Sed: Krause (Grosses Wörterbuch
Deutsch-Esperanto) donas al la germana vorto "leasen" la ekvivalenton
"lizi".
La signifo estas "pruntacheti" respektive "pruntvendi", do al- resp. de-prunti per tiaj kondichoj ke post
certa tempo la pruntita (chu pruntata?) ajho transiras en la posedon
(proprieton) de la depruntulo.
Ĉu ni havu la linion:
liz-i (en komerco) --> prunt-achet-i,
prunt-vend-i (laŭ la kunteksto) ?
Amike
Renato
> Vilhelmo Lutermano en alia listo:
>
> /Sed: Krause (Grosses Wörterbuch Deutsch-Esperanto) donas al la germana
> vorto "leasen" la ekvivalenton "lizi".
> La signifo estas "pruntacheti" respektive "pruntvendi"//, do al- resp.
> de-prunti per tiaj kondichoj ke post certa tempo la pruntita (chu
> pruntata?) ajho transiras en la posedon (proprieton) de la depruntulo./
>
> Ĉu ni havu la linion:
>
> liz-i (en komerco) --> prunt-achet-i, prunt-vend-i (laŭ la kunteksto) ?
Siatempe Pejno Simono asertis, ke la verbo "farmi" principe
signifas ghuste tion. Mi pensas, ke li fakte pravis, sed eble
temas pri iom historia signifo de "farmi". Mi ne esploris la
aferon tre profunde. Eble indas fari tion.
(Pejno Simono bedaurinde jam delonge kabeis, kaj tial ne havas
sencon demandi lin pri la afero.)
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
eble temas pri iom historia signifo de "farmi". Mi ne esploris la aferon tre profunde. Eble indas fari tion.
Cxiukaze, leasing estas vorto jam tiom internacia, ke mi ne sxokigxus pro "lizingo".
Gxis
Antonio
P.S. por informo: en la itala, la "oficiala" termino por leasing estus "locazione finanziaria" (= financa luado); sed jam cxiuj diras leasing, kaj ecx en la plej jxusaj legxoj oni parolas pri leasing.
Cxiukaze, leasing estas vorto jam tiom internacia, ke mi ne sxokigxus pro "lizingo".