Ĝia signifo estas:
'Maketo estas tridimensia lauskala reprezentado de objekto.'
Mi kredas, ke en la ĝisnuna Esperanto oni nomis ĝin "modelo".
Kion vi opinias?
Renato
> 'Maketo estas tridimensia lauskala reprezentado de objekto.'
>
> Mi kredas, ke en la ĝisnuna Esperanto oni nomis ĝin "modelo".
Kia plezuro povi foje referenci al reala lingvo kaj ne cxiam
nur teorie argumenti kaj, precipe, kia gxojo povi citi el sia
propra teksto :)
Mi verkis *hieraux* tekston por foto en la reto kaj tie estas
jena frazo:
"La konstruajxoj en la foto estas fakte etmodelo de la iama
kastelo."
Poste mi trovis, ke jam antauxe, almenaux unu fojon, mi uzis
la saman vorton (ankaux tiam en bildteksto):
"En arkitektaj etmodeloj pri konstruaĵoj kaj parkoj oni ofte
vidas boacan likenon uzatan kiel etan arbon."
Do, mi uzis tie la vorton "etmodelo", kaj mi ne trovas kialon
skribi "maketo". La prefikso "et-" ofte estas ne bezonata,
ankaux miaj frazoj eble bone funkcius sen gxi, sed tio iom
dependas de la kunteksto kaj de tio, kiel la leganto venis
al la bildo. Kelkfoje "et-" konvene unusencigas la aferon.
PS. Se vin interesas la kunteksto de miaj frazoj, rigardu
cxi tie:
1. http://www.ipernity.com/doc/harri/4789447
2. http://www.ipernity.com/doc/harri/3038619
Amike
Harri
Kia plezuro povi foje referenci al reala lingvo kaj ne cxiam nur teorie argumenti kaj, precipe, kia gxojo povi citi el sia propra teksto :)
Eĉ NPIV jam trovis tiun proponon de Harri kaj transprenis ĝin.
Nu, "malamikoj de Esperanto"... Mi ne asertus ion tian!
Model- ja estas fundamenta radiko, se mi bone rigardis. Ĉu "etmodelo" do ne taŭgas, ĉar "et" estas uzata prefikse?