"chinlingvo"

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Jan 25, 2010, 4:53:07 PM1/25/10
to la bona lingvo
On 25 Jan., 16:48, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Mi dezirus pli ĉinigi ĝin, sed mi bezonas la ne haveblan helpon de
> multaj aliaj, ĉefe ĉinoj.

Mi kelkfoje auskultas Esperanto-elsendojn de China Radio Internacia.
Mi rimarkis, ke tie iafoje la esprimo "chinlingvo" estas uazata
(cetere ankau rete:
http://esperanto.cri.cn/chinaabc/chapter8/chapter80403.htm ).

Lau mi la esprimo estas en ordo, char ghi estas klarigebla per "lingvo
de chinoj". Lau la oficiala Akademia difino "chin'o" estas la baza
formo, do substantiva, kun genta signifo. "Chinlingvo" estas iom
analoga al "Pollando" (ne egale al, sed proksimume "lando de poloj";
mi ne emas akcepti, ke en tiu esprimo "-land'" estas sufiksece uzata
anstatau "-uj'").

Sed en alia forumo antau kelkaj jaroj Bertilo malaprobis la esprimon
"anglolingvo". Tial mi evitas tiajn esprimojn, ne char ankau mi
malaprobas ilin, sed sole pro ilia "ne-Bertil-konformeco".

Kiel oni konvinke klarigas al chinaj esperantistoj, ke la esprimo
"chinlingvo" ne estas en ordo?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2010, 5:23:08 PM1/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kiel oni konvinke klarigas al chinaj esperantistoj, ke la esprimo
"chinlingvo" ne estas en ordo?
  
Se ni en ĉi tiu listo interkonsentas ke "ĉinlingvo" ne estas en ordo, mi skribos al ili nome de la grupo kaj atentigos ilin pri tio.

Sed nun, kial "chinlingvo" ne estas en ordo? Ni devas eltrovi kelkajn kialojn.

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Jan 26, 2010, 1:54:10 AM1/26/10
to la bona lingvo
Mi sxokigxas scii ke "cxinlingvo" ne estas "en ordo".
Kial?

Renato Corsetti

unread,
Jan 26, 2010, 3:20:08 AM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz:
Mi sxokigxas scii ke "cxinlingvo" ne estas "en ordo".
  
Normale en Esperanto oni diras "ĉina lingvo" aŭ simple "la ĉina (lingvo)", ekzemple:

"Ĉu vi prolas la ĉinan?", "La ĉina estas uzata ankaŭ en Koreujo", ktp.

Do, "ĉin-lingvo" almenaŭ impresas okcidentanojn unuarigarde iom strange.

Bonvolu diri al mi kiel oni diras "ĉino" (= ĉina homo) en la ĉina, kaj kiel oni diras "ĉina lingvo" en la ĉina.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jan 26, 2010, 9:25:23 AM1/26/10
to la bona lingvo
On 26 Jan., 07:54, LajzTajfuno <lcavefore...@gmail.com> wrote:

> Mi sxokigxas scii ke "cxinlingvo" ne estas "en ordo".
> Kial?

En alia forumo
( http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/message/6187 )
Bertilo skribis en la 7-a de Aprilo 2006:

"Tamen tiu vorto 'anglolingvo' ne estas normala. Oni nomas tiun
lingvon anstataue 'la Angla lingvo'. (Kaj mi ech povus aldoni
argumentojn, ke 'anglolingvo' ne estas bona maniero nomi tian
lingvon.)"

Deirpunkto siatempe estis mia deziro havi unuvortan esprimon por la
ideo "(la) angla lingvo".

Mi volas kompreni, kial ekzemple "advokato-asocio" por "asocio de
advokatoj" estas en ordo, sed "chinlingvo" por "lingvo de chinoj" ne
estas ordo (ni nun deiru de tio, ke la "china lingvo" estu unu
difinita lingvo).

--
Andreas Kueck

Adam Mesha (Raizen)

unread,
Jan 26, 2010, 11:26:44 AM1/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/1/26 Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>

Mi volas kompreni, kial ekzemple "advokato-asocio" por "asocio de
advokatoj" estas en ordo, sed "chinlingvo" por "lingvo de chinoj" ne
estas ordo (ni nun deiru de tio, ke la "china lingvo" estu unu
difinita lingvo).
 
La kaŭzo fine simple estas lingva kutimo. Se la ĉinoj enkondukos 'ĉinlingvo' kaj ĝi disvastiĝos inter la ĝænerala esperantistaro, mi vidas neniun kialon por kio ĝi ne estas same bona kiel ĉiu alia kunmetaĵo en la lingvo.

--
Adam Mesha (Raizen) <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

mar...@melburno.org.au

unread,
Feb 4, 2010, 7:06:31 AM2/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Nepre ne temas simple pri "lingva kutimo" (= oni povas elekti kion
oni volas).
Char Esperanto estas (la plej bona) aglutina lingvo, ghi devas obei
ties regulojn.
Ankau la etnaj aglutinaj lingvoj obeas ilin, sed allasis kelkajn
esceptojn. Tiel ech faris Zamenhof.
Unu el tiuj reguloj estas, ke oni ne kunmetas adjektivon kun sia
substantivo. Klarigi la neceson de tiu natura regulo prenus el mi tro
da tempo, sed chiu obeas ghin (instinkte?). Oni ne parolas pri la
grandtablo por la granda tablo, nek pri "en mia grandghardeno kreskas
rughrozoj kaj flavrozoj'.
Pro iu kauzo oni havas nocion pri china lingvo (kaj kanadaj lingvoj).
Alivorte: la mandareno ne estas lingvo de la chinoj (= chinlingvo),
sed lingvo kun china karaktero (= china lingvo). Oni do chiam havas
la nocion "china lingvo", oni uzas tiun esprimon, kaj oni ne rajtas
kunmeti adjektivon kun sia substantivo, do oni ne povas diri
"chinlingvo" anstatau "china lingvo".
Neke oni uzas "Esperantistlingvo" por "lingvo de la Esperantistoj" au
por "Esperantista lingvo". Neke "Esperantlingvo", sed pro alia
aglutina regulo oni povas diri "chinlingve" kaj 'Esperantlingva",
ktp.
Cetere "chiu alia kunmetajho en la lingvo" sekvas KAJ Esperantajn KAJ
naturajn aglutinajn KAJ naturajn ghenerallingvajn regulojn.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


Andreas Kueck

unread,
Feb 4, 2010, 10:21:03 AM2/4/10
to la bona lingvo
On 4 Feb., 13:06, mar...@melburno.org.au wrote:

> la mandareno ne estas lingvo de la chinoj (= chinlingvo),
> sed lingvo kun china karaktero (= china lingvo).

Se mi nun procedas iom analoge pri la angla anstatau la china kaj ismo
anstatau lingvo, mi ekhavas tion:

"La uzo de 'downgeloaded' en la germana ne estas ismo de la angloj (=
anglismo), sed ismo kun angla karaktero (= angla ismo)."

Sekve per tia argumentado oni devus ankau malaprobi la esprimon
"anglismo", sed ghi estas ghenerale akceptita.

Mi ankorau ne estas konvinkita, kaj mi timas, ke mi ankau ne sukcesus
konvinki la uzantojn de la esprimo "chinlingvo" che China Radio
Internacia ...

--
Andreas Kueck

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages