"kremo"

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 10, 2012, 1:02:22 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenan linion:

krem·o (en la senco de haŭtŝmiraĵo) → (haŭt·)ŝmir·aĵ·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2012, 1:33:20 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


krem·o (en la senco de haŭtŝmiraĵo) → (haŭt·)ŝmir·aĵ·o

Mi ne havas problemon registri tion. Ĉu iu kontraŭstaras?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Franklin Montenegro-Rodas

unread,
Feb 10, 2012, 3:40:27 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kremo estas nur unu el diversaj tipoj de (haŭt)smiraĵoj, ekzemple ungvento ne estas kremo, sed ĝi estas smiraĵo, multaj oleoj povas esti smiraĵoj, multaj likvaĵoj ankaŭ.

framklin


2012/2/10 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Feb 10, 2012, 4:26:27 PM2/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas. 'Kremo' estas ofte uzata de Zamenhof kaj aliaj, sed chefe kun la signifo 'cream', 'Sahne', 'crème'.
 
Amike,
 
Johan
 
--

Anna Lowenstein

unread,
Feb 11, 2012, 3:21:04 AM2/11/12
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, mi kontraŭstaras. La uzo de la vorto “kremo” en vortoj kiaj razkremo, mankremo, harkremo kaj simile estas normala kaj ofta. Mi ne vidas kialon por malrekomendi ĝin.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 10 febbraio 2012 19.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "kremo"

--

Marcos Cramer

unread,
Mar 1, 2012, 1:03:04 PM3/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Jes, mi kontraŭstaras. La uzo de la vorto “kremo” en vortoj kiaj razkremo, mankremo, harkremo kaj simile estas normala kaj ofta. Mi ne vidas kialon por malrekomendi ĝin.


Nu, la kialo estas ke la baza signifo estas manĝebla lakta produkto, kaj ke pro nacilingva influo iuj Esperantistoj uzas la vorton por ĉiaj haŭtŝmiraĵoj. Verŝajne estas akcepteble uzi la vorton metafore por haŭtŝmiraĵoj kiuj laŭ sia konsistenco kaj koloro aparte similas al vera kremo. Do eble nia linio povus aspekti jene:

krem·o (en la senco de haŭtŝmiraĵo) ~ (haŭt·)ŝmir·aĵ·o (oni ne uzu "kremo" por haŭtŝmiraĵoj kiuj ne similas al vera kremo (la lakta produkto) laŭ konsistenco kaj koloro)

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Amike,
Markos

Harri Laine

unread,
Mar 1, 2012, 3:57:35 PM3/1/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis, 1.3.2012 20:03:

> krem·o (/en la senco de haŭtŝmiraĵo/) ~ (haŭt·)ŝmir·aĵ·o (/oni ne uzu


> "kremo" por haŭtŝmiraĵoj kiuj ne similas al vera kremo (la lakta

> produkto) laŭ konsistenco kaj koloro/)


>
> Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Mi vidas nenion evitindan en la uzo de "kremo" por grupo de
ŝmiraĵoj (emulsia ŝmiraĵo, kun akvo kaj oleoj). Ĝi estas eĉ
tre utila.

Mi pensis, ke mi jam esprimis tiun opinion, sed nun trovis,
ke tio okazis iom kaŝe sub la temo "certa".

Amike
Harri

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages