nova aranĝo de nia listo

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jan 22, 2009, 9:08:34 PM1/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jam en decembro ni decidis pri nova aranĝo de la listo, en kiu la malrekomenditaj vortoj ne nur aperas kun dividiloj inter la vorteroj, sed unue sen dividiloj (por ke la serĉiloj trovu ilin en tiu formo) kaj nur poste kun dividiloj.

Kiel mi tiam promesis, mi programis programon por fari tiujn ŝanĝojn. La nove aranĝita versio nun jam estas en la paĝaro de Renato.

Mi uzis tiun okazon por ankaŭ plibeligi kaj plilogikigi la uzon de simboloj en la listo. Tiel, la simbolkombino "-->" estis anstataŭigita per "→". La jam multe kritikita simbolo "=" (kiu en nia listo havis signifon tute alian ol en la matematiko aŭ logiko) estis anstataŭigita per "~". La "-" inter vorteroj estis anstataŭigita per "·".

Tio ne signifas, ke vi nun bezonas zorgi pri kiel tajpi tiujn novajn simbolojn. La ŝanĝoj estis nur celitaj al la plibeligo de nia prezento al la ekstero (nome nia listo), ne al niaj internaj diskutoj. Do vi daŭre povas tajpi "-->" kaj "-" anstataŭ "→" kaj "·" en la diskutado. (La "~" verŝajne estas ĝenerale facile tajpebla, tiel ke ni ankaŭ en la diskutoj nun povas eviti la nelogikan uzon de "=".) Se iu (ekzemple Otto) diros, ke la simboloj "→" kaj "·" tute ne legeblas por li, tiam eĉ tiuj sen malfacilaĵoj tajpi "→" kaj "·" prefere restu ĉe "-->" kaj "-" en la internaj diskutoj.

Mi ankaŭ uzis la okazon por aldoni al ĉiu paĝo de la listo informon pri la signifo de la simboloj "→" kaj "~" (kio ja tre gravas por ĝuste kompreni la liston).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2009, 5:00:27 AM1/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉi tiu estas granda tago por niaj listoj. Dankon, Marcos!
unue sen dividiloj (por ke la serĉiloj trovu ilin en tiu formo)
Ĉu iu volas fari provos per Google por vidi ĉu la afero funkcias vere?

Mi uzis tiun okazon por ankaŭ plibeligi kaj plilogikigi la uzon de simboloj en la listo. Tiel, la simbolkombino "-->" estis anstataŭigita per "→". La jam multe kritikita simbolo "=" (kiu en nia listo havis signifon tute alian ol en la matematiko aŭ logiko) estis anstataŭigita per "~". La "-" inter vorteroj estis anstataŭigita per "·".
Bone. Pluraj jam sin esprimis por tio.

Tio ne signifas, ke vi nun bezonas zorgi pri kiel tajpi tiujn novajn simbolojn. La ŝanĝoj estis nur celitaj al la plibeligo de nia prezento al la ekstero (nome nia listo), ne al niaj internaj diskutoj. Do vi daŭre povas tajpi "-->" kaj "-" anstataŭ "→" kaj "·" en la diskutado. (La "~" verŝajne estas ĝenerale facile tajpebla, tiel ke ni ankaŭ en la diskutoj nun povas eviti la nelogikan uzon de "=".)
Ĉu vi bonvolus diri almenaŭ al mi aparte la kodon, ekzemple Alt 126 = ~, rilate al ĉiuj novaj signoj uzendaj por me povu rekte entajpi ilin en la novajn vortojn aldonotajn.

En la mesaĝoj en ĉi tiu listo ni povas trankvile resti ĉe -->, = kaj -.

Dankon denove, Markos! [Ĉu cetere ni devus havi linion:

de-nov-e [zam] = re-e, nov-e ?]

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jan 23, 2009, 6:07:41 AM1/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Belaspektas la novaj paĝoj. Gratulon al Marcos!
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 23 januari 2009 3:08
Onderwerp: (la bona lingvo) nova aranĝo de nia listo



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.176 / Virus Database: 270.10.12/1911 - Release Date: 23/01/2009 7:28

Pilar Otto

unread,
Jan 25, 2009, 5:04:12 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> (La "~"

Legigxas cxe mi kiel tildo

> verŝajne estas ĝenerale facile tajpebla,
> tiel ke ni ankaŭ en la diskutoj nun povas eviti la nelogikan uzon de
> "=".) Se iu (ekzemple Otto) diros, ke la simboloj "→"

Gxi versxajne ne apartenas al ISO 8859-1 aux "Latin-1", cxar cxe mi gxi
legigxas kiel demandsingo; eble mi povus iel esplori gxian Unikodan numeron
(adreson), sed mi ne scias kiel. Mi vetus, ke gxi ecx cxe mi ne kondutus
kiel demandsigno: se mi metus gxin kiel sercxajxon, la programo certe ne
registrus veran demandsignon kiel trafon.

> kaj "·"

legigxas cxe mi kiel meza punkto, dekuma numero 183 en ISO 8859-1

> tute ne
> legeblas por li, tiam eĉ tiuj sen malfacilaĵoj tajpi "→" kaj "·"
> prefere restu ĉe "-->" kaj "-" en la internaj diskutoj.

Se vi dirus per vortoj, kiu intencata simbolo kasxigxas sub la demandsigno,
vi eble faciligus al mi la vivon.

Otto

Marcos Cramer

unread,
Jan 25, 2009, 5:18:27 PM1/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto demandis:

Se vi dirus per vortoj, kiu intencata simbolo kasxigxas sub la demandsigno,
vi eble faciligus al mi la vivon.

Temas pri sago dekstren. Ĝi simile aspektas kiel la antaŭe uzita signokombino "-->", sed aspektas pli bele (ĉar ĝi ne estas rompita dufoje), kaj estas iom malpli granda.

Mi esperas ke tiu klarigu helpis al vi.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 26, 2009, 2:14:43 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

>> tiuj sen malfacilaĵoj tajpi "→" kaj "·"
>> prefere restu ĉe "-->" kaj "-" en la internaj diskutoj.

> Se vi dirus per vortoj, kiu intencata simbolo kasxigxas sub la demandsigno,
> vi eble faciligus al mi la vivon.

La signo "→" havas la numeron 8594 en Unikodo (8594 lau dekuma
nombrosistemo; 2192 deksesume; 20622 okume). Ghi estas sago, kiu
montras dekstren. Ghia oficiala Unikoda nomo estas "RIGHTWARDS
ARROW". La simbola nomo en HTML estas "rarr".

Bona superrigardo pri tiu sagosigno kaj de chiuj ghiaj samfamilianoj
trovighas en la jena pagho:

http://www.zvon.org/other/charSearch/PHP/search.php?searchType=103&id=Arrows&start=Arrows

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Jan 26, 2009, 6:44:33 AM1/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Bertilo, pro la indiko de la "adreso" de la sago, kaj pro la ligo al
loko, kie mi povas frandi aliajn similajn simbolojn! Mi jam havas tabelon de
"Latin Extended A", do mi povas produkti E-ajn cxapelitajn Unikode - en
Word, sed laux mia scio ne en mia versio de Outlook Express.

Otto

Bertilo Wennergren skribis:

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages