abrogi

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 11, 2010, 5:55:31 AM2/11/10
to ED-LBLdiskutlisto
ĉu?

- abrogi --> nuligi (parolante pri leĝo)

J-K


Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2010, 5:25:02 AM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

- abrogi --> nuligi (parolante pri leĝo)

Mi konsentas. Mi aldonu, ke en Krause, ĝi aperas kiel "abrogaci/o", kun la derivita verbo "abrogaci/i". Do verŝajne ni bezonas plurajn liniojn:

abrog·i → nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrog·o → nul·ig·o (parolante pri leĝo)
abrogaci·i → nul·ig·i (parolante pri leĝo)
abrogaci·i → nul·ig·o (parolante pri leĝo)

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Feb 14, 2010, 7:34:47 AM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

 

J-K:

- abrogi --> nuligi (parolante pri leĝo)

 

Marcos:


>Mi konsentas. Mi aldonu, ke en Krause, ĝi aperas kiel "abrogaci/o", kun la derivita verbo "abrogaci/i". Do verŝajne ni bezonas plurajn liniojn:

Abrogi/ abrogacii ne egalas al “nuligi”: abrog(aci)o validas nur por la estonteco, sed gxi lasas netusxitaj la rilatojn, kiuj disvolvigxis je la epoko de la valido de la legxo. Kiel triagrada (supera) jugxisto, ofte mi estas vokata jugxi pri malnovaj okazintajxoj, kaj cxiufoje mi devas esplori, kia legxo validis je la koncerna epoko: kaj mi deva apliki tiun legxon, ecx se intertempe gxi estis abrog(aci)ita, t.e. eksvalidigita, forigita.

Ankaux popola referendumo (almenaux en Italujo) celas la “abrogon”, la forigon de legxo por la estonteco, ne gxian nuligon ekde la komenco.

Konklude, mi lasus “abrogi”, kaj resendus “abrogacii” al “abrogi”.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2010, 12:11:58 PM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'lbl - redaktantoj'
abrog·i → nul·ig·i (parolante pri leĝo)
ktp.

Mi registris tion. Mi atnetigas ankoraŭfoje, ke mi respondos nur  en la listo por redaktantoj por malpliigi la mesaĝo-kvanton al ĉi tiu listo. Do, ne konsideru ke mi ne atentas viajn respondojn.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Feb 14, 2010, 12:48:10 PM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

kaj mi devas apliki tiun legxon, ecx se intertempe gxi estis abrog(aci)ita, t.e. eksvalidigita, forigita.

Ĉu do eble "eksvalidigi" kaj/aŭ "forigi" povas taŭgi kiel alternativoj al "abrog(aci)i"? Tiam oni almenaŭ komprenas ke ne temas pri nuligo, kion oni pro la PIV-a difino povus pensi kiam oni legas "abrogi".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 14, 2010, 3:31:53 PM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos al Antonio:


Ĉu do eble "eksvalidigi" kaj/aŭ "forigi" povas taŭgi kiel alternativoj al "abrog(aci)i"? Tiam oni almenaŭ komprenas ke ne temas pri nuligo, kion oni pro la PIV-a difino povus pensi kiam oni legas "abrogi".
Mi pretus aldoni tiujn variaĵojn.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Feb 14, 2010, 4:05:51 PM2/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>Ĉu do eble "eksvalidigi" kaj/aŭ "forigi" povas taŭgi kiel alternativoj al "abrog(aci)i"? Tiam oni almenaŭ komprenas ke ne temas pri nuligo, kion oni pro la PIV-a difino povus pensi kiam oni legas "abrogi".

laux mi, jes, eksvalidigi kaj forigi povas esti tauxgaj alternativoj.

Gxis

Antonio

 

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages