hegxo

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 31, 2009, 1:54:24 PM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias ke la vorto "barilo" povas kawzi konfuzon.
Por mi , hegxo estas baze vico,linio de arbustoj.
Foje gxi estas hejmo por birdoj, foje gxi indikas limon
de gxardeno, foje gxi ecx tenas brutoj ene de la pasxtejo
(plekt-hegxo).

Gxi ne estas barilo (ekzemple polica) kiu blokas straton

gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Jan 31, 2009, 5:21:56 PM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

1) Esence, temas pri barilo, natura aux artefarita, cxe limoj de kampo, kampoparto, gxardeno, vojo, ks, por apartigi, bari kaj sxirmi.
Mi uzas, tiusence, "(cxirkaux)barilo", "(plekto)barilo", eventuale "ŝirma arbetajxo/ arbetaro":

Jesaja 5,5:
forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata (Zam);

Mihxa 7,4
la justulo estas kiel pikajxa barilo (Zam);

Mateo 21,33:
estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkaumetis plektobarilon (Londona Biblio);

Mi cxiam sxatis cxi solecan monton, kaj cxi barilon, kiu tiel largxe la horizonton fermas de l’ rigardo (Leopardi/ Kalocsay).

Krome, oni ne preteratentu du zamenhofajn proverbojn:
malantaux barilo kuragxo estas facila;
pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.

2) Povas ankaux temi pri kampa obstaklo en vetkuro (cxevala aux homa).

3) Povas ankaux temi pri "barilo", "digo" en propra senco:
(Dante, Infero 33,82-83):
faru antaux l' Arno digojn (Kalocsay);
igxu antaux Arno digbarilo (Dondi).

4) En figura senco, mi uzas "densa vico": densa vico da policanoj, da soldatoj, da bajonetoj.

Gxis
Antonio

Ronald Schindler

unread,
Jan 31, 2009, 5:59:21 PM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio

>1) Esence, temas pri barilo, natura aux artefarita, cxe limoj de kampo, kampoparto, gxardeno, vojo, ks, por apartigi, bari kaj sxirmi.
Mi uzas, tiusence, "(cxirkaux)barilo", "(plekto)barilo", eventuale "ŝirma arbetajxo/ arbetaro":

Jesaja 5,5:
forigita estos gxia barilo, kaj gxi estos ruinigata (Zam);

Mihxa 7,4
la justulo estas kiel pikajxa barilo (Zam);

Mateo 21,33:
estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkaumetis plektobarilon (Londona Biblio);

Mi cxiam sxatis cxi solecan monton, kaj cxi barilon, kiu tiel largxe la horizonton fermas de l’ rigardo (Leopardi/ Kalocsay).

Krome, oni ne preteratentu du zamenhofajn proverbojn:
malantaux barilo kuragxo estas facila;
pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.

2) Povas ankaux temi pri kampa obstaklo en vetkuro (cxevala aux homa).

3) Povas ankaux temi pri "barilo", "digo" en propra senco:
(Dante, Infero 33,82-83):
faru antaux l' Arno digojn (Kalocsay);
igxu antaux Arno digbarilo (Dondi).

4) En figura senco, mi uzas "densa vico": densa vico da policanoj, da soldatoj, da bajonetoj.<

Estas bonegaj ekzemploj kaj mi povas nur substreki tiujn.
Lau mia vortaro sed "plektobarilo" estas speciala barilo el plektitaj materialoj, sed ankau el branchetoj k.s.
Tre speciala hegho estas la "hegho de Benjes", kunmetita morta ligno, kiu memstare farighas interesa biotopo. Tiuj sed ankau trovighas che limoj de kampoj, herbejoj, arbaretoj ktp.
Ronaldo (S.)


interhegha rojo (Neuzelle).jpg

Leo De Cooman

unread,
Feb 1, 2009, 6:14:48 AM2/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Por "haag" en la nederlanda, nia EO-NL-EO de Petro De Smedt krom heĝo kaj
plektobarilo mencias kreskaĵbarilon.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2009, 12:04:17 PM2/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Miĥa 7,4
la justulo estas kiel pikaĵa barilo (Zam);
Vere ĉio jam estis en la Biblio.

Provizore mi registris:

heĝ·o ~ arbust·o·bar·il·o, (ĉirkaŭ·)bar·il·o, (plekt·o·)bar·il·o

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Feb 3, 2009, 5:16:38 PM2/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Sat 31 Jan 2009 14:59
From: "Ronald Schindler"

Antonio
>>1) Esence, temas pri barilo, natura aux artefarita,

Kiom mi scias, la naturo ne mem produktas hegxojn

>> cxe limoj de kampo, kampoparto, gxardeno, vojo, ks,
>>por apartigi, bari kaj sxirmi.


>Mi uzas, tiusence, "(cxirkaux)barilo", "(plekto)barilo",
>eventuale "ŝirma arbetajxo/ arbetaro":

law mi gxi ne konsistas el arbetoj

> 4) En figura senco, mi uzas "densa vico": densa vico da
> policanoj, da soldatoj, da bajonetoj.<

law mi *hago* ne devas esti densa. la policanoj/soldatoj
povas stari po plurajn metrojn dise

Date: Sun 1 Feb 2009 03:14
From: "Leo De Cooman"

> Por "haag" en la nederlanda, nia EO-NL-EO de Petro De Smedt
> krom heĝo kaj plektobarilo mencias kreskaĵbarilon.


kvazaw gxi baras kreskajxon..

Date: Sun 1 Feb 2009 09:04
From: Renato Corsetti

> Provizore mi registris:

gxi ne baras arbuston, do mi preferas *arbustA barilo*
(kvankam mi ne gxojas pri "barilo")

gxis,
Ronaldo N


Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 3:14:43 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
gxi ne baras arbuston, do mi preferas *arbustA barilo*
oni povas diskuti pri la rialto inter la du kunligitaj vortoj en Esperanto, sed mi preferas registri vian proponon.

amike

renato


Ronald Schindler

unread,
Feb 4, 2009, 10:28:35 AM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:
gxi ne baras arbuston, do mi preferas *arbustA barilo*

 

renato

oni povas diskuti pri la rialto inter la du kunligitaj vortoj en Esperanto, sed mi preferas registri vian proponon.

Do, kiel mi jam proponis je la komenco

Ronald

 

Renato Corsetti

unread,
Feb 4, 2009, 1:58:21 PM2/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald Schindler:

Do, kiel mi jam proponis je la komenco

Do, ankaŭ vi rajtas esti kontenta nun.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages