Renato Corsetti skribis:
> para- (en sciencaj vortoj) --> simila, apuda, kvazaŭ
> kion vipensas?
Ĥemie tiu vorto internacie indikas la relativan pozicion de grupoj sur
baza molekulo (en cikla organika ĥemio)..Neniu el la prononitaj
fortradukoj taŭgas por la "ĥemia para". "transa" pli taŭgus, sed la
demandon, ĉu "transdiklorbenzeno" akcepteblas por la nuna
"paradiklorbenzeno", Esperantistaj ĥemiistoj respondu.
Amike salutas
Leo
Amike,
Gullem
On 4 ene, 22:21, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> para- (en sciencaj vortoj) --> simila, apuda, kvazau(
>
> kion vipensas?
>
> amike
>
> renato
Mi dirus ke "apuda" havas pli gxustan senson.
Tio shajnas al mi esti nura etimologia analizo de la
vorto "parapsicologia". Ghia efektiva signifo estas
io tute alia. Mi pensas, ke tute ne temas pri
psikologio.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Laŭ mi ĥemio estas scienco. La nuna "samsignifa vorto" povus doni la
impreson, ke en cikla organika ĥemio du grupoj indikataj per "para"
troviĝas unu apud la alia. Tio estas malĝusta: la dua grupo troviĝas
trans la unua.
Ekzemple: Benzeno konsistas el 6 karbonatomoj en "ciklo" (bonvorte eble
"ringo". En la nederlanda ni diras "benzeen-ring", kvankam ĉi-kaze la
karbonatomoj ne troviĝas en la sama ebeno). Oni kutimas numeri la
karbonatomojn de 1 ĝis 6. En molekulo paradiklorbenzeno la kloratomoj
troviĝas en la pozicioj 1 kaj 4. Do la dua kloro troviĝas "trans" la
unua kloro.
Se temus pri apudaj pozicioj, ekzemple 1 kaj 2, oni dirus "orto". Se
temus pri pozicioj 1 kaj 3 oni dirus "meta".
Por mi la nuna teksto ne taŭgas en ĥemio. Necesus almenaŭ aldono de:
(en cikla organika ĥemio) trans
Amike salutas
Leo
Mi pensas, ke tute ne temas pri
psikologio.
Fakte estas malfacile havi linion pri "parapsikologio".
para-gnoste
para-sxutisto
para-militara (milica)
para (en hxemio)
para-nukso (cxu tiu ekzistas?)
gxis, Ronaldo N
Masako
-----------
2010/1/7 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Laux Esperanto-Japana Vortaro "parapsikologio" samas al "metapsikio" kun la signifo "koro-animaj studoj" (sin-rei-gaku). sin=koro, rei=animo, gaku=studoj
en la vjetnama, parapsikologio estas cận tâm lý học /kan tam li hok/ en kiu tam ly hoc = psikologio kaj can /kan/ = proksima
超ĉao: super,
心理學ŝin li ŝve: psikologio, aŭ "Mensa scienco"
Tial... Superpsikologio (rid')
esperante ke tio helpus
Lajz
ĉu "transdiklorbenzeno" akcepteblas por la nuna "paradiklorbenzeno", Esperantistaj ĥemiistoj respondu.