damni

11 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 10, 2013, 3:31:18 AM2/10/13
to ED-LBLdiskutlisto
La vorto ne troviĝas inter SSV.

Ĉu ĝin esprime per "inferpuni",
aŭ oficialiginda?

J-K Rianldo

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 10, 2013, 4:24:35 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi plu pripensas pri la figura senco de tiu vorto (la damnitaj - la mizeruloj). Ĉu mizerulo povas anstataŭi la vortojn damnita?                                                                                                                             Bv legi la originalan francan unuan verson de l'Internationale: Debout, les damnés de la terre.                   La angla traduko estas: Stand up, damned of the Earth.                                                                                       La esperanta traduko ne uzas la vorton damnita: Leviĝu, proletar’ de l’ tero,                                                           La vjetnama versio skribas: Vùng lên hỡi các nô lệ ở thế gian! (Leviĝu, sklavoj en la Tero) Ĉiakaze, oni ne povas traduki per "inferpunitoj"...                                                                                                                                 Nur pro tiu kialo, la oficialigo de la vorto diskutendas                                                                        Amike,                                                                                                                                                                     Thu

2013/2/10 J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it>


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.



Anna Lowenstein

unread,
Feb 10, 2013, 4:36:20 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem ofte diras "damne!" kiel elkrion.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: domenica 10 febbraio 2013 9.31
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) damni
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2013, 5:09:01 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Eble pro sia disvastiĝinteco ĝi estas oficialiginda. Sed unue ni aŭdu de niaj kutimaj informantoj, kiel oni esprimas tiun koncepton en la japana, ĉina, ktp.

Amike

Renato

PS. En Espernato ĝi estas registrita kiel transira verbo, kaj sekve "damna" signifas "kiu damnas" kaj ne kiel ofte "damnita/daminda"

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Feb 10, 2013, 5:11:33 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "damni" jam okazis diskuto en januaro 2012.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: domenica 10 febbraio 2013 09:31
A: ED-LBLdiskutlisto
Oggetto: (la bona lingvo) damni

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2013, 5:29:20 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   Pri "damni" jam okazis diskuto en januaro 2012.
Antonio, bonvolu ne damni min, se mi demandas, ĉu vi facile povas trovi la konkludon, se ni atingis konkludon.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 10, 2013, 5:31:51 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
kiel informanto pri la vjetnama, mi sciigas al vi, ke:   por vjetnamoj, damni signifas ekzili (iun) en inferon. kun pli larĝa senco, punekzili (patriotan kondamniton)                                                                                           amike,                                                                                                                                                                        Thu 

2013/2/10 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Antonio De Salvo

unread,
Feb 10, 2013, 6:16:49 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi aparte plusendas la mesagxojn, kiujn siatempe mi konservis (versxajne ne cxiujn).

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 10 febbraio 2013 11:29
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) damn-i

--

Daniel Houguet

unread,
Feb 10, 2013, 10:43:37 AM2/10/13
to la-bona...@googlegroups.com
Prefere al "inferpunitoj" oni eble povus proponi "inferpunotoj".

Amike;

Daniel


2013/2/10 Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>

ro-esp

unread,
Feb 10, 2013, 7:02:04 PM2/10/13
to la bona lingvo


On 10 feb, 09:31, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:
> La vorto ne troviĝas inter SSV.
>
> Ĉu ĝin esprime per "inferpuni",

Ne, la plej simpla alternativo estus "malbeni", "deziri al iu mizeran
kaj malagrablan estadon"

> aŭ oficialiginda?

Jes, tio sxajnas al mi neevitebla

iu skribis:
> damni-->kondamni ?

Nepre ne
gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2013, 3:16:22 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


|   Ne, la plej simpla alternativo estus "malbeni", "deziri al iu mizeran kaj malagrablan estadon"

Prave. Dum ĝine estas oficialigita mi registras la linion:

damn-i --> mal-ben-i

Anna Lowenstein

unread,
Feb 11, 2013, 5:09:46 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com

“Damni” tamen havas tre specifan signifon, t.e. kondamni iun al la infero. “Malbeni” foje povus esti utila alternativo, sed ĝia signifo estas tro vasta por ĉiam povi anstataŭi “damni”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 11 febbraio 2013 9.16


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) damn-i

 

Ronaldo:

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

--

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2013, 5:30:17 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|  “Damni” tamen havas tre specifan signifon, t.e. kondamni iun al la infero. “Malbeni” foje povus esti utila alternativo, sed ĝia signifo estas tro vasta por ĉiam povi anstataŭi “damni”.

Jes, sed en la normala lingvo oni uzas "damn-i" en tre ĝenerala senco kaj sen aparta pensado pri infero. Almenaŭ tia estas mia impreso.

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2013, 5:46:55 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Neniel faru tion.
damni havas absolute alian signifon ol malbeni.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 11 februari 2013 9:16
Onderwerp: (la bona lingvo) damn-i
--

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2013, 6:19:30 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   damni havas absolute alian signifon ol malbeni.
Eble mi estas tro simplisma, sed generacioj de esperantistoj uzis tion antaŭ ol la nova radiko "damn-" disvastiĝis sub la premo de la usonaj vakeraj filmoj.

amike

Cho Chaoming

unread,
Feb 11, 2013, 8:09:14 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan,



Mi opinias ke oni simple uzi la vorton malbeni por damni. Esperanto estas
por simpleco. Zamenhof eĉ ne proponis pliajn vortojn por mallonga,
malbona, mallarĝa, malĝusta ktp.. En la ĉina 呪咀 (zhou-zu) aŭ sorce malbeni,
estas la vorto por kondamni kaj 祝福 (zhu fu) estas bondeziri, sorĉe beni, la
vorto por beni.



Via amike

Abengo





From: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Johan Derks
Sent: Monday, February 11, 2013 6:47 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) damn-i



Neniel faru tion.

damni havas absolute alian signifon ol malbeni.



Johan

----- Oorspronkelijk bericht -----

winmail.dat

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2013, 8:26:56 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi neniam estis sub influo de usonaj "vakeraj" filmoj (ech ne scias kio ili estas).
Kvankam Anna jam respondis, mi volas doni mian propran komprenon de la du vortoj:
 
damni estas esence envoki la helpon de spirita autoritato (Dio, diablo) kondamni kaj sendi iun personon al submondo
(Vi/ci estu damnita; oni ne mem damnas), au Dio/diablo mem faras tion (Dio damnis lin.).
malbeni estas la ago de persono vestita per iu spirita kompetento (en iuj kulturoj/religioj tiu povas esti la patro/familiestro)
envoki/deziri al iu alia malbonon/malprosperon.
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 11 februari 2013 12:19
Onderwerp: (la bona lingvo) damn-i

--

Harri Laine

unread,
Feb 11, 2013, 9:25:11 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis, 11.2.2013 12:46 +0200:

> damni havas absolute alian signifon ol malbeni.

Mi havas tute alian impreson.

Mi ankaŭ serĉis ĉiujn ekzemplojn pri "damn" en la Tekstaro
de Esperanto (ĉirkaŭ kvardeko), kaj nur en unu loko la
signifo ŝajnis tute klare esti "kondamni al suferado en
infero". Ĉiujn aliajn mi povas facile kompreni per "malbeni,
malbeno, malbenita". Ĉu ne eĉ la signifo "kondamni al infero"
estas tute simila al "malben(eg)i", sendepende de tio,
ĉu oni interpretas la aferon strikte religie, ĉu pli
ĉiutagece.

Pri oficialigo de "damn" mi ne havas klaran opinion. Ĝi
ŝajnas iom ofta, precipe kiel ekkria, "fortiga" vorto,
kaj tiaj ŝajnas bezonataj. Ĉu iu eble bezonas la vorton
"damni" kiel fakan religian terminon?

Harri

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2013, 9:07:16 AM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Abengo,
 
Intertempe mi jam sendis mesaghon, kiu povas servi kiel respondo al via komento.
Cetere mi konstatas - lau viaj vortoj - ke en la china ne ekzistas vorto por damni, char ne ekzistas indighena religio,
lau kiu Dio havas la potencon sendi homojn al infero.
Chu tio ghustas?
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 11 februari 2013 14:09
Onderwerp: RE: (la bona lingvo) damn-i

J-K Rinaldo

unread,
Feb 11, 2013, 2:48:19 PM2/11/13
to la bona lingvo
Efektive damni kaj malbeni estas uzataj por la samaj situacioj. kaj
kun la sama signifo

Tion sume asertas ankaŭ PIV, kie en la 2a signifo de "malbeni" ĝi
skribas: destini al senfina damno.

Do, laŭ mi sufiĉas ĝin enlistigi inter SSV
- damni > malbeni

J-K Rinaldo

Johan Derks

unread,
Feb 11, 2013, 3:07:50 PM2/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Damniteco implicas suferendan (neeviteblan) sorton, chu pro tio, ke Dio damnis au chu io/iu alia.
Francoj diras poète maudit, poemisto damnita.
 
Beno nur implicas la spiritan akompanigon (al la persono benata) de forto, felicho, sukceso,
malbeno de malfelicho, malsukceso.
 
Ke Harri Laine kapablis Ĉiujn aliajn facile kompreni per "malbeni, malbeno, malbenita"
diras nenion. Variigo en la (kun)teksto ne faras tiun tekston tuj nekomprenebla.
Ni ankau povas redukti Esperanton al speco de "baza Esperanto",
sed tia lingvo ne interesas min.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 11 februari 2013 20:48
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) damn-i

Johan Derks

unread,
Feb 12, 2013, 3:16:45 AM2/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Char mi opiniis chi-tiun matenon, ke eble mi estis tro fanatika kaj ke mia starpunkto devintus esti pli bone fundamentita,
mi, kiel Harri laine, inspektis la Tekstaron de Esperanto, sed ankau la malnovan testamenton kaj la novan.
 
Mirige estas, ke la du versioj de Biblio kiun mi inspektis NE enhavas la vorton damni kaj
ke en iu Nederlanda traduko la vorto "damni" nur unufoje trovighas en la derivajho "verdoemenis" (damnejo).
Sed mi estis tre chagrenita, char Harri malghuste informas nin pri tio kion li trovis en la Tekstaro.
Dum li raportas, ke ghi trovighas tie proksimume 40foje, ghi aperas 95foje!
 
Se li asertas, ke nur en unu loko la signifo ŝajnis tute klare esti "kondamni al suferado en infero",
li denove donas misan informon.
Ghi tie aperas en minimume tri signifovariajhoj:
1. kiel blasfemo (chefe damne/damna/damnu) 2. kiel forta malbeno (chefe damnita/damnito) 3. kiel kondamnemo (chefe damnita/damnito)
En nur malmultaj de tiuj kazoj oni devas nepre pensi pri infero.

La du trovoj en Kruko kaj Baniko el Bervalo certe referencas al infero

kaj ankau en "damnitaj judoj" (La Ondo de Esperanto) oni devas pensi pri vera forsendo al infero.

Sed chu pro tio oni devas ignori la blasfemojn kaj prezenti tiujn esprimojn de malamo, kolero kaj malestimo

en la formo malbene/malbena/malbenu.

Tio estus kripligo de la esprimpovo de Esperanto (kvankam mi opinias, ke en la blasfemaj kuntekstoj la radiko "damn" estas iom misuzata, tro forta)!

 

Do, mi petas, se iu raportas pri iu esplorajho, li/shi faru tion honeste kaj strebu al objektiveco!

 

Amike,

 

Johan Derks

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 11 februari 2013 15:25
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) damn-i

Renato Corsetti

unread,
Feb 12, 2013, 3:48:58 AM2/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|   Do, mi petas, se iu raportas pri iu esplorajho, li/shi faru tion honeste kaj strebu al objektiveco!
Kaj mi petas eviti tro akran tonon. La honesteco de Harri Laine estas ekster dubo.

Johan Derks

unread,
Feb 12, 2013, 4:23:56 AM2/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu!
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 12 februari 2013 9:48
Onderwerp: (la bona lingvo) damn-i

--

Pjer

unread,
Feb 12, 2013, 6:11:27 AM2/12/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Mi plene konsentas pri tiu solvo:

  |  Prave, Ronaldo. Dum ĝi ne estas oficialigita mi registras la linion:

  |  damn-i --> mal-ben-i

Vidinte plurajn kontrauajn argumentojn, bonvolu, ke mi rememorigu cî tie al ni kelkajn vortojn de La Bona Lingvo  (p. 53):

"Sistemo en kiu konceptoj estas kontrastigataj multe pli ol ili inkluzivighas(tiele), havas duan malavantaghon por interkultura lingva komunikilo, nome, ke ghi malhelpas plenan akcepton de la ... kunmeta vortfarado. ... Tiu aliro al la lingvo tute kontrauas la solvon al la dikvortara problemo, kiun Z. kortusê priskribis en sia letero al Borovko: esprimi kompleksajn konceptojn per kombino de limigita nombro da eroj".

Kelkajn liniojn poste, pri unu el homoj, kiuj emas sekvi tiun aluditan sistemon:

"Al li ne suficâs, ke la kunmetitaj eroj elvoku la koncepton, li volas, ke ili difinu ghin. (Temas pri la malfido de la maldekstra duoncerbo al la dekstra)."

Necesas, lau mi, neniam forgesi tion, kiam temas pri oficialigado. Se malbeni enhavas kelkfoje (malofte lau Johan kaj aliaj) tro larghan sencon, estas facile kompletigi: (al)infere malbeni ...

Amike, Pjer.


Johan Derks

unread,
Feb 12, 2013, 6:22:40 AM2/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi volonte studas la argumentojn de aliaj, sed chi-tiu citajho kaj la argumentado kiu sekvas el ghi estas al mi tute nekomprenebla.
 
Helpu min kompreni !
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Pjer
Verzonden: dinsdag 12 februari 2013 12:11
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: damn-i

Harri Laine

unread,
Feb 12, 2013, 11:49:07 AM2/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis, 12.2.2013 10:16 +0200:

> Sed mi estis tre chagrenita, char Harri malghuste informas nin pri
> tio kion li trovis en la Tekstaro. Dum li raportas, ke ghi
> trovighas tie proksimume 40foje, ghi aperas 95foje!

Jes, vi pravas kaj mi pardonpetas pro malĝusta kalkulo. Fakte estas
tie eĉ 97 aperoj de "damn". Mi klarigos la nombrojn ĉi-sube, sed
permesu al mi unue diri ion pri la karaktero de mia respondo, kiu
ne celis ion pruvi per statistiko.

Mia ĉefa mesaĝo estis "Mi havas tute alian impreson" (nome alian
ol vi, kiu diris "damni havas absolute alian signifon ol malbeni".
Mi nur klarigis, kiel mi sentas pri la vorto, kian signifon mi
nature supozas, kiam mi vidas la vorton.

Estis do tiel, ke ĉe vi la vorto elvokas ion alian ol ĉe mi. En
tio estas nenio mirinda. Tiel okazas en ĉiaj lingvoj. Vi povas
konsideri mian respondon nur opinio de unu samlingvano.

La (dubinde kompilitan) statistikon mi aldonis nur tial, ke mi
volis, antaŭ ol forsendi la respondon, iom kontroli ĉu en
bona literaturo la vorto estas uzata tiel kiel mi pensas.
Kaj mi konjektis, ke mia kompreno estas sufiĉe proksima al la
efektiva lingvouzo. – Tamen, estis eĉ du frazoj, kiuj aludis
al infero, kaj mi do neniel volas forrifuzi, ke la vorto foje
havas ankaŭ tian specialan signifon.

Mi volas demandi, ĉu vi vere analizis la vorton "malbeni".
Mi ne scias, ĉu iu nacia lingvo havas simile formitan vorton
(mal + beni). La rekta malo de "beni" devas esti io tre
proksima al la supozataj signifoj de "damni".

==========

Nun pri la statistikoj.

Mi reiris al la Tekstaro, kaj nun mi scias, kial mia kalkulo
donis nur "ĉirkaŭ kvardekon" da diversaj damnoj, dum vi trovis
95 aperojn. Mi serĉis aparte diversajn formojn de "damni",
"damna", "damne", "damno" por havi superrigardon pri la diversaj
uzoj. Poste mi supraĵe adiciis la nombrojn, kaj la sumo
estis proksimume 40.

Vortoj, kies komenco estas "damn", estas entute 54 en la Tekstaro,
sed nun mi rimarkas, ke mi malatentis ekz. pri "damninda"
kaj kelkaj aliaj formoj. Tial mi raportis nur ĉirkaŭ kvardekon.

Mia granda neglekto estis tio, ke mi forgesis, kiel kondutas la
Tekstara serĉilo, se oni ne aparte ordonas ĝin fari alie. Nome,
ĝi serĉas nur la skribon "damn" kaj tute ne "Damn", se mi ne
aparte malŝaltas la serĉopreferon "atenti usklecon" – kaj tion
mi ne faris. Normale tio ne havas gravan rolon, sed pri "damn"
la forgeso estis iom katastrofa. Precipe la ekkrio "Damne"
aperas tiom ofte frazokomence kaj do grandlitere, ke forfalis
atentinda nombro da trovoj.

Mi raportis ĉ 40, vi trovis 95. Fakte estas 97, ĉar aperas ankaŭ
la kunmetaĵo "Malbendamne" (kion ajn ĝi signifu!), eĉ dufoje.

Mi petas pardonon pro miskalkulo, kaj lasas ĉiun mem pluanalizi
la damnojn en la Tekstaro. Mia sento pri la ĉefa signifo de la
vorto ne ŝanĝiĝis pro la pliaj ekzemploj.

Amike
Harri

PS. Mi opinias, ke la serĉilo de la Tekstaro estas iom nekonvene
agordita, ĉar ĝia normala serĉomaniero estas "atenti usklecon".
Tian serĉon oni bezonas nur ĉe specialaj demandoj, ekzemple
studante, ĉu oni skribas pli ofte "februaro", ĉu "Februaro".
Aŭ ĉu iu ofte bezonas tian apartigon?



















> Ghi tie aperas en minimume tri signifovariajhoj:
> 1. kiel blasfemo (chefe damne/damna/damnu) 2. kiel forta malbeno
> (chefe damnita/damnito) 3. kiel kondamnemo (chefe damnita/damnito)
> En nur malmultaj de tiuj kazoj oni devas nepre pensi pri infero.
>
> La du trovoj en /Kruko kaj Baniko el Bervalo/certe referencas al infero
>
> kaj ankau en "damnitaj judoj" (/La Ondo de Esperanto/) oni devas pensi
> pri vera forsendo al infero.
>
> Sed chu pro tio oni devas ignori la blasfemojn kaj prezenti tiujn
> esprimojn de malamo, kolero kaj malestimo
>
> en la formo malbene/malbena/malbenu.
>
> Tio estus kripligo de la esprimpovo de Esperanto (kvankam mi opinias,
> ke en la blasfemaj kuntekstoj la radiko "damn" estas iom misuzata, tro
> forta)!
>
> Do, mi petas, se iu raportas pri iu esplorajho, li/shi faru tion
> honeste kaj strebu al objektiveco!
>
> Amike,
>
> Johan Derks
>
> ----- Oorspronkelijk bericht -----
> *Van:* Harri Laine <mailto:harri...@iki.fi>
> *Aan:* la-bona...@googlegroups.com
> <mailto:la-bona...@googlegroups.com>
> *Verzonden:* maandag 11 februari 2013 15:25
> *Onderwerp:* Re: (la bona lingvo) damn-i
>
> Johan Derks skribis, 11.2.2013 12:46 +0200:
>
> > damnihavas absolute alian signifon ol malbeni.
>
> Mi havas tute alian impreson.
>
> Mi ankaŭ serĉis ĉiujn ekzemplojn pri "damn" en la Tekstaro
> de Esperanto (ĉirkaŭ kvardeko), kaj nur en unu loko la
> signifo ŝajnis tute klare esti "kondamni al suferado en
> infero". Ĉiujn aliajn mi povas facile kompreni per "malbeni,
> malbeno, malbenita". Ĉu ne eĉ la signifo "kondamni al infero"
> estas tute simila al "malben(eg)i", sendepende de tio,
> ĉu oni interpretas la aferon strikte religie, ĉu pli
> ĉiutagece.
>
> Pri oficialigo de "damn" mi ne havas klaran opinion. Ĝi
> ŝajnas iom ofta, precipe kiel ekkria, "fortiga" vorto,
> kaj tiaj ŝajnas bezonataj. Ĉu iu eble bezonas la vorton
> "damni" kiel fakan religian terminon?
>
> Harri
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
> listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it,
> send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com
> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.

Pjer

unread,
Feb 13, 2013, 8:39:15 AM2/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton Johan,  vi skribis:
>Mi volonte studas la argumentojn de aliaj, sed chi-tiu citajho kaj la argumentado kiu sekvas el ghi estas al mi tute nekomprenebla.
>Helpu min kompreni !

Mi ne povas imagi, ke vi ne ŝercas. Aliel "Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo !"
La ĉapitro 4: Emo difini, emo elvoki (p.44-56) de la libro La Bona Lingvo estas sufiĉe klara, ĉu ne?

Mi donis tiun citaĵon, ĉar mi opinias, ke ofte iuj argument(ul)oj tute malzorgas tiun entenantan (inkluzivan) sistemon.
Matematike parolante ĉiuj scias, ke neceso kaj sufiĉo gravas en Eo, sed ke inkluziveco estas esenca en Eo, eble multaj ne konscias.

Amike, Pjer.

Johan Derks

unread,
Feb 13, 2013, 11:55:30 AM2/13/13
to la-bona...@googlegroups.com, Tutmondeca-Esperanto
Kara Harri,
 
Vi demandas, ĉu mi vere analizis la vorton "malbeni".

Mi ne scias, ĉu iu nacia lingvo havas simile formitan vorton
(mal + beni). La rekta malo de "beni" devas esti io tre
proksima al la supozataj signifoj de "damni".
 
Mi jam skribis antaue:
damni estas esence envoki la helpon de spirita autoritato (Dio, diablo) kondamni kaj sendi iun personon al submondo
(Vi/ci estu damnita; oni ne mem damnas), au Dio/diablo mem faras tion (Dio damnis lin.).
malbeni estas la ago de persono vestita per iu spirita kompetento (en iuj kulturoj/religioj tiu povas esti la patro/familiestro)
envoki/deziri al iu alia malbonon/malprosperon.
 
Tio ne estis bazita sur analizo. Mi simple skribis kio estas konata al mi, pro la uzado de la nederlandaj nocioj vervloeken kaj verdoemen.
Por kontentigi vin mi nun faris jenan teston. Helpe de la programo por kalkuli la gradojn de internacieco de vorto,
mi trairis chiujn 28 europajn lingvojn de Google Translate kaj notis, chu la traduko de la anglaj vortoj, kiuj plej bone prisrkibas vervloeken kaj verdoemen,
nome to curse kaj to damn havas ion komunan, kiom ajn malgrandan, en la traduko al tiuj lingvoj. (automate chiu vorto ricevas kvin tradukojn)
 
Nur en ses lingvoj mi trovis, ke eble la distingo ne estas tiel klara: la albana, dana, finna, hungara, serba kaj turka.
En la latinidaj lingvoj la traduko ofyte estas simila al kondamni kaj tio ghuste esprimas la diferencon inter tio, ke
Dio kondamnas al infero kaj evidente neniu homa estulo povas fari tion, ghi nur povas deziri iun al infero.
 
Malgrau tio Pjer skribas, ke - por esprimi damni  oni povas aldoni: (al)infere malbeni .
Tio NE eblas, eventuale oni povus diri inferen kondamni, sed ne inferen malbeni.
 
Intertempe nia gvidanto, Renato Corsetti jam decidis, se mi bone komprenas, ke damni estas malrekomendinda.
Mi estas gaja, ke vi donas al mi okazon ankoraufoje prezenti la diferencon inter la du nocioj,
char la diskuton oni ne povas abrupte fini, jam nur ne, char mi demandis al Abengo pri la aziaj indighenaj kredoj kaj la rolo de iu Dio en tio
kaj al Pjer - tra Renato - mi demandis, ke li ekspliku tiujn citajhojn, se mi bone komprenas el la libro "La bona Lingvo",
kiuj estis trasenditaj kaj kiun argumenton li cherpas el tio. 
 
Sed fakte, se mi ne plu ricevos respondon, tio ne estas grava, char esperantistoj jam bone scias
ke la proponoj de "la bona lingvo" ne devas esti prenitaj tro serioze, bedaurinde !!!!!!!!!
 
Mi nun laboras super dokumento, kiu ankau celas fari la lingvon Esperanto pli skemisma kaj pli komprenebla por ne-europanoj,
sed en tio mi plene respektas la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko kaj ne tiel leghere malrekomendas vortojn,
kiuj estas esencaj por teni Esperanton richa lingvo, kiel okazas en chi-tiu retdiskutlisto.
Se legantoj de chi-tiu mesagho interesighas pri tio, ili povas alighi al tiu listo.
 
 
Amike,
 
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----

Johan Derks

unread,
Feb 13, 2013, 11:58:32 AM2/13/13
to la-bona...@googlegroups.com, Tutmondeca-Esperanto
Kara Harri,
 
Vi demandas, ĉu mi vere analizis la vorton "malbeni".

Mi ne scias, ĉu iu nacia lingvo havas simile formitan vorton
(mal + beni). La rekta malo de "beni" devas esti io tre
proksima al la supozataj signifoj de "damni".
 
Mi jam skribis antaue:
damni estas esence envoki la helpon de spirita autoritato (Dio, diablo) kondamni kaj sendi iun personon al submondo
(Vi/ci estu damnita; oni ne mem damnas), au Dio/diablo mem faras tion (Dio damnis lin.).
malbeni estas la ago de persono vestita per iu spirita kompetento (en iuj kulturoj/religioj tiu povas esti la patro/familiestro)
envoki/deziri al iu alia malbonon/malprosperon.
 
Tio ne estis bazita sur analizo. Mi simple skribis kio estas konata al mi, pro la uzado de la nederlandaj nocioj vervloeken kaj verdoemen.
Por kontentigi vin mi nun faris jenan teston. Helpe de la programo por kalkuli la gradojn de internacieco de vorto,
mi trairis chiujn 28 europajn lingvojn de Google Translate kaj notis, chu la traduko de la anglaj vortoj, kiuj plej bone prisrkibas vervloeken kaj verdoemen,
nome to curse kaj to damn havas ion komunan, kiom ajn malgrandan, en la traduko al tiuj lingvoj. (automate chiu vorto ricevas kvin tradukojn)
 
Nur en ses lingvoj mi trovis, ke eble la distingo ne estas tiel klara: la albana, dana, finna, hungara, serba kaj turka.
En la latinidaj lingvoj la traduko ofyte estas simila al kondamni kaj tio ghuste esprimas la diferencon inter tio, ke
Dio kondamnas al infero kaj evidente neniu homa estulo povas fari tion, ghi nur povas deziri iun al infero.
 
Malgrau tio Pjer skribas, ke - por esprimi damni  oni povas aldoni: (al)infere malbeni .
Tio NE eblas, eventuale oni povus diri inferen kondamni, sed ne inferen malbeni.
 
Intertempe nia gvidanto, Renato Corsetti jam decidis, se mi bone komprenas, ke damni estas malrekomendinda.
Mi estas gaja, ke vi donas al mi okazon ankoraufoje prezenti la diferencon inter la du nocioj,
char la diskuton oni ne povas abrupte fini, jam nur ne, char mi demandis al Abengo pri la aziaj indighenaj kredoj kaj la rolo de iu Dio en tio
kaj al Pjer - tra Renato - mi demandis, ke li ekspliku tiujn citajhojn, se mi bone komprenas el la libro "La bona Lingvo",
kiuj estis trasenditaj kaj kiun argumenton li cherpas el tio. 
 
Sed fakte, se mi ne plu ricevos respondon, tio ne estas grava, char esperantistoj jam bone scias
ke la proponoj de "la bona lingvo" ne devas esti prenitaj tro serioze, bedaurinde !!!!!!!!!
 
Mi nun laboras super baza teksto, kiu estos prezentata vershajne al la Akademio de Esperanto kaj
kiu ankau celas fari la lingvon Esperanto pli skemisma kaj tial pli komprenebla por ne-europanoj,
sed en tiu teksto mi plene respektas la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko kaj ne tiel leghere malrekomendas vortojn,
kiuj estas esencaj por teni Esperanton richa lingvo, kiel okazas en chi-tiu retdiskutlisto.
Se legantoj de chi-tiu mesagho interesighas pri tio, ili povas alighi al tiu listo: Tutmondeca...@yahoogroups.com.
 
 
Amike,
 
Johan Derks
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 12 februari 2013 17:49
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) damn-i, statistikoj kaj la Tekstaro

Renato Corsetti

unread,
Feb 13, 2013, 1:16:05 PM2/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|    Intertempe nia gvidanto, Renato Corsetti jam decidis, se mi bone komprenas, ke damni estas malrekomendinda.
Nu, ankoraŭ ne tute, sed certe mi registris la sugeston de Ronaldo dum la radiko "damn-" ankoraŭ pendas en la listo de oficialigindaj radikoj.

La diskuto en ĉi tiu listo neniam finiĝas.


|   Mi nun laboras super dokumento, kiu ankau celas fari la lingvon Esperanto pli skemisma kaj pli komprenebla por ne-europanoj,
sed en tio mi plene respektas la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko kaj ne tiel leghere malrekomendas vortojn,
kiuj estas esencaj por teni Esperanton richa lingvo, kiel okazas en chi-tiu retdiskutlisto.
Se legantoj de chi-tiu mesagho interesighas pri tio, ili povas alighi al tiu listo.
Pri kiu listo temas?

ro-esp

unread,
Feb 13, 2013, 8:14:54 PM2/13/13
to la bona lingvo


On 11 feb, 21:07, "Johan Derks" <johan.de...@gmail.com> wrote:
> Damniteco implicas suferendan (neeviteblan) sorton, chu pro tio, ke Dio damnis au chu io/iu alia.
> Francoj diras poète maudit, poemisto damnita.

Jes, sed damni mem nur indikas deziri al iu/io tian sorton. La infero
mem ne necesas (por tiuj kiuj kredas je gxi). Tute eblas ke dio
(kon)damnas iun al longa , dolorplena aw ecx senfina vivo. Mi volas
substreki ke nur jugxisto havas la povon KONdamni iun al tridekl jaroj
en karcero, sed cxiu povas damni iun tagon katastrofan.

Johan plu diris:

> Char mi opiniis chi-tiun matenon, ke eble mi estis tro fanatika kaj ke mia starpunkto devintus esti pli bone fundamentita,
> mi, kiel Harri laine, inspektis la Tekstaron de Esperanto, sed ankau la malnovan testamenton kaj la novan.

> Mirige estas, ke la du versioj de Biblio kiun mi inspektis NE enhavas la vorton damni kaj
> ke en iu Nederlanda traduko la vorto "damni" nur unufoje trovighas en la derivajho "verdoemenis" (damnejo).

damne=vervloekt damni=vervloeken cxu jes?

> Sed mi estis tre chagrenita, char Harri malghuste informas nin pri tio kion li trovis en la Tekstaro.
> Dum li raportas, ke ghi trovighas tie proksimume 40foje, ghi aperas 95foje!

> Se li asertas, ke nur en unu loko la signifo ŝajnis tute klare esti "kondamni al suferado en infero",
> li denove donas misan informon.
>Ghi tie aperas en minimume tri signifovariajhoj:
>1. kiel blasfemo (chefe damne/damna/damnu) 2. kiel forta malbeno (chefe damnita/damnito) 3. kiel kondamnemo (chefe damnita/damnito)
> En nur malmultaj de tiuj kazoj oni devas nepre pensi pri infero.
> La du trovoj en Kruko kaj Baniko el Bervalo certe referencas al infero

> kaj ankau en "damnitaj judoj" (La Ondo de Esperanto) oni devas pensi pri vera forsendo al infero.

> Sed chu pro tio oni devas ignori la blasfemojn kaj prezenti tiujn esprimojn de malamo, kolero kaj malestimo
> en la formo malbene/malbena/malbenu.

Miatakse ne eblas nek indas.

Cetere, vakero=gawcxo=cowboy

gxis, Ronaldo N


Johan Derks

unread,
Feb 14, 2013, 2:53:30 AM2/14/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo: Jes, sed damni mem nur indikas deziri al iu/io tian sorton. La infero

mem ne necesas (por tiuj kiuj kredas je gxi).
 
Vi miksas vian senton, ke "damni" estas nur deziri iun malbelan sorton kun la vera originala signifo: (con)damné.
La infero necesas. Konsultui vian nederlandlingvan vortaron.
Estas la popola uzado, ke oni uzas tro fortajn vortojn, implicante la religian kredon, por insulti aliulojn.
 
damni = "verdoemd" (kondamnita al infero),
damne = "verdomd" (korupta uzado de religiaj sentoj)
malbenita = "vervloekt" (maudit: malbela sorto dezirita)
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: ro-esp
Verzonden: donderdag 14 februari 2013 2:14
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) damn-i



Johan Derks

unread,
Feb 21, 2013, 4:41:25 AM2/21/13
to la-bona...@googlegroups.com
Eble mi jam respondis, sed tiam mi ripetas: la listo Tutmondeca...@yahoogroups.com.
 
Amike,
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 13 februari 2013 19:16
Onderwerp: (la bona lingvo) damn-i, statistikoj kaj la Tekstaro
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages