Ronaldo ne pravas pri la preciza signifo de "lokativo", sed levas pensindaĵon. Mi ne estas fakulo pri tio, sed laŭ mia kompreno, ekzistas aliaj kazoj pri loko:
- Lokativo signifas ĉe/sur/en/apud loko. Ekzemple "hejme".
- ReVo ne havas la vorton "lokativo", nur "lokkazo".
- Angle "lative" kaj "allative" kazoj signifas al aŭ en la direkto al loko. Ekzemple "hejmen".
- Mi trovas tiujn vortojn en nek PIV nek ReVo, sed Revo havas "celkazo".
- Ablativo signifas de loko. Ekzemple, "de Parizo".
- "Ablativo" estas fundamenta, sed se mi proponus alternativon, mi dirus "deirkazo".
Sed tio estas malofta grupigo, kaj tiucele oni povas diri "kazoj pri loko".