Renato Corsetti:
uzin-o --> far-ej-o, fabrik-o
Mi respondas:
ekzistas ankaux riparaj uzinoj, kie oni faras/ fabrikas nenion novan.
En la iktala, gxi NE egalas al “fabbrica” = fabriko, sed al “officina” (uzino estas la franca kripligo de la latina vorto “officina”).
Ekzemple, Fervojoj havas vagonRIPARAJN uzinojn, itale “officine veicoli”.
La italaj (miatempaj) lernantoj konis parkere cxi tiujn versojn el poemo de Alessandro Manzoni:
Tornate alle vostre superbe ruine,
all’opere imbelli dell’arse officine,
Majstre tradukitajn jene de Enrico Dondi:
Reiru al viaj superbaj ruinoj,
al agoj humilaj de l’ ardaj uzinoj,
Konklude: mi ne tusxus la vorton “uzino”.
Gxis
Antonio De
Salvo
Cxu vere? Mi cxiam rilatigis gxin kun la radiko "uz-", i.a. cxar la norvega
radiko "bruk-" ekvivalentas al gxi, kaj tiu radiko povas signifi ankaux
"uzino". Gxi ankaux estas trovata en kunmetajxoj kiel "sagbruk" ("seg-uzo",
t.e. segejo), "fiskebruk" (fisxkaptilaro), "gårdsbruk" (bieno), ktp. Mi
pensis, ke la norvega "bruk" = "uzino" estas simpla pauxsajxo de "usine".
Krome mi havas filologian objxeton (refutajxon?): Mi atendus, ke kripligo de
"officina" donus "ucine" [ysín] kun senvocxa s, malkiel en la franca "usine"
[yzín] kun vocxa z. Sed mi ne havas etimologian vortaron pri la franca, kiu
povus konfirmi aux malkonfirmi mian supozon.
Otto
Konklude: mi ne tusxus la vorton “uzino”.
> Antonio:
>> Konklude: mi ne tusxus la vorton “uzino”.
>>
> Se neniu protestos, ni ne havos tiun linion.
Mi neniam komprenis, por kio oni bezonas la vorton "uzino". Plurfoje
leginte ĝin kaj PIVon, mi havas nebulan ideon, ke ĝi signifas
proksimume "fabriko de peza industrio, precipe en Francujo". Kaj nun
Antonio volas, ke mi lernu ankaŭ signifon "riparejo, precipe de italaj
maŝinoj".
Harri
Mi neniam komprenis, por kio oni bezonas la vorton "uzino". Plurfoje leginte ĝin kaj PIVon, mi havas nebulan ideon, ke ĝi signifas proksimume "fabriko de peza industrio, precipe en Francujo". Kaj nun Antonio volas, ke mi lernu ankaŭ signifon "riparejo, precipe de italaj maŝinoj".
Mi respondas:
sxajnas ke ankaux en aliaj landoj ol Italujo oni riparas en uzinoj:
MÁV Járműjavító Üzem (Vagonripara Uzino de la Hungaraj Ŝtataj Fervojoj),
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dunakeszi
En 1911 ekfunkciis fervoja ripara uzino.
Osetio:
http://www.ipernity.com/tag/ivanov/keyword/215792?r[view]=1
La domo apartenis en sovetia tempo al la vagon-ripara uzino;
Rimarkindas, ke ankaux en la franca ekzistas la koncepto "ripara uzino":
http://www.patrimoine-de-france.org/oeuvres/richesses-4-1632-18002-M87081-46844.html
Usine de matériel ferroviaire (usine de réparation de matériel ferroviaire) de Saint-Symphorien à Saint-Symphorien (33)
http://www.kern-sohn.com/fr/service/reparation.html
Service de réparation dans notre usine
Entute, mi dauxre opinias, ke "uzino" estas utila vorto, por indiki, ke temas pri mekanika prilaboro (mekanika uzino), dum en fabriko oni povas ankaux fabriki, ekzemple, brikojn.
Alia demando estas tiu, cxu en kelkaj kazoj oni povas anstatauxigi gxin per alia esprimo. Persone, se mi bezonas riparigi mian auxtomobilon (fabrikitan cxe fabriko/ "uzino" Alfa Romeo), mi portas gxin al "auxtoriparejo".
Gxis
Antonio
P.S.: cxar "por sperto kaj lerno ne suficxas eterno", mi trovis jenon cxe http://fr.wiktionary.org/wiki/usine
usine vient du latin officina, par wisine et uisine (1274), Le Petit Robert 1992.
uzin-o --> far-ej-o, fabrik-o
uzin-o --> fabrik-o [F] ; (se speciale produktejo de metalo :) metal-fabrik-o ; (se speciale produktejo de ajhoj el metalo :) metal-ajh-o-fabrik-o
uzin-o --> fabrik-o [F]
La italaj ""officine veicoli"", se mi ghuste komprenas, estas "(vagon/)ripar/ej/o/j".
Mi ne divenas, kial oni chi tien enshovis la vorton "far/ej/o". Tiu vorto estas tre bela, sed kun signifo tiel abstrakta, ke chi tie ghi shajnas neniel tauga.
Mi neniam komprenis, por kio oni bezonas la vorton "uzino".
Entute, mi dauxre opinias, ke "uzino" estas utila vorto, por indiki, ke temas pri mekanika prilaboro (mekanika uzino), dum en fabriko oni povas ankaux fabriki, ekzemple, brikojn.
Alia demando estas tiu, cxu en kelkaj kazoj oni povas anstatauxigi gxin per alia esprimo. Persone, se mi bezonas riparigi mian auxtomobilon (fabrikitan cxe fabriko/ "uzino" Alfa Romeo), mi portas gxin al "auxtoriparejo".