Miaopinie, nur la lastaj du vortoj iel taŭgas.
Ne mirigas min, ke ni ne atingis interkonsenton.
Mi ĵus legis la artikolon pri la signifo de "resilience" en
https://en.wikipedia.org/wiki/Resilience_(materials_science)
Laŭ la tiea difino temas pri "maksimuma risorta energio" de
materialo.
La signifo laŭ la angla Vikipedio ne respondas al tiu, kiun mi
trovis (kaj mem uzis antaŭ pli ol 50 jaroj) laŭ la franca simila
vorto "resilience" - vidu
https://fr.wikipedia.org/wiki/R%C3%A9silience_(physique)
Mi provos simpligite esprimi la diferencon: laŭ la angla Vikipedia
difino temas pri la eco restariĝi
sen iu restanta domaĝo,
laŭ la franca difino temas pri la eco rezisti
sen rompiĝi.
Tiujn ecojn ni priskribis per tute aliaj vortoj en la nederlanda
(kiu tamen kutimas facile transpreni fremdajn vortojn).
Pri la signifo de la vorto en aliaj fakoj mi ne kompetentas.
Ni pripensu, ĉu ne pli bonas tute ne havi tian vorton en Esperanto,
ol havi ĝin kun deko da malsamaj signifoj...
Amike salutas Leo