On Tue, 28 Sep 2021 18:50:09 +0200
davide marchiani <
davidem...@gmail.com> wrote:
> Saluton al ĉiuj,
>
> Tiu ĉi estas mia unua mesaĝo, do bonvolu havi paciencon por miaj
> eraroj. (Erarojn ke mi faros certe ankaû poste al la unua mesaĝo)
Saluton, kaj bonvenon al La bona lingvo!
> Dum mia lernado, en
vortaro.net mi legis "diversgenta", kaj mi pensas
> ĉu estus pli korekte diri malsama; malsamgenta, aŭ simile.
>
> Tiam mi serĉis "divers"-n en
bonalingvo.net, kaj ne trovis ĝin. Sekve
> mi serĉis ene tiu ĉi liston kaj trovis mesaĝon skribita de Renato,
> kiu diris "kaj komprenigas ke ankaŭ "divers-" povus havi
> alternativon."-n. Estis la jaro 2008.
>
> Estis ankaû mesaĝo de Ronaldo en la jaro 2015, kiu parolis pri
> "divers", sed mi ne bone komprenis la finon de ĝi.
>
> Do, mi demandas al vi, ĉu estas interese paroli pri "divers"? ĉu
> estus pli korekte uzi "malsama"? Aŭ ĉu "divers" estas jam tiom uzata
> fare de ĉiuj, ke tiu ĉi parolado ĉu ne havus celon?
La vortero »divers« estas Fundamenta, kaj do ankaŭ ĝusta. Tio ne
implicas, ke ĝi estas facila aŭ uzinda; sed ĝi ne estas erara.
Mi opinias, ke la vortero »divers« estas uzinda kaj ne superflua.
Plie mi komprenas la vorton »diversa« iom malsame al »malsama«.
(Ekzemple en tiu ĉi lasta frazo, mi ja ne dirus »diverse« anstataŭ
»malsame«.)
Se iu afero estas »malsama«, ĝia tuto estas malsama de io alia. Sed se
iu afero estas »diversa«, ekzistas malsamoj inter partoj de la afero;
almenaŭ laŭ mia kompreno. Ekzemple:
• La bestoĝardeno anstataŭigis leonojn per malsamaj bestoj.
… (La anstataŭaj bestoj povis esti unu-specaj. Ekzemple, la
bestoĝardeno povis anstataŭigi leonojn per nur ursoj.)
• La bestoĝardeno anstataŭigis leonojn per diversaj bestoj.
… (La anstataŭaj bestoj *ne povis* esti unu-specaj. Ekzemple, la
bestoĝardeno povis anstataŭigi leonojn per ursoj kaj zebroj, aŭ
pavoj kaj lavursoj, prefere multaj diversaj specoj. Sed ne nur
ursoj, ne nur pavoj, ne nur zebroj, kaj tiel plu.)
Laŭ mia sperto, la vortero »divers« estas tre ofte uzata. Eĉ se ekzistus
bona anstataŭaĵo por ĝi, mi dubas, ĉu multe utilus eviti ĝin. Mi certe
ne nomus ĝin problema aŭ evitinda; male mi trovas ĝin utila.
Tamen mi ne kuraĝas diri, ke tia parolado ne havus celon. Ekzemple se
oni volas skribi tekston por lernanto, kiu ne jam konas multajn
vortojn, alternativoj povas esti tre utilaj.
Sed mi ankaŭ ne dirus, ke »divers« meritas eniri niajn listojn de
»simplaj samsignifaj vortoj«.
> Fine mi dankas al vi por via legado, kaj dankegas ĉiun ajn, kiu
> ĝentile volus korekti min.
Dankon pro via skribado! Se vi parolis pri gramatikaj eraroj, jen
kelkaj korektoj de mi:
> (Erarojn ke mi faros certe ankaû poste al la unua mesaĝo)
Erarojn ke mi faros… → Erarojn, kiujn mi faros…
> ĉu estus pli korekte diri malsama; malsamgenta, aŭ simile.
> ĉu estus pli korekte uzi "malsama"?
korekte → ĝuste
»Korekt« esprimas agon. (Ĝia »natura formo« estas: »korekti«.)
»Ĝust« esprimas econ. (Ĝia »natura formo« estas: »ĝusta«.)
Anstataŭ »korekti« oni povus diri »ĝustigi«.
Kiam mi skribas ĝuste, mi skribas sen eraroj.
Kiam mi skribas korekte, mi korektas/ĝustigas ies erarojn.
> Saluton
>
> Davide Marchiani
> 338 6914 605
Ĉion bonan
// Tirifto