broshuro por disdoni che kongresoj

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 21, 2010, 7:09:39 AM12/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jen mi kunsendas (en la presebla formato PDF kaj en la redaktebla formato ODG) aktualigitan version de la broŝuro, kiun mi jam en 2008 verkis por varbi pri nia listo ĉe kongresoj. Ĉe la Novjara Renkontiĝo mi prelegos pri La bona lingvo, kaj por tiu okazo aktualigis ĉi tiun broŝuron.

Krom la necesaj aktualigoj de TTT-adresoj, mi ankaŭ kontrolis ĉiujn liniojn, kiujn ni specimene listigis en tiu broŝuro, por transigi eventualajn ŝanĝojn, kiuj okazis en nia listo. Fakte nur kelkaj el la specimenaj linioj ŝanĝiĝis en tiuj du jaroj, kaj mi transprenis ĉiujn ŝanĝojn krom ĉe unu linio: Ĉe "devii" la alternativoj nun iĝis tiom multaj, ke por tiu konciza prezento de nia listo ili laŭ mi estas iom tro multaj. Mi do lasis simple la antŭan staton kun nur unu alternativo ("devojiĝi"). Nia nuna linio pri "devii" estas

devi·i [zam] → de·voj·iĝ·i, de·flank·iĝ·i, flank·e·n·iĝ·i; (por la signifo 'forlasi la antaŭvidatan voj-planon aŭ norman cormon, valoron') mis·kurb·iĝ·i, mis·direkt·iĝ·i, de·mez·iĝ·i

Ĝenas ne nur la multeco de alternativoj (ses), sed ankaŭ la nekutime longa interkrampa klarigo, kiu aldone ŝajne enhavas eraron (aŭ kio estas "cormo"?). Se ni iom koncizigas tiun linion, mi ankaŭ pretas tute transpreni ĝin en la broŝuron. Alia eblo estus simple forlasi tiun linion el la broŝuro.

Bonvolu kontroli la kunsenditan broŝuron, kaj se vi trovas iujn erarojn, problemojn aŭ plibonigeblaĵojnn, bonvolu sciigi min.

Amike,

Marcos
konciza listo broshura.pdf
konciza listo broshura.odg

Renato Corsetti

unread,
Dec 21, 2010, 7:26:19 AM12/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Ĉe la Novjara Renkontiĝo mi prelegos pri La bona lingvo

Tre bone!

Tiu linio pri "devii" estas speco de ekzemplo de tio, kion ni ne devus fari. Mi ŝanĝis la linion al

deviᅵi [zam] → deᅵvojᅵiĝᅵi

MI ne povas pensi kio estis la ĝusta vorto por "cormo", ĉu "normo"?

>ᅵᅵ Bonvolu kontroli la kunsenditan broŝuron, kaj se vi trovas iujn erarojn, problemojn aŭ plibonigeblaĵojnn, bonvolu sciigi min.

Mi kontrolis iom rapide sed ĉio ŝajnas en ordo. Mi utiligis tiun folion la lastan fojon en oktobro en Hispanujo.

Amike

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Fabio Bettani

unread,
Dec 21, 2010, 3:24:55 PM12/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Jen mi kunsendas (en la presebla formato PDF kaj en la redaktebla formato
> ODG) aktualigitan version de la broŝuro, kiun mi jam en 2008 verkis por
> varbi pri nia listo ĉe kongresoj. Ĉe la Novjara Renkontiĝo mi prelegos pri
> La bona lingvo, kaj por tiu okazo aktualigis ĉi tiun broŝuron.

La broŝuro ŝajnas al mi tute taŭga.

Mi kaptas la okazon demandi, ĉu iu listano planas partopreni dum la
paska IJF, en la itala regiono Ligurio
(http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php). Ankaŭ tie eblus
prelegi pri LBL. Ŝajnas al mi, ke neniam dum la italaj festivaloj oni
prezentis nian projekton (almenaŭ ekde mia esperantistiĝo...), do
eventuala prelego pri LBL povus esti tre interesa eĉ por la ĉiamuloj
de IJF.

Por ne plenigi la liston per ekstertemaj mesaĝoj, ankaŭ privataj
respondoj rekte al mi (nomo.d...@esperanto.it) estas tute bonvenaj.

Amike,

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Dec 21, 2010, 3:44:34 PM12/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:


>   Mi kaptas la okazon demandi, ĉu iu listano planas partopreni dum la
paska IJF, en la itala regiono Ligurio
(http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php). Ankaŭ tie eblus
prelegi pri LBL. 
Bona ideo!


>   Por ne plenigi la liston per ekstertemaj mesaĝoj, ankaŭ privataj
respondoj rekte al mi (nomo.d...@esperanto.it) estas tute bonvenaj.

Mi respondas al la listo por kuraĝigi ankaŭ aliajn disprelegi en Esperanto-renkontiĝoj.

ro-esp

unread,
Dec 22, 2010, 3:36:35 PM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

> devi·i *[zam]* → de·voj·iĝ·i, de·flank·iĝ·i, flank·e·n·iĝ·i; *(por la


> signifo 'forlasi la antaŭvidatan voj-planon aŭ norman cormon,

> valoron')*mis·kurb·iĝ·i, mis·direkt·iĝ·i, de·mez·iĝ·i

Law mi la vorto havas nur du signifoj: dekursigxi kaj malsami (al io
celata aw atendata-2)


> Bonvolu kontroli la kunsenditan broŝuron, kaj se vi trovas iujn erarojn,

> problemojn aŭ plibonigeblaĵojn, bonvolu sciigi min.

Kiom mi scias, "rujxo" estas ne lipa, sed vanga rugxo

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages