monarkio/monarĥio

10 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 7, 2025, 9:42:42 AM (9 days ago) Oct 7
to la bona lingvo
Alia propono pri registaro:
  • monarkio/monarĥio [8oa] → monarĥreg(ad)o, monarĥregno
Rimarku, ke "monarĥo" estas fundamenta, kaj "monarko" estas oficiala laŭ la 8oa.

ro-esp

unread,
Oct 8, 2025, 9:44:06 PM (8 days ago) Oct 8
to la bona lingvo
la problemo kiun mi vidas ĉe proponoj kiaj "monarĥregado" kaj "popolregado" estas la ambigueco. El la vorto mem ne klaras ĉu la popolo/monarĥo estas reganta aú regata.

Cetere mi povas imagi regadon far la popolo kiu ne estas (liberal)demokrata, sed diktaturo far plimulto


                                                    ĝis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Oct 9, 2025, 8:16:15 AM (7 days ago) Oct 9
to la-bona...@googlegroups.com

Pri la "ambigueco" (neoficiala vorto → dusenceco) mi opinias, ke Esperanto havas bonan solvon: ĉi-okaze popolregado ‌/ popolregiĝo.  Sed ĝis nun la dua eblo estas miaopinie maltro uzata. Ekzemple; en Tekstaro.com aperas nur unufoje "regiĝ". Kaj ĉar vortaroj baziĝas sur la uzado,  "regiĝ" ne aperas en PIV. Sed tio ne malhelpu nin uzi ĝin.

Amike salutas Leo


Amike salutas Leo

Op 9/10/2025 om 03:44 schreef ro-esp:
la problemo kiun mi vidas ĉe proponoj kiaj "monarĥregado" kaj "popolregado" estas la ambigueco. El la vorto mem ne klaras ĉu la popolo/monarĥo estas reganta aú regata.

Cetere mi povas imagi regadon far la popolo kiu ne estas (liberal)demokrata, sed diktaturo far plimulto


                                                    ĝis, Ronaldo N
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/e33e540c-b664-42b6-bc2c-5b0f8a44a450n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Oct 10, 2025, 9:20:44 PM (6 days ago) Oct 10
to la bona lingvo
Pri la dusenceco, pri kiu komentis Ronaldo, rimarku la similajn vortojn jam en la listo:

teokratio ~ religirego
anarkio, anarĥio ~ senregeco
aŭtokratio ~ solreg(ad/ec)o
meritokratio ~ meritulrego
oligarkio ~ gruprego, kelkregado
plutokrato ~ riĉulreganto, riĉecreganto, riĉreganto

(Ni kompreneble devus aldoni "plutokratio", kaj ne ekzistas logiko pri tio, ke foje estas -o, foje -ado, foje -eco.)

Pri la dusenceco, ĉu tio estas decida problemo, aŭ ĉu oni povas akcepti tion, simile kiel oni akceptas la dusencecon de "korbato"?

Ĉu la dusenceco malpliigâs se ni uzas a-vorton: popola rego, monarĥa rego, religia rego, meritula rego, grupa rego, riĉula rego? Aŭ 

Aŭ eble pli bone -ismo: popolregismo, monarĥismo, religiregismo, meritulregismo, grupregismo, riĉulregismo?

Aŭ ĉu ŝanĝi la ordon: regpopolismo, regreligiismo, regmeritulismo, reggrupismo, regriĉulismo?

> Cetere mi povas imagi regadon far la popolo kiu ne estas (liberal)demokrata, sed diktaturo far plimulto
Nu, en Ĉinio la registaro ofte parolas pri demokratio -- kompreneble ne la liberala demokratio, pri kiu pensas ni. Ĝi havas multajn interpretojn. (La ĉina vorto estas 民主 popol-mastro.)

> ĉi-okaze popolregado ‌/ popolregiĝo
Mi ne komprenas la proponon. Ĉu demokratio = popolregigo?

Leo De Cooman

unread,
Oct 11, 2025, 11:39:17 AM (5 days ago) Oct 11
to la-bona...@googlegroups.com

Noam skribis;

> ĉi-okaze popolregado ‌/ popolregiĝo
Mi ne komprenas la proponon. Ĉu demokratio = popolregigo?

La demando estas,, ĉu la popolo regas, (sin)  aŭ ĉu la popolo estas regata (de iu aŭ io)

Alivorte, Ĉu en kombino de substantiveca radiko kun verbeca radiko  la substantiveca radiko rolas kiel subjekto aŭ ĉu kiel (rekta) objekto?

Amike salutas Leo


Op 11/10/2025 om 03:20 schreef noammohr:

noammohr

unread,
Oct 11, 2025, 9:29:16 PM (5 days ago) Oct 11
to la bona lingvo
> Alivorte, Ĉu en kombino de substantiveca radiko kun verbeca radiko  la substantiveca radiko rolas kiel subjekto aŭ ĉu kiel (rekta) objekto?

Kun transiraj verboj, plej ofte la substantivo rolas kiel objekto, sed ne ĉiam. Mi donis ekzemplon "korbato". Aliaj estas "kuglotrafo", "fingromontro", "sunbrulo".

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2025, 1:17:33 PM (3 days ago) Oct 13
to la-bona...@googlegroups.com
Op 12/10/2025 om 03:29 schreef noammohr:
Kun transiraj verboj, plej ofte la substantivo rolas kiel objekto, sed ne ĉiam. Mi donis ekzemplon "korbato". Aliaj estas "kuglotrafo", "fingromontro", "sunbrulo".


Tio ŝajnas al mi manko en nia gramatiko. Ni povintus distingi inter "amasmurdo" kqj  "amasmurdiĝo" per pli severa regulo.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages