makro-lingvo

6 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Dec 5, 2011, 7:08:09 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton lingvemuloj,
 
Mi stumblas pri la traduko de macro-langugae.
Tiun nocion oni trovas en Ethnoplogue.com kaj signifas lingvogrupo, kiu de ekstere ofte estas au estis rigardata kiel unu lingvo, sed fakte konsistas el pluraj, ech fojfoje ne interkompreneblaj au nur parte interkompreneblaj, lingvoj.
Por europanoj la konata ekzemplo kompreneble estas la serba-kroata (macro-language) dum la serba kaj la kroata kaj la bosna estas prenataj de Ethnologue.com kiel apartaj lingvoj.
Lau SSV mi devus skribi grandlingvo au lingvego.
Tamen en la kazo ekzemple de la dek du chinaj lingvoj kiuj kune formas la macrolanguage kun kodo zho oni ne povas diri lingvego, char pluraj el tiuj apartaj lingvoj jam estas lingvegoj. Alie dirite makro-lingvo estas kvalite alia kozo ol lingvo.
Same kompreneble pri makro-ekonomio, tio ne estas ekonomiego, nek grandekonomio.
Chu iu havas alternativon?
Vortoj kiel lingvogrupo, lingvaro klare ne taugas. Chu lingvopo?
Lau mi la afero estas iom komparebla kun la diskuto pri tele.
 
Amike,
 
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2011, 8:30:41 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>   Mi stumblas pri la traduko de macro-langugae.
Ĉu "superlingvo" funkcius?


>   Alie dirite makro-lingvo estas kvalite alia kozo ol lingvo.
Se ankaŭ vi komencas uzi "kozo", estas evidente ke Alaho volas signali al mi, ke estas bezonata pilgrimado al Lurdo (Lourdes) aŭ al Makao, por purigi nin de ĉiuj lingvaj pekoj.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2011, 8:39:21 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
"Macrolanguage" estas uzata ne nur de Ethonologue, sed verŝajne pli grave ankaŭ de ISO por sia plej nova kaj plej kompleta lingvokoda sistemo ISO 693-3. Laŭ la anglalingva Vikipedio, ISO 693-3 listigas kiel "macrolanguages" tiujn lingvojn, kiuj estas limaj kazoj inter tre malsimilaj dialektoj kaj tre similaj parencaj lingvoj, aŭ parolvariaĵojn kiuj estas konsiderataj aŭ samaj aŭ malsamaj lingvoj surbaze de etnaj aŭ politikaj kaj ne lingvosciencaj kialoj. Laŭ la retpaĝaro de ISO 693-3 la diferenco inter "macrolanguage" kaj "language collection" estas, ke la lingvoj apartenantaj al unu "macrolanguage" devas esti tre parencaj kaj en iuj kuntekstoj konsiderataj kiel unu lingvo.

La renatan proponon "superlingvo" mi sufiĉe ŝatas.

Johan skribis:

> Same kompreneble pri makro-ekonomio, tio ne estas ekonomiego, nek grandekonomio.

Por tiu koncepto mi dirus "grandskala ekonomio" aŭ "tutsocia ekonomio".

>
Lau mi la afero estas iom komparebla kun la diskuto pri tele.

Al mi "makro-" ŝajnas multe malpli uzinda ol "tele-".

Amike,
Markos

Vastalto

unread,
Dec 5, 2011, 9:13:49 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Cxu "maslingvo" ne funkcias?
Cxu ne temas pri maso de lingvoj?

Vastalto

"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:

>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Dec 5, 2011, 9:15:20 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Marcos kaj Renato.
Renato, mi sciis ke mi incitos vin, sed mi shatas de tempo al tempo paradi kun mia 'lingvoscio'.
Cetere pri tele- (pri kio la diskuto jam estas frostigita, mi kredas), estas interese ke antau 1½ jaro ni havis longegan diskuton pri ghi, kiel pluiro el diskuto pri 'radio'. 
Tiam mi estis kontrau, nun mi estas por .............
 
Amike,
 
Johan 
--

Barboza Josias

unread,
Dec 5, 2011, 12:05:24 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Tre interesa temdiskuto! Mi havas neniun kontribuajhon, tamen mi ege scivolas pri la sekvo. Josias Barboza, Braziljo

2011/12/5 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
--

Harri Laine

unread,
Dec 5, 2011, 2:09:06 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:

> La renatan proponon "superlingvo" mi sufiĉe ŝatas.

Ankaŭ al mi ĝi plaĉas. Plej bona, ĝuste nun, ŝajnas
al mi "grupigita lingvo", sed mi ne tre pensis
pri la afero. Ankaŭ "lingvokolekto" estus ebla kaj
kial ne ekz. "lingvofasko". Marcos menciis, ke
en ISO-693 la esprimo "language collection" estas
uzata por io alia, do eble "lingvokolekto" ne estas
bona ideo.

Ŝajnas al mi ke "macrolanguage" ne estas multe uzata
vorto ekster la menciita normo.

Pardonu, se mi konfuzas vin, sed mi aldonu ke
"macro language" estas bone konata esprimo en la
komputa fako. Temas pri speco de programlingvo por
fari t.n. makroojn (laŭ PIV makro·o; angle "macro",
similaj vortoj en multaj lingvoj) – mi ne scias, ĉu
indas paroli pri tia uzo de "makro-" ĉi-liste.


Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2011, 2:16:36 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   "macro language" estas bone konata esprimo en la
komputa fako. Temas pri speco de programlingvo por
fari t.n. makroojn (laŭ PIV makro·o; angle "macro",
similaj vortoj en multaj lingvoj) – mi ne scias, ĉu
indas paroli pri tia uzo de "makro-" ĉi-liste.
Jen mi enkondukas la diskuton per la tem-linio "makro-o", laŭ miaj memoroj de prauzoj de tiu vorto.

Barboza Josias

unread,
Dec 5, 2011, 2:32:36 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Chu oni jam proponis "ghenerala lingvo"? Josias Barboza, Braziljo

2011/12/5 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

José Antonio Vergara

unread,
Dec 5, 2011, 3:15:12 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

> Mi stumblas pri la traduko de macro-language. (...) lingvogrupo, kiu de


> ekstere ofte estas au estis rigardata kiel unu lingvo, sed fakte konsistas
> el pluraj, ech fojfoje ne interkompreneblaj au nur parte interkompreneblaj,
> lingvoj.

Mi ne shatas la vorton "superlingvo" kiun Renato proponas, char
"super" iel havas semantikan enhavon de rango au nivelo, kvazau estus
iuj lingvoj superaj kaj aliaj malsuperaj.

Alternative, mi opinias ke la vorto "lingvaro" eble povus taugi. Ekz.
"la chefa membro de la china lingvaro estas la mandarena, dum fakte la
pekina variajho funkcias kiel la oficiala kojneo de la China Popola
Respubliko".

Chu mi estas tro radikala char mi preferus la vortojn "plurlingvo" au
"lingvar-lingvo" por tiu nocio?: "la china fakte estas plurlingvo,
kies komuna kodo estas zho", "la china fakte estas lingvar-lingvo,
kies komuna kodo estas zho".

La a-vorta radiko "plur-" kutime estas uzata multnombre ("pluraj"),
sed mi ekzemple uzas la ununombran formon "plureca" (ekz. "Esperantujo
estas plureca") por emfazi ke che ni estas tre diversaj homtipoj...

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2011, 5:01:45 PM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
>   Alternative, mi opinias ke la vorto "lingvaro" eble povus taugi.
Ŝajnas, ke jes!

Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2011, 3:04:13 AM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jose Antonio skribis:


>   Alternative, mi opinias ke la vorto "lingvaro" eble povus taugi.

Nu, tiu laŭ mi pli verŝajne kompreniĝus kiel "language collection" ol kiel "macrolanguage".

Amike,
Markos

Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2011, 3:35:23 AM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi la komputoscienca termino "makroo" ne bezonas anstataŭigon. En ĝi estas nenio malbonlingva.

Temas pri mallonga programkodo aŭtomate anstataŭigota de pli longa programkodo, aŭ pli malmultklava enigo interpretota kiel iu multklava enigo. Mi forte dubas pri la eblo esprimi tiun koncepton en Esperanto sen uzo de nova radiko kiel "makro/".

La fakto, ke "makro/" estas utila kaj jam kutima radiko en la komputoscienco plifortigas la evitindecon de prefikseca "makro-" en la senco de "grand-" aŭ "grandskala".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Dec 6, 2011, 3:53:15 AM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

>   La fakto, ke "makro/" estas utila kaj jam kutima radiko en la komputoscienco plifortigas la evitindecon de prefikseca "makro-" en la senco de "grand-" aŭ "grandskala".

Alivorte ni ne havu linion pri "makro-o" sed eble konsideru ĝin inter la proponataj oficialigoj.

Amike

renato

José Antonio Vergara

unread,
Dec 6, 2011, 6:23:37 AM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Nu jes, mi agnoskas tion se oni rigardas la vorton izolita, sed se
tamen oni uzas ghin kune kun la koncerna a-vorto, ghi povus eventuale
doni la ideon ke ne temas pri ununura lingvo, sed pri aro da
pli-malpli proksimaj lingva-variajhoj: serbo-kroata lingvaro, china
lingvaro

Samkiel "macrolanguage" ne signifas grandan lingvon.

Chu mia alternativa propono "plurlingvo" estas tro stranga?

Jose' Antonio

Johan Derks

unread,
Dec 6, 2011, 6:30:13 AM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Por mi la 'problemo' estas plene solvita.
Superlingvo estas la plej bona signifanto de macro-language, char ghi indikas ke temas pri speco de lingvo,
nome kiu havas (fojfoje forte inter si malsamajn, sed tamen parencajn) variantojn, kiuj tamen pravigas doni al ghi unu nomon.
Sinonimoj estas lingvofamilio kaj lingvogrupo, sed tiuj terminoj jam estas okupataj de sufiche aliaj signifatoj.
"Lingvaro" estas tro ghenerala por povi indiki nur la specialan signifon de 'macro-language'.
 
Amike,
Johan
 
----- Original Message -----
Sent: Tuesday, December 06, 2011 9:04 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) makro-lingvo

--

Leo De Cooman

unread,
Dec 6, 2011, 12:12:14 PM12/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 6/12/2011 12:23, José Antonio Vergara schreef:
> ... sed pri aro da

> pli-malpli proksimaj lingva-variajhoj: serbo-kroata lingvaro, china
> lingvaro

Ĉu ne eblas kunmeti vorton, kiu esprimas aron de similaj lingvoj?
Simillingvaro?

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages