tekstur-o

14 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2014, 4:30:02 AM12/4/14
to °listo 'lbl'
Ĉu ni devus havi linion pri gyi?

El Fejsbuko:


Jonathan Cooper 4:33atm Dec 3
En la angla estas vorto, "texture", kiu signifas:
1. Aranĝo de fadenoj ktp, en teksaĵo
2. Figuro de surfaco de objektoj in artaĵoj
Tamen, kiam mi serĉas la vorton “texture” en angla/esperanta vortaro, mi trovas nur: “tekso, teksaranĝo” (laŭ la unua difino).
Ĉu iu ajn scias tradukon laŭ la dua difino?
--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Dec 4, 2014, 4:39:47 AM12/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi scias, ke en Dua Vivo oni parolas pri "texture", kiu estas iu ajn foto au bildo, kiun oni uzas sur la surfaco de objektoj, ekzemple ghi povus montri herbon au brikojn, sed ankau skribon au vizaghon au ion ajn. Per uzo de tiaj bildoj sur surfacoj, oni kreas la aspekton de chiaj objektoj en tiu virtuala mondo. La homoj tie bedaurinde nun nomas tion "teksturo". Eble ghi simple estas "bildo". 

Kiam mi unue estis en Dua Vivo, mi aranghis kunvenon de esperantistoj en la tereno de ne-esperantisto. Li petis min sendi al li anoncon pri la okazajho kiel "texture", kaj mi tute ne komprenis, kion li volas diri. Por mi la vorto "texture" signifis la konsiston de teksajho au alia shtofo, kaj mi ne komprenis, kiel oni povas sendi anoncon en la formo de teksajho. Li fakte volis diri, ke mi sendu ghin kiel bildon, t.e. ne kiel tekston.

Chu funkcius "surfac-bildo"?

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Dec 4, 2014, 5:17:15 AM12/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
ReVo difinas la vorton "teksturo" jene: "Tuŝaspekto de objekto: glata, grajna, sulka, raspa...: la gala teksturo de lia haŭto estis tio, kion Fernanda rimarkis ĉe la homo [2]; ili fakte kontrolis la teksturon, la kvaliton de la grundo ... kaj ankaŭ ĝian kapablon bone rendimenti [3]."

Ĉi tiu koncepto ŝajnas al mi tre bezonata. Mi momente ne povas elpensi bonan manieron esprimi ĝin sen la radiko "tekstur/", do mi emas akcepti la radikon en ĉi tiu signifo. Sed mi volonte aŭdos proponojn pri tio, kiel alimaniere esprimi tion en Esperanto.

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Dec 4, 2014, 6:32:45 PM12/4/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com


Op donderdag 4 december 2014 10:30:02 UTC+1 schreef Renato Corsetti:


En la angla estas vorto, "texture", kiu signifas:
1. Aranĝo de fadenoj ktp, en teksaĵo
2. Figuro de surfaco de objektoj in artaĵoj

Mi konsentas kun REVO kaj Marcos, ke la esperanto-vorto "teksturo" ne havas nek havu tiujn signifojn
 
Cxu la dua difino ne priskribas la vorton "reliefo"?

         gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2014, 3:53:45 AM12/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
| . . . mi volonte aŭdos proponojn pri tio, kiel alimaniere esprimi tion en Esperanto.
Mi komprenas, ke la angla vorto "texture" havas iun bazan signifon "el angla vortaro: the way that something feels when you touch it/la maniero en kiu io estas perceptata, kiam vi tuŝas ĝin." kaj amson da aliaj kunligitaj aŭ apenaŭ kunligitajn signifojn de la ecoj (tio kion oni spertas en la buŝo) de io, kion oni manĝas ĝis "the various parts of a song, poem, movie, etc., and the way they fit together/la pluraj partoj de kanto, poemo, filmo ktp. kaj la maniero en kiu ili kunadaptiĝas.". Eble la signifo en Dua Vivo, pri kiu parolis Anna, venas el ĉi tiu lasta variaĵo.

Mi provas komenci projekti linion:

teksturo: surfaca eco, surfaco, tuŝ-aspekto; konsisto; ......

Bonvolu daŭrigi.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Dec 5, 2014, 9:34:37 AM12/5/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Jes mi opinias, ke ĉi tie la proponita vorto respondas al la strukturo aù aspekto de surfaco : surfacaspekto, tuŝaspekto... sed en la franca "texture" signifas unue teksmanieron ankaù aspekto, stato de teksaĵo, pli ĝenerale la strukturon de iu ajn solida materio, materialo, ankaù figure en literaturo (aranĝon de la partoj de teksto), ankaù en grundscienco (aranĝon de la mineraloj de ŝtono)...
Amike, Pjer.

Josenilton

unread,
Dec 5, 2014, 10:05:06 AM12/5/14
to la-bona...@googlegroups.com, Renato Corsetti

Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita al metafora uzo (same kiel preskaŭ ĉiuj vortoj). En sia traduko de "1984", ekzemple, Donald Broadribb, diras: "la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon".

Ĉu li bone uzis tiun metaforon, aŭ ĉu tio estas ekstravagancaĵo? Ĉu ĝi povas naski imitindan precedencon?

 

 



2014-12-05 11:34 GMT-03:00 Pjer <pjer-...@voila.fr>:
Jes mi opinias, ke ĉi tie la proponita vorto respondas al la strukturo aù aspekto de surfaco : surfacaspekto, tuŝaspekto... sed en la franca "texture" signifas unue teksmanieron ankaù aspekto, stato de teksaĵo, pli ĝenerale la strukturon de iu ajn solida materio, materialo, ankaù figure en literaturo (aranĝon de la partoj de teksto), ankaù en grundscienco (aranĝon de la mineraloj de ŝtono)...
Amike, Pjer.

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2014, 3:44:24 PM12/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|    Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita al metafora uzo

Bone, sed ĉi tie ni nun diskutas ĉu la vorto entute estas uzinda aŭ ne en siaj bazaj signifoj.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Dec 6, 2014, 3:45:40 PM12/6/14
to la-bona...@googlegroups.com

Verela vorto TEKSTUROkiel ĉiu unuradika vortodevas havi pli klarige difinan antaŭan vortonkiel primitivan sinonimonpli akordigeblan kun la spirito de lFundamentoMultaj vortoj denaske jam naskiĝas neologismoj (), plej multfojpro la inter-nacieco de ĝia radikoeĉ se tiu radiko ne helpas mem en lkomprenado de ĝia enxavotio estasde ĝia ideo/bildo/sento...

 

Eble gxi ekzistas, sed mi ne konas fundamentecan sinonimon por anstataŭigi TEKSTURONkun aŭ sen klariga radikoSe ĝi ne ekzistas, restas tie ĉi la proponopor ke ni mem faru tian vortoneĉ se ĝi alvenos malfruepost sia neologism()Kion simple, do, difinas TEKSTURO? [Ŝajnas, kePIV ne plenklare difinas ĝin.]


--

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2014, 5:49:26 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Por iom malaltigi la kvanton da nefindeciditaj vortoj, mi komencis per adapto de linio proponita de Markos:

tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.

Bonvolu de nun kritiki ĉi tiun linion.

Marcos Cramer

unread,
Dec 27, 2014, 2:00:27 AM12/27/14
to la-bona...@googlegroups.com


> Por iom malaltigi la kvanton da nefindeciditaj vortoj, mi komencis per adapto de linio proponita de Markos:
>
> tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.

Mi tute ne proponis linion pri "teksturo", kaj fakte opinias la vorton oficialiginda kaj ne malrekomendinda.

Mi do preferus aldoni la vorton al la listo de oficialigindaj vortoj anstataŭ al SSV. Kiel kompromisan solvon mi ankaŭ povus akcepti linion kun "~".

Amike,
Markos

ro-esp

unread,
Dec 29, 2014, 8:32:24 PM12/29/14
to la-bona...@googlegroups.com


Op zaterdag 27 december 2014 08:00:27 UTC+1 schreef marcos...@gmail.com:


> Por iom malaltigi la kvanton da nefindeciditaj vortoj, mi komencis per adapto de linio proponita de Markos:
>
> tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.

Ankaw mi emas al oficialigo, sed ne de tiuj signifoj, kiuj ecx ne troveblas en PIV [mangxu gxin la mefisto]. PIV parolas pri mikrostrukturo de petro aw mineralo, kaj tio ne kolizias kun la senco en kiu mi uzas la vorton: "La panacxo misbakita havas teksturon de macxgumo". "Tiu sejtano havas teksturon de viando"

Grafito kaj karamelo havas la saman konsiston, sed malsaman teksturon.
Glacio kaj negxo havas la saman konsiston, sed malsaman teksturon.
Mi ne kompetentas pri sxtofoj, sed kredas ke ekzistas sxtofoj kun malsamaj teksturoj, kvankam la teksmetodo estas la sama

                                                       gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Dec 30, 2014, 7:56:34 AM12/30/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


> tekstur·o → teks·manier·o; surfac·a ec·o, surfac·o, tuŝ·aspekt·o; konsist·o.

Ankaw mi emas al oficialigo, sed ne de tiuj signifoj, kiuj ecx ne troveblas en PIV [mangxu gxin la mefisto]. PIV parolas pri mikrostrukturo de petro aw mineralo, kaj tio ne kolizias kun la senco en kiu mi uzas la vorton: "La panacxo misbakita havas teksturon de macxgumo". "Tiu sejtano havas teksturon de viando"
Evidente ni estas antaŭ angla devena vorto, kiu akiris tiom da signifoj kiom estas steloj en la ĉielo. Se vi estas por oficialigo, bonvolu debati kun la aliaj oficialigistoj pri la kerna signifo de 'tekstur.'.

Marcos Cramer

unread,
Jan 1, 2015, 4:20:08 PM1/1/15
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo skribis:

> Ankaw mi emas al oficialigo, sed ne de tiuj signifoj, kiuj ecx ne troveblas en PIV [mangxu gxin la mefisto]. PIV parolas pri mikrostrukturo de petro aw mineralo, kaj tio ne kolizias kun la senco en kiu mi uzas la vorton: "La panacxo misbakita havas teksturon de macxgumo". "Tiu sejtano havas teksturon de viando"
>
> Grafito kaj karamelo havas la saman konsiston, sed malsaman teksturon.
> Glacio kaj negxo havas la saman konsiston, sed malsaman teksturon.

Por la signifo intencita de Ronaldo mi uzas "konsistenco" kaj nepre ne "teksturo".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2015, 3:53:31 AM1/2/15
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Por la signifo intencita de Ronaldo mi uzas "konsistenco" kaj nepre ne "teksturo".
Por ĉiuj signifoj mi uzas 'konsisto', kiu ne estas tre malproksima de 'konsistenco'/'konsistaĵo'.

Pjer

unread,
Jan 2, 2015, 7:03:41 AM1/2/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Tamen, Renato, la rimarkoj de Ro-esp estas bonvenita, kaj ni povas precizigi eventuale:
 konsistaranĝo aù konsistaspekto.
Ekzemple, neĝo kaj glacio havas saman konsiston sed malsaman konsistaspekton.
Ni povas do tre precize esprimi tion sen la neologismo "teksturo" (kiu en tiu senco tute ne plu rilatas al la vortradiko teksi)

Amike, bondezirojn al ĉiuj okaze de tiu novjaro,
Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2015, 7:58:29 AM1/2/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|   konsistaranĝo aù konsistaspekto.
Mi aldonis tion al nia provizora linio.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages