komplementa

1 view
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
May 4, 2012, 6:43:33 PM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,

mi havas la impreson, ke oni uzas la vorton "komplementa" en du tre
malsamaj sencoj: (1) rilata al komplemento; (2) kompletiga: ekzemple
"komplementa angulo", "principo de komplementeco" (en Eŭropunio).

En ReVo mi vidas, ke "komplemento" oficialiĝis per la dua Oficiala
Aldono, supozeble kun la signifo de frazparto. Do eble ni povus
sugesti alternativajn eblecojn por la dua signifo, ĉu ne?

Ĉu laŭ vi indas havi linion tian?

komplementa (en senco ne-rilata al komplementoj) --> kompletiga

(kaj tiam, kion ni proponu por "komplementeco"?)

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2012, 6:54:33 AM5/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
>  komplementa (en senco ne-rilata al komplementoj) --> kompletiga

(kaj tiam, kion ni proponu por "komplementeco"?)

Mi dirus, ke jes, evenmtuale en la formo

komplement-a (en senco ne-gramatika) --> kompletiga

Kion vi celas per "komplementeco"? Se vi celas la eŭopan ĵargonon, ni jam ahvas la liniojn:

subsidiara

subsidiar·a ~ help·a, al·don·a, al·don·help·a, du·a·vic·a, mal·centr·e decid·it·a
subsidiareco
subsidiar·ec·o ~ mal·centr·a decid·pov·o
Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2012, 4:52:45 PM5/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus aldonis la linion:

komplement·a (en senco ne-gramatika) → komplet·ig·a

pri kiu ni diskutis iomete antaŭ iom da tempo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages