frazeologio

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 21, 2008, 11:03:02 AM6/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas la jenan linion:

frazeologi-o [zam] --> fraz-ar-o, fraz-aranĝ-o

Mi ne scias, en kiu senco Zamenhof uzis "frazeologio", sed estas unu nun tre uzata senco de "frazeologio", por kiu tiu vorto vere estas utila: temas pri la senco "scienco de frazeologiajhoj" (frazeologiajhoj estas proverboj, idiotismoj kaj similaj lingvaj fenomenoj).

Bedaurinde PIV ne difinas tiun sencon, sed difinas ion alian; mi ne sukcesis trovi iun uzon de "frazeologio" kiu konformas kun la difino en PIV.

La uzoj de "frazeologio", kiun mi trovis en Interreto kaj en la Tekstaro de Esperanto, chiuj rilatas au al la scienco de frazeologiajhoj au simple al "proverbaro". Certe estas evitinde uzi la vorton "frazeologio" anstatau "proverbaro", do ni povus havi la linion

frazeologi-o (en la senco de "proverbaro") --> proverb-ar-o

Tiel ni nur malrekomendus unu fushan signifon de "frazeologio" sen malrekomendi la vorton kun la signifo "scienco de frazeologiajhoj".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 21, 2008, 2:03:28 PM6/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos, mi kredas ke frazeologio estas simpla imito de nacilingva
vorto kun la sama sono. Mi esploris pri la itala "fraseologia" kaj mi
vidis ke vortaroj donas al g'i tri signifojn:

1 la aro da frazoj specifaj por difinita agado, profesio, kaj similaj
(medicina frazeologio);
2 la aro da kutim-esprimoj (idiotismaj esprimoj) en difinita lingvo
kaj de la plurvortaj esprimoj [tio povus esti specifaj'o de la itala].
3 maniero arang'i frazojn en difinita lingvo au' c'e difinita verkisto.

Temas pri unu el tiuj "au'tobusaj" vortoj, kiuj povas porti amason da signifoj.

>frazeologi-o (en la senco de "proverbaro") --> proverb-ar-o

Mi aldonis tion al nia linio. Kontrolu c'u la rezulto estas en ordo.

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Jun 21, 2008, 5:35:14 PM6/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
2 la aro da kutim-esprimoj (idiotismaj esprimoj) en difinita lingvo
kaj de la plurvortaj esprimoj [tio povus esti specifaj'o de la itala].

Ghi ne estas specifajho de la itala: tiu signifo ankau estas menciata en interreta vortarode la germana (DWDS).

Krom la tri signifoj menciitaj de Renato, la vorto havas ankorau kvaran signifon en pluraj europaj lingvoj, nome tiun signifon kiun mi jam menciis en mia unua mesagho:  "scienco de frazeologiajhoj (do de kutimaj vort-aranghoj)". Ekzemple en la germanlingva Vikipedio, vi trovos tiun signifon sub "Phraseologie", en la anglalingva Vikipedio sub "phraseology" kaj en la rusa Vikipedio sub "Фразеология".

Temas pri unu el tiuj "au'tobusaj" vortoj, kiuj povas porti amason da signifoj.

Certe. Kaj mi ja kontrauas al la ideo transpreni ghin en Esperanton kun chiuj signifoj, kiujn ghi havas en aliaj lingvoj. Tamen transpreni ghin kun la signifo "scienco de frazeologiajhoj" povas esti tre utila. Tiam oni ankau povas uzi la vorton "frazeologiajho" en Esperanto (kiu jam estis uzata de pluraj Esperantistoj); ghi havas la signifon, kiu en multaj europaj lingvoj estas esprimita per iu vorto simila al  "frazeologism(us)". Ghia signifo similas al "kutima vort-arangho", tamen estas science pli klare difinita.


>frazeologi-o (en la senco de "proverbaro") --> proverb-ar-o

Mi aldonis tion al nia linio. Kontrolu c'u la rezulto estas en ordo.

Ankorau ne estas en ordo, char la linio daure shajnas tute malrekomendi  la vorton "frazeologio" en chiuj sencoj, sed tamen ne donas alternativon por la signifo "scienco de frazeologiajhoj". Ni povus aldoni komenton pri tiu signifo jene:

frazeologi-o [zam] --> fraz-ar-o, fraz-arangx-o, (en la senco de "proverbaro") proverb-ar-o. (Ni ne malrekomendas la uzon de la vorto en la senco de "scienco de kutimaj vort-arangxoj")

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2008, 10:52:36 AM6/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>frazeologi-o [zam] --> fraz-ar-o, fraz-arangx-o, (en la senco de
>"proverbaro") proverb-ar-o. (Ni ne malrekomendas la uzon de la vorto
>en la senco de "scienco de kutimaj vort-arangxoj")

Mi s'ang'is lau' via sugesto, sed mi ankorau' ne estas tute
konvinkita. Mi plucerbumos.

Cetere kiel progresas la vortaro surbaze de REVO. Eble vi pova suzi
c'i tiun liston por prezenti problemojn au' atnetigi pri progresoj.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages