"anihilo" kaj "anihilacio"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 15, 2010, 9:32:46 AM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Nia diskuto pri "kontraŭmaterio" estiĝis pro koncerna artikolo en la Vikipedio. En tiu artikolo, aperas la vorto "anihilo" por la malapero de paro de partikloj (unu normalmateria kaj unu kontraŭmateria), kiu kaŭzas estiĝon de energiriĉa radiado. Fakte, en la Vikipedio estas nun la konfuza situacio, ke pri ĉi tiu fenomeno estas du artikoloj, unu nomata "anihilo" kaj unu nomata "anihilacio". ReVo konas nur "anihilacio" (PIV-on mi momente ne povas kontroli). La du artikoloj en la Vikipedio certe devos esti kunigitaj, sed antaŭ ol proponi kunigon de ili, mi volas certiĝi pri tio, kio estus la plej taŭga termino por tiu fizika fenomeno.

Kaj "anihilo" kaj "anihiliĝo" devenas de latina esprimo kiu signifas "al nenio". Do natura propono estus "neniiĝo". Nun oni povas kontraŭargumenti, ke en tia situacio la partikloparo ne vere iĝas nenio, sed iĝas energia radiado. Sed tamen oni povus diri, ke la partiklj mem neniiĝas, kaj ke samtempe estiĝas energia radiado. Ekzemple la germana Vikipedio uzas en sia artikolo pri kontraŭmaterio la germana verbon "sich vernichten" (=neniiĝi, ekstermiĝi, detruiĝi) por klarigi tiun fenomenon.

Kion opinias la aliaj pri la uzo de "neniiĝo" por tiu fenomeno? Eble "partikloneniiĝo" ("partiklo" laŭ mi estas oficialiginda radiko)? Aŭ ĉu oni uzu prefere "(partiklo)ekstermiĝo" aŭ "(partiklo)detruiĝo"? Aŭ ĉu ni proponu unu el la novradikoj "anihil/" aŭ "anihilaci/"? Mi persone momente preferas "(partiklo)neniiĝo", sed ne havas tre fortan preferon fakte.

Amike,

Marcos

Vastalto

unread,
Sep 15, 2010, 9:52:57 AM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:


>En tiu artikolo, aperas la vorto "anihilo" por la malapero de paro
>de partikloj (unu normalmateria kaj unu kontraŭmateria), kiu kaŭzas
>estiĝon de energiriĉa radiado.

En la japana oni diras simple "cui-sxoomecu" (para malapero).

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Sep 15, 2010, 12:21:00 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> En la japana oni diras simple "cui-sxoomecu" (para malapero).

Vivu la japana!

Ĉu mi devas havi la linion:

anihil-o --> neni-ig-o
anihilaci-o --> neni-ig-o ?

Amike

Renato


Fabio Bettani

unread,
Sep 15, 2010, 12:22:26 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Ĉu mi devas havi la linion:
>
> anihil-o --> neni-ig-o
> anihilaci-o --> neni-ig-o ?

Laux mi jes, sed kompreneble kun "-igx-", laux la komenca propono de Marcos.

Amike,

--
Fabio

Cvi Solt

unread,
Sep 15, 2010, 12:30:46 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Neniigxo (ne neniigo), eble malapero

Cvi

2010/9/15 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

renato corsetti

unread,
Sep 15, 2010, 12:32:46 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

> anihil-o --> neni-ig-o
> anihilaci-o --> neni-ig-o ?

Laux mi jes, sed kompreneble kun "-igx-", laux la komenca propono de Marcos.

Certe. Mi rimrkis la eraron post la sendo de la mesaĝo.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Sep 15, 2010, 5:23:21 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/09/2010 14:32, Marcos Cramer skribis:

> Mi persone momente preferas "(partiklo)neniiĝo", sed ne havas tre
> fortan preferon fakte.

Tiu termino plaĉas al mi.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 15, 2010, 5:52:24 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/09/2010 14:52, Vastalto skribis:

> En la japana oni diras simple "cui-sxoomecu" (para malapero).
Trafa esprimo! Ĝi pensigas min pri "reciproka neniigo"

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Sep 15, 2010, 4:56:25 PM9/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
ambaw vortoj mankas en mia ekzemplero de PIV (mi emas enkonduki
islamecan kromdirendajxojn pri gxi, io kia "mangxu gxin la mefisto")

Kiom mi povas pritaksi la aferon nun, mi versxajne dirus "reciproka neniigo"
(cxi kaze la germana "sich" estu interpretata ne kiel "si" sed kiel
"unu la alian")

Cetere mi opinias "anihil(aci)o" ege superflua

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages