Ne-oficialaj tre internaciaj prefiksoj

8 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Jun 19, 2010, 7:57:06 AM6/19/10
to la bona lingvo
On 16 Jun., 12:20, Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com> wrote:

> parolante pri nevidebla radiado, Vikipedio uzas la vortojn "infraruĝa
> radiado" kaj "ultraviola radiado".

En tio chi mi ne vidas problemon.

"Infra" kaj "ultra" estas vortoj prenitaj el la latina. Internacie ili
estas uzataj prefikse (ekzemple en la indonezia: "inframerah" =
"infrarugha"). Por uzebleco de vortoj fremdaj en Esperanto Regulo 15
laumiakomprene*) _ne_ determinas, _kiel_ ili devas esti uzataj en la
prenintaj lingvoj: Do, se "infra" estas uzata nur prefikse en la
prenintaj lingvoj ("inframerah"), ghi nepre povas esti uzata en
Esperanto ankau prefikse: "infra-rugha" (malgrau tio la Akademio
kompreneble povas iam estonte oficialigi la unuradikajhon
"infrarugh'"). Krome por Esperanto ne estas regulo, kiu postulas, ke
chiu afikso nepre povu esti uzata ankau kiel memstara vorto: La
uzebleco de "infra-rugha" do ne postulas uzeblecon de memstara radiko
"infra'" en Esperanto.

Pluspoento de "infrarugha" estas ghia internacieco (ech ekster la
faklingvoj); pluspoento de "transrugha" estas ghia konsisto el nur
Fundamentaj vorteroj.

Mi emas plue uzi "infrarugha", almenau dum mi ne havas indikojn pri
tio, ke alternativo akiris rimarkeble pli grandan akcepton; analoge
pri "ultraviola".

*) Se chi-rilate mi miskomprenas Regulon 15, bonvole atentigu min
prie.

--
Andreas Kueck



renato corsetti

unread,
Jun 19, 2010, 8:45:17 AM6/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Andreas:

> Krome por Esperanto ne estas regulo, kiu postulas, ke
chiu afikso nepre povu esti uzata ankau kiel memstara vorto: La
uzebleco de "infra-rugha" do ne postulas uzeblecon de memstara radiko
"infra'" en Esperanto.

Se vi ne eltiras tiun regulon el la Fundamento, mi ne povas helpi vin.

> Mi emas plue uzi "infrarugha", almenau dum mi ne havas indikojn pri
tio, ke alternativo akiris rimarkeble pli grandan akcepton; analoge
pri "ultraviola".

Interlingua-isto!

> *) Se chi-rilate mi miskomprenas Regulon 15, bonvole atentigu min
prie.

Mi kredas ke jes. La dua parto de la 15-a regulo diras: "Such is the rule
with regard to primary words, derivatives are better formed (from the
primary word) according to the rules of the international grammar, e.g.
teatr'o, "theatre", but teatr'a, "theatrical", (not teatrical'a), etc."

Se c'i tie la c'efaj vortoj estas "rug'a" kaj "viola", derivaj'oj devus esti
formataj lau' la reguloj de la internacia (esperanta) gramatiko kaj uzante
esperantan materialon.

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Jun 19, 2010, 11:03:32 AM6/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
je 19/06/2010 12:57, Andreas Kueck skribis:

> "Infra" kaj "ultra" estas vortoj prenitaj el la latina. Internacie ili
> estas uzataj prefikse
En PIV aperas nur 2 vortoj komencantaj per "infra", kaj nur 2 vortoj
komencantaj per "ultra".
Kvankam mi persone ne kontraŭus oficialigon de pliaj afiksoj, mi ne
vidas grandan utilon en aldono de precize tiuj afiksoj. Nur tri vortoj
povus "profiti" el tiu aldono (mi ne vidas "ultra-maro"n ebla kunmetita
vorto).
En teĥniko oni ja parolas pri ultrasonoj, infrafrekvencoj, kaj similaj,
sed tio estas faklingvaĵo, pri kiu ni ne okupiĝas en ĉi tiu listo, se mi
bone komprenis.

Amike salutas Leo


Andreas Kueck

unread,
Jun 19, 2010, 10:31:02 AM6/19/10
to la bona lingvo
On 19 Jun., 14:45, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Andreas:

> > Krome por Esperanto ne estas regulo, kiu postulas, ke
> chiu afikso nepre povu esti uzata ankau kiel memstara vorto: La
> uzebleco de "infra-rugha" do ne postulas uzeblecon de memstara radiko
> "infra'" en Esperanto.
>
> Se vi ne eltiras tiun regulon el la Fundamento, mi ne povas helpi vin.

El tio, ke la Fundamento teorie permesas uzi la memstaran vorton "uje"
ankau en la signifoj "en loghata lando" kaj "en kreskajho havanta
fruktojn" ne sekvas, ke "uje" praktike estas ankau uzata tiasignife.
Analoge pri "infra" kaj "ultra".

> > Mi emas plue uzi "infrarugha", almenau dum mi ne havas indikojn pri
> tio, ke alternativo akiris rimarkeble pli grandan akcepton; analoge
> pri "ultraviola".
>
> Interlingua-isto!

Nu, Esperanto ja estas la INTERnacia LINGvo.

> > *) Se chi-rilate mi miskomprenas Regulon 15, bonvole atentigu min prie.

> Mi kredas ke jes. La dua parto de la 15-a regulo diras: "Such is the rule
> with regard to primary words, derivatives are better formed (from the
> primary word) according to the rules of the international grammar, e.g.
> teatr'o, "theatre", but teatr'a, "theatrical", (not teatrical'a), etc."
>
> Se c'i tie la c'efaj vortoj estas "rug'a" kaj "viola", derivaj'oj devus esti
> formataj lau' la reguloj de la internacia (esperanta) gramatiko kaj uzante
> esperantan materialon.

En la ekzemplo Regulo 15 (inkluzive ties duan parton) koncernas ne la
Fundamentan vorton "rugha", sed la vorton fremdan "infra".

Krome tekstas "are better formed" ("estas pli bone formataj"). Tio ne
estas deviga preskribo, sed nur konsilo.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jun 19, 2010, 10:48:45 AM6/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Andreas:

 

> Krome tekstas "are better formed" ("estas pli bone formataj"). Tio ne

estas deviga preskribo, sed nur konsilo.

 

Sed bonaj kanboj sekvas la konsilojn de la patrino!

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Jun 21, 2010, 3:26:28 AM6/21/10
to la bona lingvo


On Jun 19, 4:31 pm, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:
> El tio, ke la Fundamento teorie permesas uzi la memstaran vorton "uje"
> ankau en la signifoj "en loghata lando" kaj "en kreskajho havanta
> fruktojn" ne sekvas, ke "uje" praktike estas ankau uzata tiasignife.
> Analoge pri "infra" kaj "ultra".

Uzado dependas de tio kion ni, tutmondecanoj konsideras normodona, la
pasintecon au la estontecon.
Imagita striktvesto el pasinteco ne signifas, ke ne baldau aperos
verkanto kiu ekuzas 'uje' en la de vi donitaj signifoj.
Tio estus plirichigo de la lingvo. Fakte mi esperas, ke estos
kreivuloj kiuj ekuzos ghin:
Judoj en sia historio plurfoje esis elujigitaj.
Abeloj reproduktighas per amasa elujigho.
Kosovo estas la ujo de la naskighanta serba popolo.
Terpomoj kreskas radike, cherizoj uje.

Kaj por postokaze justigi mian uzadon de la pseudosufikso -iv:
Sukceso dependas de amo, emo kaj ivo.

Tiel verkantoj restauru la intencon de la lingvo.

Chu tio estis iva ?

Amike,
Johan

Pjer

unread,
Jun 22, 2010, 6:01:07 AM6/22/10
to la bona lingvo
Jes, dezirindas ke iv (a-vorto kiel ebl) oficialighas.
Ne vere estas sufiksoj en la bona lingvo, nur (ivas) vort(er)oj
uzeblaj sufikse, do lau mi "infra" ne bone taugas,
plie necesus aldona vorto "ultra" kontraue, sufichus trans, kiel
proponis Andreas mem.
Amike, Pjer.

Pjer

unread,
Jun 22, 2010, 6:05:32 AM6/22/10
to la bona lingvo
pardonu, mi devus paroli pri prefiksoj. ultra estus aldona prefikso,
kaj misFundamente ne sendependa vorto!

Andreas Kueck

unread,
Jun 22, 2010, 9:47:21 AM6/22/10
to la bona lingvo
On 22 Jun., 12:05, Pjer <pjer-bu...@voila.fr> wrote:

> pardonu, mi devus paroli pri prefiksoj. ultra estus aldona prefikso,
> kaj misFundamente ne sendependa vorto!

Mi opinias, ke teorie oni povas (sed ne nepre devus povi) uzi "infra"
kaj "ultra" ankau kiel memstarajn vortojn en Esperanto lau Regulo
15*). Sed tia uzo havas preskau neniom da senco, char por ili jam
estas la ech pli mallongaj "sub" resp. "trans".

Prefikse tamen la uzado nepre povas havi sencon tiom, kiom tio
respondas al la ankau internacie trovebla prefiksa uzado kaj tial
povas akceli la tujan komprenadon de tiaj vortoj en diversaj lingvoj.
Ekzemplo: Indonezia esperantisto eble tuj komprenas la vorton
"infrarugha" pro la indonezia "inframerah", dum che "transrugha" shi
au li unue devas iom pripensi ...

*) Iomete analogan ekzemplon cetere Renato iafoje prezentis: "kitabo";
por ghi ja jam estas la Fundamenta vorto "libro" (mi tamen pridubas la
sufiche grandan internaciecon de "kitabo", sed tio nun ne gravu).

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2010, 5:20:34 PM6/22/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Pjer:

> Jes, dezirindas ke iv (a-vorto kiel ebl) oficialighas.

Mi ne pensas, ke tio estas dezirinda. Bonvolu montri ekzemplon en kiu "iv" ne povas esti anstatau'ata per nulo (krea = kreiva) au' per -em-a au' kapabl-a, pov-a.

Bonvolu fari tion en la listo <oficialigin...@yahoogroups.com>, se vi volas debati pri plia radiko oficialiginda.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 22, 2010, 5:30:14 PM6/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

*) Iomete analogan ekzemplon cetere Renato iafoje prezentis: "kitabo";
por ghi ja jam estas la Fundamenta vorto "libro" (mi tamen pridubas la
sufiche grandan internaciecon de "kitabo", sed tio nun ne gravu).

Nu, de Filipinoj al Okcidenta Afriko. Se vi dubas pri "kitabo", pensu pri
"Alaho", kiu estas tre pli internacia ol "dio". Eble ni devus havi
subregulon: ni netus'u la Fundamentajn radikojn. Pri c'io alia eblas
diskuti.

Amike

Renato

winmail.dat

Fra Simo

unread,
Jun 22, 2010, 5:54:51 PM6/22/10
to oficialigin...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
     Efektive "iv/" estas tipa tipe ne-utila, tial malutila malbonalingvajho, iel simile al "end/".

2010/6/22 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
 

Pjer:



> Jes, dezirindas ke iv (a-vorto kiel ebl) oficialighas.

Mi ne pensas, ke tio estas dezirinda. Bonvolu montri ekzemplon en kiu "iv" ne povas esti anstatau'ata per nulo (krea = kreiva) au' per -em-a au' kapabl-a, pov-a.

Bonvolu fari tion en la listo <oficialigin...@yahoogroups.com>, se vi volas debati pri plia radiko oficialiginda.

Amike

Renato




--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Andreas Kueck

unread,
Jun 23, 2010, 10:42:17 AM6/23/10
to la bona lingvo
On 22 Jun., 23:30, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Andreas:
>
>> *) Iomete analogan ekzemplon cetere Renato iafoje prezentis: "kitabo";
>> por ghi ja jam estas la Fundamenta vorto "libro" (mi tamen pridubas la
>> sufiche grandan internaciecon de "kitabo", sed tio nun ne gravu).
>
> Se vi dubas pri "kitabo"

Mia testo*) pri uzebleco de vorto lau Regulo 15 postulas, ke la
koncerna vorto estas prenita ankau de almenau unu lingvo apartenanta
al la okcidenta lingva kulturkomunumo. Okaze de "kitabo" mi ne
sukcesis trovi tian lingvon.

*) Detaloj: http://www.ipernity.com/blog/55667/177243

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2010, 11:51:40 AM6/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Okaze de "kitabo" mi ne
sukcesis trovi tian lingvon.

Bone. Mi ne insistas pri kitab- c'ar libr- estas Fundamenta.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jun 23, 2010, 12:31:21 PM6/23/10
to la bona lingvo
On 22 Jun., 12:01, Pjer <pjer-bu...@voila.fr> wrote:

> Jes, dezirindas ke iv (a-vorto kiel ebl) oficialighas.

Kiom mi scias, "iv" (au simila formo; chiuokaze kun la ideo "em-" kaj/
au "pov'" kaj/au "kapabl'") ne estas memstara vorto en la fontolingvo
(la latina, chu ne?). Alie ja statas pri ekzemple "infra", "ultra" kaj
"tele" - chiu el ili estas (ankau) memstara vorto en la respektiva
fontolingvo.

Tial lau mia kompreno Regulo 15 ne povas trafi por "iv", char la
dirita regulo trafas nur por vortoj memstaraj almenau en la
fontolingvo. Pri tio, kiel la prenintaj lingvoj uzas la koncernan
vorton (ekzemple prefikse), Regulo 15 je nenion determinas.

Char tamen por la ideoj de "iv" jam estas Fundamentaj vorteroj kaj
Regulo 15 ne trafas, "iv'" kiel afikso nepre povas esti rigardata kiel
formo nova al "pov'" k. c.

Kaj kiel formo nova "iv'" nepre bezonas almenau tolerdeklaron de la
Akademio pro la 8-a alineo de la Antauparolo*) al la Fundamento. Dum
io tia ne okazas, mi malrekomendas uzi "iv'" kiel afikson. Se oni
rigardas ghin tamen ne kiel afikson, sed kiel parton de la radiko
(ekz. "kreiv'a"), tiam oni uzas plejmalbon-okaze nur novan vorton kaj
per tio principe ne faras faulon - eble fauleton ;-)

Mi scias, ke mia analizo estas kontestata de bonlingvistoj, sed ghi
estas tamen ghusta, se trafas la deir-kondicho (nome ke "iv" ne estas
memstara vorto en la fontolingvo).

*) La valideco de la Antauparolo kaj ghiaj instituciaj instrukcioj
estis plurfoje kontestataj de iuj forumanoj, kvankam la Bulonja
Deklaracio parolas pri la "verketo 'Fundamento de Esperanto'" - tio
chi inkluzivas do la Antauparolon.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jun 23, 2010, 1:22:14 PM6/23/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:


> kiel formo nova "iv'" nepre bezonas almenau tolerdeklaron de la

Akademio. . . Mi scias, ke mia analizo estas kontestata de bonlingvistoj

En c'i tiu okazo mi konsentas kun vi, c'ar via regulo donas rezulton, kiun
mi s'atas.

Amike kaj cinike

Renato

winmail.dat
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages