> Laŭ "lernu" kaj PIV la vorto "riceli" estas: Konscie helpi ŝteliston
>aŭ rabiston, ricevante la ŝtelaĵojn por ilin konservi, kaŝi aŭ
> memprofite vendi.
Cxu iu scias de kie venas la vorto? Gxi sxajnas deveni de nederlanda
"ritselen" t.e. fari bruetojn kun greso ks, sed ankaw "akiri per nebuloza
agado"
> Kiel oni povus diri en la bona lingvo?
Kial ?
gxis, Ronaldo
Kiel oni povus diri en la bona lingvo?Kial ?
Laŭ "Konciza etimologia vortaro": de la franca "receler", re + celer, kiu
rilatas al la latina celare: kaŝi. Cherpillod aldonas rilaton de tiu lasta
kun kelo.
La nederlanda (ne flandra) "ritselen" eble ankaŭ havas rilaton kun la latina
vorto.
Mi ie trovis ankaŭ la anglan recel (verŝajne prononcata "risel"? ĉu kiel
"resell"?)
Amike salutas
Leo
1° Cacher, enfermer.
2° Terme de droit. Garder et cacher une chose volée par un autre. À l'égard
de tous autres individus qui auraient recélé ou appliqué à leur profit tout
ou partie des objets volés, ils seront punis comme coupables de vol, Code
pénal, art. 380.
Détourner les effets d'une société, d'une succession.
Donner retraite à des gens qui se cachent.
1° Kasxi, enfermi
2° Jura termino. Gardi kaj kasxi ajxon sxtelitan fare de alia. Rilate cxiujn
aliajn ulojn, kiuj kasxis aux aplikis al sia profito tute aux parte la
sxtelitajxon, ili estos punataj kiel kulpaj pri sxtelo, Punkodo, art. 380.
Deturni la efikojn de societo, de heredajxo.
Doni rifugxon al homoj, kiuj kasxas sin.
Por ricelisto, hieraw mi tute nature ekpensis: fi-re-vend-isto Mi sxatas gxin. Cxu ankaw vi?
Precipe la prekifso fi plaĉas al mi. Mi dubas, ĉu "re" vere taŭgas.
Amike kaj bonvenigante salutas
Leo
1) pri “fi-re-vend-ist-o” (kiel proponite de Pablo) aux “fi-vend-ist-o” (kiel proponite de Leo), laux mia percepto “ricelisto” ne nepre “vendas” aux “revendas” la favorpreze akiritajn sxtelitajxojn. Ofte, li simple acxetas por sia propra uzo. Krome, fivendisto povus ankaux esti homo, kiu ja vendas lauxlegxe akiritajn ajxojn, tamen malhoneste kondutas en komercaj aferoj, cxar ekzemple li trompas pri pezo aux kvalito aux starigas cxikanajn kontraktajn klauxzojn;
2) mi bone legas la cxapelitajn literojn en la tekstoj de Renato; tamen, mi ne estas certa, ke tio okazas sen problemoj ankaux cxe aliaj. Mi jam konstatis (cxe aliaj listoj), ke multaj havas problemojn kun tiuj literoj.
3) Mi ankaux klarigas, ke mia kutimo utiligi “x” ne estas ligita kun principa starpunkto, sed kun tute praktika bezono: tre ofte mi verkas tekstojn en kiuj estas miksitaj la lingvoj itala kaj esperanto, kaj se mi uzus “h” la auxtomataj transkodigiloj agadus ankaux sur la italan tekston (tio okazas tre ofte cxe la tekstoj, kiujn Renato skribas cxe aliaj listoj: la italaj vortoj aperas kripligite, ankaux kiam li skribas tute en la itala, cxar en la “memorilo” de la programo restis evidente la ordono transformi cxiukaze la grupojn “ch” kaj “gh” - oftaj en la itala – al ĉ kaj ĝ, tiel che “chiave” farigxas ĉiave, chiesa farigxas ĉiesa, chiodo farigxas ĉiodo, ktp). Litero “x”, kontrauxe, estas fremda kaj al la itala kaj al esperanto, tiel ke ne povas okazi misarangxoj.
Gxis
Antonio De Salvo
♦e mi la ♠apelitaj literoj aperas sen ♠apeloj (almena brajle, mi ne scias,
♠u anka sur-ekrane). En Word mi lernis produkti ilin premante la decimalan
numeron de ilia Unikoda "adreso" kun ALT premita. Provante fari la samon en
Outlook Express, mi kelkfoje produktas ion, kio brajle aperas kiel
demandsigno, alifoje mia provo ne donas rezulton. Mi senene (sengxene) povas
legi la "nudkapajn" literojn, nur kelkfoje mi dubas pri "ig" kaj "igx".
Otto
Mi respondas:
fiacxetisto suficxe konvinkas min. Cetere, oni diras "fikomercisto" por
paroli pri malhonesta komercisto (kvankam NPIV sugestas "komercistacxo",
laux mi maltrafe), kaj oni parolas pri "fikomerco de drogoj, de kokaino, de
homaj estuloj, ktp".
Gxis
Antonio De Salvo
Mi notis ankaŭ tion.fiacxetisto suficxe konvinkas min.