demando

4 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 6, 2014, 4:19:17 AM9/6/14
to ED-BLdiskutlisto
Ĉu Ukrain- aŭ Ukrajn- ?
Dankon, j-K

caraco jean-claude

unread,
Sep 6, 2014, 4:34:12 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
La sola internacia formo estas Ukraino por la nomo de la lando. Oni devas prononci la I. En la ukraina oni diras Україна = Ukraina.

Jean-Claude


Le 06/09/2014 10:19, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU a écrit :
Ĉu Ukrain- aŭ Ukrajn- ?
Dankon, j-K

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2014, 4:51:26 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
jean-claude:
|   Oni devas prononci la I. En la ukraina oni diras Україна = Ukraina.
Jes, kaj pro tio la Akademio havas la formon Ukrainujo kun prononcata "i":
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Sep 6, 2014, 5:00:05 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
La Akademio en sia Listo de rekomendataj landnomoj (2009) rekomendis la formon Ukrainujo/Ukrainio. Alivortoj, ukrainoj loĝas en Ukrainujo (aŭ -io, se vi insistas pri tiu finaĵo).

Sendube okazis detalaj diskutoj pri tio, ĉu la radiko estu ukrain- aŭ ukrajn-, kaj ankaŭ ĉu tiu radiko rilatu al la popolnomo aŭ la landnomo. Sed la fina decido, konsentita per voĉdonado inter ĉiuj akademianoj, estis la supra.

Anna


On 6 September 2014 10:19, J-K Rinaldo el Padova.IT.EU <espera...@libero.it> wrote:
Ĉu Ukrain- aŭ Ukrajn- ?
Dankon, j-K

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Sep 6, 2014, 5:04:57 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi scias tion, sed la formo Ukrainio malrespekas la Rekomendojn pri Landnomoj, kiam André Albault estis prezidanto de la Akademio.
La oficialigo de Ukrainujo estas fuŝa decido. Ukraino signifas "apudlima regiono". Ukraino estas regiono ne popolo. Nur la akademianoj de Esperanto kredas ke ukraino estas popolo.

Jean-Claude
--

lowenstein, anna

unread,
Sep 6, 2014, 5:14:33 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Pri multaj landnomoj estas malsamaj opinioj kaj argumentoj, sendube bonaj, por aliaj formoj. Se ĉiuj uzus aliajn formojn laŭ siaj personaj preferoj, la rezulto estus ĥaosa situacio. Tial estas preferinde sekvi la rekomendon de la Akademio, por ke la lingvouzo en Esperanto estu unueca.

Anna

caraco jean-claude

unread,
Sep 6, 2014, 6:02:33 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas, sed Ukraino por landnomo ja estis jam rekomendo de la Akademio. Se la Akademio konstante modifas siajn rekomendojn, la uzanto ne povas sekvi.

Jean-Claude

lowenstein, anna

unread,
Sep 6, 2014, 7:44:09 AM9/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Rilate al landnomoj, la Akademio en 2009 faris rekomendon, ne Oficialan Aldonon, ĉar la situacio de landnomoj ja foje ŝanĝiĝas. La antaŭa rekomendo estis farita, kiam Albault estis prezidanto, kaj enhavis kelkajn tre dubindajn proponojn, kiujn la Akademio en 2009 formale nuligis. Espereble estontaj akademioj agos pli respondece ol okazis en la epoko de Albault.

Certe estas neoportune konstante ŝanĝi la landnomojn kvazaŭ arbitre, kaj mi mem estis nekontenta pro la nuna rekomendo pri "Gronlando", ĉar mi lernis diri "Groenlando" (mi ne bone memoras, sed verŝajne tio estis en la malnova PIV, kaj certe en la malnova angla-Ea vortaro de Wells). Sed ĉar la Akademio decidis pri Gronlando, mi nun uzas tiun formon. Mi certe protestos, se en posta rekomendo oni volus ŝanĝi tion.

Kore,
Anna
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages