inkandesk-i

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2010, 4:00:48 AM11/15/10
to listo 'lbl'
Pro diskuto en alia listo, kaj konsiderante la informojn pri la japana, ĉu
ni havu la linion:

inkandesk-i --> blank-ard-i ?

Amike

Renato


--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Nov 16, 2010, 6:38:20 PM11/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/11/2010 10:00, Renato Corsetti skribis:

> Pro diskuto en alia listo, kaj konsiderante la informojn pri la japana, ĉu
> ni havu la linion:
>
> inkandesk-i --> blank-ard-i ?
Jes.
Mi metus "blank" inter hoketoj, ĉar la koloro radiata de inkandeska
korpo ne necese estas blanka, kiel ekzemple kolorfotistoj bone scias.
(Por ke la koloro de la radiata lumo estus blanka, la temperaturo de la
filamento devus esti proksimume 5600 K, dum ĝi estas nur proksiumue 2400
K, kaj do la koloro estas ruĝeca)

Ni eble devus samtempe trakti la rilatajn vortojn. Ekzemple: inkandeska
lampo/ ampolo/ globo; inkandeska filamento.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Nov 16, 2010, 5:46:18 PM11/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Mi metus "blank" inter hoketoj

Ĉu vi volas ke la linio estu: inkandesk-i --> (blank-)ard-i?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 17, 2010, 12:12:35 PM11/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 16/11/2010 23:46, renato corsetti skribis:

> Ĉu vi volas ke la linio estu: inkandesk-i --> (blank-)ard-i?
Jes.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Nov 18, 2010, 4:55:57 AM11/18/10
to la bona lingvo

> : inkandesk-i -->   (blank-)ard-i?
>
> Jes.
>
> Amike salutas Leo

Mi konsentas, tamen, eble estus bone aldoni per Fundamentaj vortoj
tute simple: lume varm|a aŭ lum|varm|a?
Amike, Pjer.

Fra Simo

unread,
Nov 18, 2010, 4:26:19 PM11/18/10
to la-bona...@googlegroups.com, la-bona-lingvo...@googlegroups.com


2010/11/18 Pjer <pjer-...@voila.fr>
 
     Tre sagace !  Pro la firma Zamenhofeco ni pretervidis, ke "ard/" ne estas Fundamenta. Mi ne kuraghas proponi, ke ni havu paragrafon pri "ard/", por tiun malrekomendi. Sed ni ne mem uzu ghin en la dekstraj partoj de niaj paragrafoj, se konfirmighos, ke ghi ne estas necesa.
     Tamen indas, unue, zorge esplori, chu oni efektive en nenia kunteksto ghin nepre bezonas.

ro-esp

unread,
Nov 18, 2010, 6:17:58 PM11/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer <pjer-...@voila.fr> Nov 18 01:55AM -0800 ^

>>> : inkandesk-i --> (blank-)ard-i?
Leo:
>> Jes.

> Mi konsentas, tamen, eble estus bone aldoni per Fundamentaj vortoj

> tute simple: lume varm|a a? lum|varm|a?

aldoni klarigon , bone, sed "lume varma" aw "lumvarma" estas ,nu, fisimplaj.
Mi tute akceptus klarigon kia "elradianta lumon pro varmegeco". La EG
en "varmegeco" necesas, cxar ni ja ne parolas pri temperaturoj de
tridek aw 50 gradoj celsiusaj, sed pri centoj aw miloj da gradoj
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Johan Derks

unread,
Nov 19, 2010, 11:04:17 AM11/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi miras pri la stranga rezonado de Francisko. Li konscias pri ghia strangeco, sed liaj vortoj tiel konfuzis min, ke efektive mi kontrolis chu 'arde' trovighas inter niaj malrekomenditaj vortoj ! Dankon al Dio: ne ! Do kiel, Francisko, vi povas ech fari kondichitan proponon ne uzi 'arde' ?
Ni favoras simplan Esperanton, sed ne handikapitan, chu ?
 
Johan

Pjer

unread,
Nov 19, 2010, 1:34:13 PM11/19/10
to la bona lingvo
Jes pri "eg", Ronaldo, fakte tuj post mia sendo mi pensis : estus pli
bone meti "varm(eg)a..."
Tamen mi opinias, ke vi ne sufiĉe fidas al konteksto, mia propono
povus ofte taŭgi (sen precizigi: elradianta...)
ĉi tie ni ne donas difinon, sed simplajn samsignifajn vortojn!
Ĉu tio estas ankaŭ fiklarigo?
Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages