saĝtelefono kaj aliaj saĝobjektoj

26 views
Skip to first unread message

Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 3, 2016, 5:30:28 AM8/3/16
to la-bona...@googlegroups.com

Karaj bonlingvanoj,

Mi ne memoras, ĉu estas definitiva konkludo pri la esperanta vorto por la angla “smartphone” (saĝtelefono).

Ĉiakaze, nun aperas en la amaskomunililoj pli kaj pli  da “smart” objektoj:  smart television (televido), smart air-conditioner (klimatizilo), smart swimming pool (naĝejo), eĉ smart city (granda urbo). Singapuro intencas fariĝi smart nation (nacio).

Kion vi pensas pri tiuj novaĵoj? Ĉu estus “saĝa” antaŭvidi ilian solvon?

Amike,

Thu, el Vjetnamujo

lowenstein, anna

unread,
Aug 3, 2016, 5:34:16 AM8/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Eble la solvo por kelkaj el tiuj esprimoj estus "programebla", ekz. programebla klimatizilo.

Sed kio okazas en saĝa naĝejo? Ĉu la nivelo de la akvo aŭtomate leviĝas kaj malleviĝas laŭ la alteco de la naĝanto?

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Aug 3, 2016, 6:50:05 AM8/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 3/08/2016 om 11:34 schreef lowenstein, anna:
Eble la solvo por kelkaj el tiuj esprimoj estus "programebla", ekz. programebla klimatizilo.

Sed kio okazas en saĝa naĝejo? Ĉu la nivelo de la akvo aŭtomate leviĝas kaj malleviĝas laŭ la alteco de la naĝanto?
Mi tute ne sciis, kio estas "smart"/ saĝa/ programebla/ lerta naĝejo.
Mi do traserĉis interreton per la serĉesprimo smart+swimming+pool
Jen unu el la klarigoj (?). Mi trovis ĝin ĉe http://www.essigpools.com/aboutus.html
"That’s why we created the “Smart Pool™.” The Smart Pool By Essig includes all the features a great pool should have to be beautiful, safe, and easy to maintain."  
Tial ni kreis "Smart Pool". Smart Pool de Essig inkluzivas ĉiujn ecojn, kiujn grandioza naĝejo havu por esti bela, sekura kaj facile bontenebla....

Laŭ mia kompreno la laŭmoda vorto "smart" pli temas pri la memdeklarita intelekto de la konstruistoj kaj vendistoj ol pri la aĵo mem.

Mi proponas pripensi la vorton "lerta".

Amike salutas Leo

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 3, 2016, 7:00:07 AM8/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Pri tiu vorto, persone mi uzas la vorton 'ret-fono', ol 'saĝtelefono'. Ofte oni kreas tian vorton ĉar oni uzas konekton kun la reto. Do kial ne diri : retvidilo, ret-klimatigilo, ret-naĝejo, ret-urbego, ret-nacio. 

Oni devu ankaŭ atenti kiam oni kreas kunmetitan vorton, ke ĉiam oni ĝin uzas en frazo, en kunteksto. Plie oni ne povas, laŭ mia kompreno, diri ĉu 'saĝa naĝejo", ĉu 'saĝ'naĝejo'. La unua aldonas kvaliton al la naĝejo, la dua modifas la naĝejon por krei similan sed malsaman objekto. Por mi saĝ- ne entenas la ideo "konektita al interreto", tiam kiam "ret-" entenas tion : la objekto konektiĝas al la reto por sendi informojn kaj ricevi ordonoj. Kiam "saĝ-" entenas la ideon ke estas la objekto mem, kiu decidas.

Se oni ŝatus plidetali pri "programebla klimatigilo", ni povus uzi  "ret-ordonata klimatigilo" (tie la '-ata', pli ol la '-ita', montras la tujeco de la alĵustiĝo, tiam kiam la vorto 'programebla' montras la ebleco enregistrigi ŝanĝojn) .
La ret-naĝejo entenas multajn kaptilojn, kiuj sendas la informojn per la reto al retpaĝo, de tiu retpaĝo ret-komputilo rikoltas la informojn kaj sendas la novajn ordonojn al diversaj ilojn de la naĝejo : hejtado de la akvo, iom pli da kemiaĵoj, mezŝlosi la kurtenoj de la fenetroj, malfermi la tegmenton aŭ fermi ĝin, zumalarmi ĉar estas nemovanta korpo, ktp.

Por mi la angla vorto signifas, "uzas la reton por sendi informojn kaj ricevi ordonojn", "ret-" sufiĉas laŭ mi.

Ĝis 
JfB 

J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

lowenstein, anna

unread,
Aug 3, 2016, 7:19:49 AM8/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi serĉis informojn pri la "smart" naĝejo. La ideo ŝajnas esti, ke necesas reguli analizi la akvon kaj aldoni ĥemiaĵojn, do tio estas programo, kiu analizas, kaj informas, kion oni devas aldoni kaj en kiuj kvantoj.

Anna

Renato Corsetti

unread,
Aug 3, 2016, 7:59:24 AM8/3/16
to ~ listo 'lbl'
Mi legis ĉiujn ĉi-matenajn mesaĝojn.

Ni havas la linion: 

smartfon·o → telefon·o, poŝ·telefon·o

Mi povas aldoni aliajn variaĵojn laŭ via konsilo. 

Pri la ĝenerala vorto 'smart' mi pensas, ke la konsilo de Leo pri 'lerta' estas la preferinda.

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Aug 3, 2016, 10:26:17 AM8/3/16
to ED. BLdiskutlisto

Mi parolus pri "(retaj) poŝkomunikiloj". Ili kompreneble permesas telofoni kaj fari multajn aliajn funkciojn tra interreto.

Miaopinie saĝeco kaj lerteco estas nur figurasencaj karakterizoj.
JoKo Rinaldo

--

Lucas Nahuel Cerante

unread,
Aug 3, 2016, 12:13:04 PM8/3/16
to la bona lingvo
Mi konsentas kun JfB, preskaŭ ĉiujn "smart" aferojn oni nomas tiel, ĉar ili uzas la interreton iel kaj ial, aŭ ĉar ili enhavas komputilon. Fakte nuntempaj poŝtelefonoj estas poŝkomputiloj kiuj ankaŭ telefonas, ankaŭ novaj televidiloj estas komputiloj, ĉio estas retuza komputilo, sed "komputilo" estas tro longa por kunmetado, "telefonpoŝkomputilo" estas tro longa kvankam tiu estas la ĝusta vorto por "smartphone". 

Sed preskaŭ ne ekzistas komputiloj, kiuj ne uzas la interreton, do laŭ mi "rettelefono", "rettelevidilo", "retklimatizilo", ktp. plej taŭgas por tiuj oftaj vortoj. Pri "smart cities, nations, houses", mi kredas, ke ili estas sufiĉe malofta por diri, ke oni decidu laŭ la kuntekso, sed fakte ĉiuj tiuj aferoj uzas ian reton, "smart city" havus reton, kiu permesus, ke informo fluu inter publika transporto, lampoj, aŭtoj, ktp. "smart house" havus reton, kiu konektus la fridujon kun la klimatiziloj kun la pordo, ktp. kaj komputilo decidus pri tiuj aferoj, pri la varmo, pri la lumo kaj respondus al la ordonoj de la loĝantoj. Kaj ankaŭ ĉiuj uzus komputilojn. Do, laŭ mi "saĝa" tute ne enhavas tiun signifon, "reta" iomete enhavas ĝin.

Bondezirojn

Luko

ro-esp

unread,
Aug 5, 2016, 8:15:42 AM8/5/16
to la bona lingvo
Estimataj

Unue mi volas emfazi ke "smart" ne tradukeblas al "sagxa". Gxia signifi pli proksimas al tiu de nia vorto "ruza

On Wednesday, August 3, 2016 at 1:59:24 PM UTC+2, Renato Corsetti wrote:
Mi legis ĉiujn ĉi-matenajn mesaĝojn.

Ni havas la linion: 

smartfon·o → telefon·o, poŝ·telefon·o

Tiu linio ne tawgas. Mia posxtelefono neniom estas smartfone, cxar gxi ne provizas eblecon interretumi, nek kapablas fari fotojn, nek uzas "app"-ojn.
 
Aliaj aferoj estas nomataj "smart" kutime cxar ili faras multe da aferoj AWTOMATE

                                                    gxis, Ronaldo

lowenstein, anna

unread,
Aug 5, 2016, 8:38:33 AM8/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute ne komprenas la sencon de ĉi tiu diskuto. Junaj homoj nuntempe ĉiuj havas tiajn telefonojn, kaj simple nomas ilin "telefono". Se ili volus distingi, ili aparte priskribus la malnovan, malgrandan telefonon, ne la modernan, kiun ili normale uzas. Mi proponas diri simple "moderna poŝtelefono", se necesus aparte specifi ĝin, kaj "malmoderna/malnovastila poŝtelefono" aŭ simile.

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 5, 2016, 1:29:08 PM8/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Jes ja, tamen kial ne diri tutsimple ; retfono, poŝtfono kaj hejmfono

Tiuj vortoj estas simplaj, mallongaj kaj sufiĉe klarigantaj.

pri 'smart' tio signifas en angla lingvo ĉu lerta, ĉu belaspekta, ĉu ruza, ĉu lerte ruza, ĉu sagaca, ĉu aranĝema, ĉu sprita, ĉu vigla, ĉu elturniĝema, ĉu pleneblecema, ĉu inteligenta.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Aug 5, 2016, 2:09:53 PM8/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
JFB-Mikro.fr
> Jes ja, tamen kial ne diri tutsimple ; retfono, poŝtfono kaj hejmfono
La afero estas ke "smarfone" tute ne estas simpla telefono.

Ĝi estas komunikilo, kiu povas esti samtempe
- telefono, uzante la telefonajn frekvencojn;
- retumilo, uzante la reton kaj la komputilan softvarojn. Eĉ tra la reto ĝi
kapablas telefoni sen uzi la telefonajn frekvencojn: t.e. ke li telefonas sen
esti telefono.

Nomas ĝin poŝtelefono, tiuj kiuj ne havante "smartfone", vidas ke oni uzas ĝin
kiel telefono.

Nomi ĝin telefono estus same kiel nomi komputilon "moderna skribmaŝino", ĉar ja
komputilo estas samtempe ankaŭ skribmaŝino.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Aug 5, 2016, 6:05:27 PM8/5/16
to ~ listo 'lbl'
Jean Francois:

​| ​
Jes ja, tamen kial ne diri tutsimple ; retfono, poŝtfono kaj hejmfono

​Kaj kion signifas 'fono' en Esperanto?

Amike

Renato
~~~

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 6, 2016, 5:12:14 AM8/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
Jes ja, vi pravas kaj kiam oni esperantiĝis "telefono (1)" ?
Kiam tiu vorto ekaŭdis tra la mondo, tiu vorto estas la kunmetado de 2 grekaj vortoj : tele/ kaj /fono. 
En Esperanto oni trovas tiujn signifojn :

Tele/ :Pref., signifanta: «aganta trans granda distanco sen substanca transportado, sed precipe per elektro aŭ elektromagnetaj ondoj»: 
telekonduki aviadilontelekomuniko;telegvidadoteleobjektivotelepresiloteletajpilotelemekanikotelefototelevido. (teksto de la retvortaro)

Kaj fono, kiu estas  ĉu 
fono (No): Mezurunuo por la laŭto de sonoj, konsidere la frekvencdependan aŭdkapablon de la homa orelo.
ĉu fono (5) : Efektive ebena aŭ pro malproksimeco ŝajne ebena parto, el kiu io elreliefiĝas aŭ elkontrastas. (tiel oni povus diri ke la 'fono' estas la frekvencoportondo de la parolo, kiu elreliefiĝas de ĝi). 

oni trovas ankaŭ "hidrofon/o" kiun oni povus nomi "akv'aŭskult'il'o", kaj multaj aliaj vortojn, kiujn oni en vortarigis por faciligi la lingvan vivon de kelkajn kaj malfaciligi la lingvon de la plimulto. Tiu vorto estas por mi "veruko" sur la haŭto de Fundamento. Kial dum la unua aldono de radikoj far la akademio, ĝi ne envortariĝis "tele-" kaj "-fon' " por ebligi uzi tiujn 2 afiksoj cel krei "telefono", kaj ankaŭ "akvofono". Ili povis tutsimple krei la kunmetitan vorton : distancparolilo, aŭ interparolilo. 

Kiel ĉiam la kvazaŭafiksoj problemas en Esperanto. Kaj anstataŭ longe interparoli pri kiel traduki 'smartphone', ni tutsimple petos al akademio permesi la uzadon de 'smartfono'. Ĉar por mi en la vorto "retfono", "ret-" anstataŭas "tele/". Sed tie, ĉu "tele/" estas afikso ? ĉu tele estas kvazaŭafikso kun la sama signifo kiel la afikso "tele/" ? Ĉu en Esperanto oni povas longe paroli kun afiksoj, kiuj ne estas afiksoj kaj parto de vorto, kiu estas afikso. ĉar oni havas ankaŭ : mikrofono (2) Instrumento, kiu transformas la sonenergion al elektra energio. Ĉu por tiu signifo, la vorto "sonkaptilo" ne pli taŭgas ? ĉar "mikro/" signifas en la vortaro "eteco". Sed ne ĉi tie ĉar "mikro/" kaj "/fon' " ne estas afiksoj, sed kvazaŭafiksoj. Tiam oni sukcesis havi lingvon kun la sama radiko, kiu estas foje afikso, foje kvazaŭafikso, foje nur sono por similigi al la "laŭ kelkaj" internacian vorton.

Kiam oni volas krei novan vorton pere de la ekzistanta lingvo tio estas tiel malkomforta ke estas pli facila uzi la o-iĝo de la vorton kiun oni volas uzi. 'Smartphone' tradukiĝas per "smartfono", kiel 'podcast' kiu tradukiĝas per "podkasto", ktp. kaj kiam oni volas krei vorton sufiĉe mallonga, sufiĉe klariga, oni tuj havas longajn tekstojn, kiuj klarigas al ni ke tio ne taŭgas, ĉar "oni ne parolas pri la longeco de la sraŭbilojn kiuj malfermas la skatolon, kiun oni uzas por transporti la aparaton de la fabrikejo ĝis la vendejo". 

Ĉu kreante "okul-vitroj" Zamenhof bone faris, ĉar por tiu vorto li ne parolas, pri la ilo kiu permesas survizaĝigi ĝin, la ilo kiu ebligas al la ilo surteni li ne parolas pri la formo de la vitroj, li ne …. 
Ĉu oni ne povas tiel agi kun retfono, poŝtfono, kaj uzi fono anstataŭ telefono, kiel oni uzas nun foto, anstataŭ fotografaĵo. Por paroli pri "ilo kiu "presas" objekton, mi uzas la vorton "volumenigilo". Mi pensas nur ke mankas en tiu vorto multe da detaloj. "aparato kiu kreas objekto per lerta sistemo kaj per komputilo", ĉu iu povas krei vorton kiu entenas tion ?

Jean Francois:

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Aug 6, 2016, 11:18:31 AM8/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/08/2016 om 19:29 schreef JFB-Mikro.fr:
> Jes ja, tamen kial ne diri tutsimple ; retfono, poŝtfono kaj hejmfono
>
"Fon" estas oficiala radiko (5a oficiala aldono) kun alia signifo ol
"telefon".

Amike salutas Leo

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 8, 2016, 9:22:32 PM8/8/16
to la-bona...@googlegroups.com
Jes mi scias : fono anstataŭas la trian signifon de 'fundo' (por vortaro.net) : Parto plej malproksima de la eniro, plej malantaŭa
kaj la duan de "fundo' : Malsupra surfaco de artefarita objekto
kaj por la tria signifo de fono, oni povas uzi ankaŭ fundo, aŭ por plidifini "scenejfundo", kiam oni ne estas en kunteksto.

Por la mezurunuo 'fono' ĝi ne estas oficiala. sed tiel fakeca kaj proksima de la -fono de telefono, ke oni povas konservi ĝin.

Mi kiel eble plej malofte uzas tiun radikon 'fon', ĉar mi ne favoras tiajn radikojn, kiuj anstataŭas radikon de Fundamento.
La grava problemo estas ke fono, devenas la greka 'φωνή  fone, kiu signifas "voĉo". Laŭ mi '-fono' estas utila, kiam ĝi signifas, "voĉo, sono, bruo", ol la nune nenecesa 'fono'.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Aug 9, 2016, 7:55:17 AM8/9/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/08/2016 om 3:22 schreef JFB-Mikro.fr:
La grava problemo estas ke fono, devenas la greka 'φωνή  fone, kiu signifas "voĉo". Laŭ mi '-fono' estas utila, kiam ĝi signifas, "voĉo, sono, bruo", ol la nune nenecesa 'fono'.

Anstataŭ adapti la fremdan vorton "telefono" en la 1a oficiala aldono, supozeble estintus pli saĝe konstrui vorton laŭ la principoj de Esperanto, ekzemple laŭ la germana modelo "Fernsprecher", laŭvorte "parolilo je distanco". Grava demando, preskaŭ sensenca, estas, ĉu eblas malfari tiun decidon, kaj nun proponi fundamentan kunmetitan vorton.
Miaopinie ja estus utila ekzerco por ni cerbumi pri pli taŭga vorto, ekzemple "distanc-parol-il-o", "for-parol-il-o", ... , kiu certe ne tuj plaĉos al ĉiu, eble (komence) ankaŭ ne al mi.
Jen listo de la vortoj, kiuj finiĝas per "fono". Ne atentu la tradukojn en la nederlandan. La oficialeco estas indikata per "FU" (ekzemple "plafono") aŭ cifero (ekzemple 1 post "telefono"). La grandliteraj mallongigoj indikas la fakon, en kiuj ili aperas.

alofono: s klank. FO; ~a

antifono: wisselzang. MUZ

balafono:  MUZ

BELEROFONO:  MIT; MA

bufono: nar. POE

ĉifono: vod;waardeloos iets. FU, KOM; ~a, ~aĵo, ~aro, ~isto, ~ulo, hok~isto, lav~o, pied~o

diktafono:  FIZ, TEL

elektrofono: platenspeler. KOM

fono: achtergrond/foon=acoust. 5, KOM, FIZ

gramofono: grammofoon. 6, KOM

grifono: griffoen=s hond. B, KOM

hidrofono: hydrofoon. SHP, TEL

homofono:  FO

interfono: interfoon. TEL

katodofono: kathodofoon. pm; R

kolofono: hars/colofon. FU, K, TIP

KSENOFONO:  PE; MA

ksilofono: xylofoon. 2, MUZ

magnetonofono: magnetonofoon. pm; KOM

megafono: megafoon. KOM

mikrofono: microfoon. 2, FIZ

plafono: plafond. FU, KOM, ME, AV; ~i, TR, AV

radiofono: ontvangtoestel. KOM

saksofono: saxofoon. 9, MUZ

sifono: hevel/sifon;spuitfles. 2, KOM; ~i, TR, ~forma, TEK

sulfono: sulfoon;alkyl. K

telefono: telefoon. 1, KOM; ~a, ~i, TR, ~aĵo, ~io, ~isto, ~libro, ~marko, ~numero, ~reto, disko~o, strat~o

tifono:  =TAJFUNO

vibrafono:  MUZ

Jen la vortoj, kiuj finiĝas per "fonio":

afonio: sprakeloosheid. MED

eŭfonio: welluidendheid. KOM

fosfonio:  pm; K

kakofonio: kakofonie. KOM; ~a

polifonio: polyfonie. MUZ

radiofonio: draadloze telefonie. KOM, TEL

simfonio: symfonie. 1, KOM; ~a

stereofonio: stereofonie. 9, KOM

sulfonio: SOH-. pm; K

Se al iu utilas havi tian liston pri PIVaj vortoj enhavantaj difinitan eron, tiu ne hezitu peti ĝin de mi.  Ekzemple: la ĉi-suba listeto enhavas ĉiujn PIVajn vortojn, en kiuj aperas "fon". (Mi ne graslitere indikis la oficialecon):
afonio: sprakeloosheid. MED

ALFONSO:  PE; MA, ~a, ~ino

alofono: s klank. FO; ~a

antifono: wisselzang. MUZ

balafono:  MUZ

BELEROFONO:  MIT; MA

bufono: nar. POE

Ĉaŭdefon/o:  pn

ĉifono: vod;waardeloos iets. FU, KOM; ~a, ~aĵo, ~aro, ~isto, ~ulo, hok~isto, lav~o, pied~o

diktafono:  FIZ, TEL

dodekafon/a:  pn; ~io;  ~ismo

elektrofono: platenspeler. KOM

epifonemo:  KOM

eŭfonio: welluidendheid. KOM

fondi: stichten/grondvesten;baseren. FU, KOM; TR, ~o, ~ado, ~oj, Z, ~aĵo, ~iĝo, ~into, re~i, TR, sen~a

fondu/o:  pn

fonduso: fonds. EK; strik~o

fonemo: foneem. FO; ~a, ~iko

fonetiko: fonetiek. 1, GRA; ~a, ~isto

fonetismo: uitspraak=vergeleken bij het schrift. GRA

fonetisto:  KOM

foni/o:  pn

fono: achtergrond/foon=acoust. 5, KOM, FIZ

fonoforo: gehoorapparaat. MED

fonografo: fonograaf. 2, KOM

fonolit/o:  pn

fonologio: fonologie. GRA

fonometro: geluidsmeter. Z, FIZ; ~io

fonon/o:  pn

FONTANBELO:  GEO; MA

fontanelo: fontanel. Z, AN

fontano: fontein. FU, KOM

fonto: bron. FU, KOM; ~a, ~i, NTR, ~oserĉisto, ~oŝtono, el~igi, kurent~o, lum~o, oleo~o, ŝpruc~o, termo~o

fosfonio:  pm; K

gramofono: grammofoon. 6, KOM

grifono: griffoen=s hond. B, KOM

HAJFONGO:  GEO; MA

hidrofono: hydrofoon. SHP, TEL

homofono:  FO

interfono: interfoon. TEL

kakofonio: kakofonie. KOM; ~a

katodofono: kathodofoon. pm; R

kolofono: hars/colofon. FU, K, TIP

KSENOFONO:  PE; MA

ksilofono: xylofoon. 2, MUZ

LAFONTENO:  PE; MA

magnetofon/o:  9, pn

magnetonofono: magnetonofoon. pm; KOM

megafono: megafoon. KOM

metafoni/o:  pn

mikrofono: microfoon. 2, FIZ

ortofona:  MED, ~a traktado

Persefon/o:  pn

PERSEFONA:  pm; MIT; MA

plafono: plafond. FU, KOM, ME, AV; ~i, TR, AV

polifonio: polyfonie. MUZ

radiofonio: draadloze telefonie. KOM, TEL

radiofono: ontvangtoestel. KOM

saksofono: saxofoon. 9, MUZ

sarusofon/o:  pn

sifono: hevel/sifon;spuitfles. 2, KOM; ~i, TR, ~forma, TEK

simfonio: symfonie. 1, KOM; ~a

stereofonio: stereofonie. 9, KOM

sulfonio: SOH-. pm; K

sulfono: sulfoon;alkyl. K

telefono: telefoon. 1, KOM; ~a, ~i, TR, ~aĵo, ~io, ~isto, ~libro, ~marko, ~numero, ~reto, disko~o, strat~o

tifono:  =TAJFUNO

trofoneŭrozo:  MED

vibrafono:  MUZ

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2016, 10:26:08 AM8/9/16
to ~ listo 'lbl'
Estus bele, Leo, se vi povus proponi kelkajn smsignifajn esprimojn.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 12, 2016, 5:45:32 AM8/12/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kiam oni rigardas tiun aron da vortoj, unu post alia, oni ne situas en la vivo, sed en rigard

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 12, 2016, 6:55:13 AM8/12/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, mi malbongestis kaj sendis la ret-mesaĝon antaŭ kiam mi finskribis ĝin.

Tiam mi skribis : 

Kiam ni rigardas tiun aron da vortoj, ni ne estas en la vivo. La vorto ne estas parto de io. Oni situas antaŭ ŝtono de piramido. Ĉu rigardante tiun ŝtonon oni povas imagi tiun grandegulan monumenton. Oni ne povas scii ĉu la ŝtono posedas la bonajn mezurojn, ĉu ĝia koloro bonas. 

En la ekzercaro Zamenhof fine montris al ni la vortfamilion de la radiko "san". En la F. oni trovas konsonanto, kiu laŭ mi devis esti "kunsonanto". Ĉar pri tio, oni havas "kon' son' ant' o ", ĉu estas la kon' de "koni", ĉu estas tiu radiko, kiu signifas "kun".

Kiam oni rigardas herbarejon, oni vidas grandkvanto da floroj, herboj, Por mi, Esperanto similas, kaj kiam mi rigardas tekston en Esperanto, mi konstatas, pluraj floroj, pluraj herboj ne estas en ilia vivtenejo. Ekzemple, fonemo : elparolero, kaj alofono povas esti : 'ĉeelparolero' aŭ 'ĉesonado'. 
Vi pravas kiam vi diras ke tio povas ne plaĉi, ĉar kiam oni kutimas aŭdi "fonemo", oni ne aŭdas "elparolero". Kiam oni parolas kun iu, oni atendas ian respondon. Se anstataŭ 'la fonemoj oni prononcas per buŝo kaj gorĝo' oni aŭdas 'la elparoleroj oni buŝ'kaj'gorĝe elparolas'. Tiam kiam la kunparolanto diris la samon, oni ne atendis tiajn vortojn, tiajn sonojn.

Mi ne fortpremas por tuj forĵeti la laŭ mi mezbonajn radikojn, sed mi ŝatus sukcesi ke ĉe tiaj mezbonaj vortoj, oni aldonu kiel eble plej Fundamentaj kuneradikiĝoj, ke oni ne plu forgesos la informojn : Fundamenta kaj Akademia. Sed anstataŭ 'mozaiko', ĉu ne estos plibone uzi 'fajencerbildo', ĉar se tiam êŭropanoj havas problemon por rekoni 'mozaik', ĉu vi pensis pri la ĉinoj, kiuj vidas nek 'mozaik', nek 'fajencbild' en sia vorto 'Xiāngqiàn", sed cerbumante pli rapide povas kompreni kun 'fajencerbildo' pri kio temas, ol kun 'mozaiko'. 
Mi plurfoje aŭdis ke tio ne gravas, ĉar plej ofte ĉinoj jam lernis êŭropan lingvon. Tiam ĉu necesas por la neeŭroplingvanoj, jam lerni Europan lingvon antaŭ Esperanton ? Ĉu poste ili havos tempon por tion plenumi : lerni Esperanton ?

Jes oni trovas la sono 'fon' meze aŭ fine de radikoj. Sed ĉu kun kunteksto oni mis komprenas 'plafono', eĉ 'fonemo, oni komprenas ĉu kiel novradiko 'fonem', ĉu kiel vorto " fon'em'o " ? Paroli pri "vorto" sen kunteksto, estas priparoli la vivmedion de salmono, rifgardante ĝin en frostujon.

Ne timu, pri tio oni parolus post 100, 200 eĉ 1000 jaroj, se Esperanto ne anstataŭus de 'ido'.

JFB-Mikro.fr

unread,
Aug 12, 2016, 7:00:20 AM8/12/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu por tiu respondo. Mi estas lacega pro mezkuracebla sukertroeco kaj dorsdoloro de unu semajno. 

2016-08-12 12:55 GMT+02:00 JFB-Mikro.fr <jean-fran...@jfb-mikro.fr>:

Aug 16, 2016, 7:50:02 AM8/16/16
to la-bona...@googlegroups.com
Vi diris : "Anstataŭ adapti la fremdan vorton "telefono" en la 1a oficiala aldono, supozeble estintus pli saĝe konstrui vorton laŭ la principoj de Esperanto, ekzemple laŭ la germana modelo "Fernsprecher", laŭvorte "parolilo je distanco". Grava demando, preskaŭ sensenca, estas, ĉu eblas malfari tiun decidon, kaj nun proponi fundamentan kunmetitan vorton". 

Laŭ mi, la vortoj aranĝas tiel en Esperanto. La Unualibraj, la Fundamentaj, la Akademiaj kaj la ceteraj. Akademia vorto pli rajtohavas ol ĉetera, Fundamenta vorto pli rajtohavas ol Akademia. Tamen oficiligante "FON' " kun tiu difino, la Akademio forĵetis la plej universalan signifon. Ili povas elkvinaldonigi tiun signifo por aldoni alian. Laŭ mi jam de longe Esperantistaro komprenas "fon" kiel la grekdevenan "phonè" . Plie ili facile uzas "fund' " pli ofte ol "fon' ". Fundo estas Fundamenta, tiam pli rajtohava ol "Fon' ".

2016-08-12 13:00 GMT+02:00 JFB-Mikro.fr <jean-fran...@jfb-mikro.fr>:
Pardonu por tiu respondo. Mi estas lacega pro mezkuracebla sukertroeco kaj dorsdoloro de unu semajno. 

Leo De Cooman

unread,
Sep 25, 2016, 7:18:59 AM9/25/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/08/2016 om 16:26 schreef Renato Corsetti:
Estus bele, Leo, se vi povus proponi kelkajn smsignifajn esprimojn.

Pri telefono: Ni povus diri:
 defora parolilo, transparolilo, transkomunikilo, defora komunikilo,
tamen ni sentas la mankon de radiko, kiu signifas "tele", per kiu estas pli facile krei mallongajn kunmetaĵojn.

Kion la listanoj opinias pri "trans":
Laŭ PIV ĉe http://vortaro.net/#transigilo
transigilo  Objekto aŭ aranĝaĵo, servanta por transigi energion, komunikon kc.
Kion do signifus kunmetaĵoj kun "trans", ekzemple: transparoli, transsendi, transvidi, transkomandi, transdesegni, transdesegnilo, transsikribi, transskribilo, transkomputi, transrigardi (per kamerao), transaŭskulti (per mikrofono), ...

Ĉu la prepozicio "trans", prefikse uzata havas la sencon de 'je distanco", "defore", "tele"?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2016, 7:23:06 AM9/25/16
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

|   Ĉu la prepozicio "trans", prefikse uzata havas la sencon de 'je distanco", "defore", "tele"?

Interesa ideo, kiu portus al transparolilo por telefono.

Amike

Renato

--

Pjer

unread,
Sep 27, 2016, 3:45:12 AM9/27/16
to la bona lingvo
Kiel ĵus reagis Marcel en nova diskutpaĝo ekster tiu ĉi, mi opinias, ke transparolilo estas bona S.S.V. por telefono.
Se tele respondas bone al : je distanco" kaj "alfore" kaj "defore"; trans respondas precize ĉefe al la du unuaj.
Amike, Pjer.

ro-esp

unread,
Sep 27, 2016, 8:21:54 PM9/27/16
to la bona lingvo

Am Dienstag, 27. September 2016 09:45:12 UTC+2 schrieb Pjer:
Kiel ĵus reagis Marcel en nova diskutpaĝo ekster tiu ĉi, mi opinias, ke transparolilo estas bona S.S.V. por telefono.

Mi malkonsentas, cxar oni ja ne parolas trans io ajn

Se tele respondas bone al : je distanco" kaj "alfore" kaj "defore"; trans respondas precize ĉefe al la du unuaj.

Mi plu malaprobas uzi "for" en la senco de "malproksime" (la angla "far"). Se gxi havus la signifon, versistoj neniam estus inventintaj la vorton "dista"

"for" signifas "gone/away", ne "far"
 
Mi same malaprobas tradukon de angla "smart" al nia "sagx".

                                                                                             gxis, Ronaldo
     
Johano Karlo Rinaldo

unread,
Sep 28, 2016, 2:32:20 AM9/28/16
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo N. skribis : ... mi malkonsentas
> - pri "transparolilo" [en la signifo de telefono], cxar oni ja ne parolas
> trans io ajn
> - pri la traduko de angla "smart" al nia "sagx"
Pri tiuj du kazoj mi samopinias

> - pri la uzo de "for" en la senco de "malproksime" (la angla "far"). Se gxi
> havus la signifon, versistoj neniam estus inventintaj la vorton "dista". "for"
> signifas "gone/away", ne "far"
Vere en PIV la signifo de "for" estas strikte ligita al la signifo
"malproksimo". Tiom ke fore=malproksime.
JoKo Rinaldo

Pjer

unread,
Sep 29, 2016, 5:14:09 AM9/29/16
to la bona lingvo
Konsentite Joko pri for, kiu ja signifas malproksime, malĉe..., ankaŭ malapere, iru for, kiam sekvas ĝin kripunkto, sed ne nur tio.
Tamen pri transparolilo mi ne konsentas pri la rimarko, ne temas pri ilo por paroli trans io ajn sed ilo por paroli transe = ilo por paroli en iu transa loko, loko trans tiu en kiu oni parolas.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages