Por "Transparent Language"

4 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Sep 19, 2015, 1:59:26 PM9/19/15
to la-bona...@googlegroups.com
La neoficialaj "vortoj de la tago" estas en la ĉi-suba listeto (krome verŝajne aperas neoficialaj vortoj en la "ekzemplaj frazoj". Tiujn mi poste elfitros)
La grasliteraj linioj bezonas decidon.


astero (nomo de kreskaĵoj, laŭ kiu estas nomita la familio Asteracoj - antaŭe Kompozitoj). Mi proponas ĝin por oficialigo"

ekspliki --> klarigi

fosilio  Mi proponas oficialigon. Ĝi estas baza vorto en geologio.

friska -->  mal·varm·et·a, agrabl·e mal·varm·a

implici   (jam en la listo Radikoj oficialigindaj)

ĵurio 
ĵuĝ·ant·ar·o

kekso
biskvit·o, kuk·et·o

klaŭn·o [zam] ~ amuz·ist·o, rid·ig·ist·o, pajac·o [zam]

klimatizilo aer·regul·ig·il·o, mal·hejt·il·o

knali      Mi proponus --> eksplodi

magra 
→ maldika (estas nun diskutata en ĉi tiu listo)

mucida
→ ŝim·ant·a

pokero  (mi scias neniom pri ludoj, sed tiun vorton mi jam ofte aŭdis. Supozeble oficialiginda)

investi 
(estas jam en la listo Radikoj oficialigindaj)

teamo  (estas jam en la listo Radikoj oficialigindaj)

tinuso  (nomo de grava fiŝospeco, supozeble oficialiginda)

tropeolo  (nomo de kreskaĵo manĝata de iuj kiel saniga legomo ... Ĉu oficialiginda? Ĝi estas almenaŭ fakvorto)

gazono 
→ herb·o·tapiŝ·o

Amike salutas Leo

raffaela savastano

unread,
Sep 20, 2015, 5:15:38 AM9/20/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel ni povas traduki " festival della filosofia"'?
filozofio-tagoj? Eblas?
Bonan dimanchon al vi chiuj! Raffaella

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Pjer

unread,
Sep 20, 2015, 6:44:13 AM9/20/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Unu el tiuj vortoj : "teamo", kiun vi signalas oficialiginda, tre ĝenas min.
Te'am'o, (teoamo) ĵus okazis granda filmkonkurso tiuteme kun simila titolo ĉu ne ? Kio pri la prononco, kiu pli proksimiĝas al tim'o en la angla (eĉ se la i estas longa en la angla, sed precize akcentata en Eo) ?  Sen aludi al la hispana : te amo !
Mi ĉiam opiniis, ke skip'o estus pri prononcado kaj skribado pli adaptita.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages