motivon eviti la vorton "koncedi". Ekstrem-bonlingvisme
> oni povas diri eble: "malrifuzi", chu ne?

hmm, cxu ni distingu malrifuzi disde akcepti/agnoski?

Date: Sun 17 May 2009 04:10
From: "Antonio De Salvo"


> Persone, mi uzas "allasi".

konced·i /[8oa]/ ~ al·las·i

Law mi tiu nur pligrandigus la konfuzon

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
May 26, 2009, 1:46:52 AM5/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pri la lastaj observoj de Ronaldo rilate al koncedi, mi pensas, ke la vera tragedio de ĉi tiu listo kaj de ĝia laboro estas la manko de partopreno fare de neeŭropaj esperantistoj.

Mi scias, pro privataj korespondaĵoj, kiujn japanoj ja sendas al mi sed bedaŭrinde ne al publikaj listoj, ke ne nur la nunacoj inter cedi kaj koncedi estas ekstreme malklaraj al ili, sed ankaŭ pli bazaj aferoj (mi donos/mi donu kaj multaj aliaj ekstreme bazaj).

Ĉiuokaze nun ni havas la jenan linion:

konced·i [8oa] ~ al·las·i, konsent·i, prav·ig·i, deklar·i prav·a/e

Amike

renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages